kadavro

kadavr/o (1)

Korpo de mortinta estaĵo: tio estis virino, supozeble kadavro (Z); ĵetante sian tranĉilon sur la kadavron (Z); pala kiel kadavro (Z).
mumio; skeleto.
  • kadavra
    1. Rilata al kadavro: kadavraj makuloj; la kadavra rigideco.
    1. Memoriganta pri kadavro: kadavra senmoviĝo.
  • kadavre
    Kiel kadavro: kadavre pala (Z); kadavre odoris la floroj (Z).
  • kadavraĵo
    Io mortinta: se iu ektuŝos [...] kadavraĵon de malpura besto (X); la odoro de fendiĝanta kadavraĵo (Z).
  • kadavrejo
    Loko, kie oni provizore konservas homajn kadavrojn, ekz. en hospitalo, policejo ks.
    karnejo, putrejo.
  • kadavrigi
    Fari iun kadavro: tiu ĉi brako tuj kadavrigos tiun, kiu iam ŝanceliĝos! (Z).
  • kadavriĝi
    Iĝi kadavro: la besto baldaŭ kadavriĝis (Z); ĉu ni fine kadavriĝu kiel ratoj? (Z).
    krevi.
  • kadavroplena
    Plena de kadavroj: kadavroplena loko de batalo (Z). [VIDU] kadavrino.

    kadavro


    Iel rilatitaj:

    donx estx florx korpx plenx