povi

*pov/i (tr)

  1. Havi la forton, lertecon aŭ kapablon, necesan por fari ion: kiu devas, tiu povas (Z); kion oni volas, tion oni povas (Z); du homoj povas pli multe fari ol unu (Z); mi neniel povas kompreni, kion vi parolas (Z); mi ne povas legi tiun libron, ĉar ĝi estas sigelita (X); montru al li dankon, se pli oferi vi ne povas (Z); cent mil viroj povantaj eltiri glavon (X).

RIM. 1 En is-formo 'povi' signifas, ke oni uzis la povon: mi povis pli multe fari (k efektive tion mi faris). Por esprimi, ke oni ne uzis la povon, oni uzas la us-formon: mi povus malkaŝi ion (sed tion mi ne faros); mi estus povinta pli multe fari (sed ja ne faris).
devi.
RIM. 2 Havi la rajton, la potencon necesan, por fari ion: absoluta reĝo povas fari ĉion, kion li volas; oni ne povas malliberigi homojn, pro tio ke ili aŭskultis muzikon (B); tie, kie mi alestas, neniu povas teni nepunate la glavon nudigitan (Z); ĝi prezentas simple mian personan opinion, kiun ĉiu el vi povas aprobi aŭ ne aprobi (Z).
rajti.
  1. Havi la permeson, la eblecon fari ion: la personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de l' artikolo, povas en la unua tempo ne uzi ĝin (Z); vi povas trovi tiujn ĉi ideojn plenumeblaj aŭ neplenumeblaj (Z); ni povas diri 'obei al la patro' aŭ 'obei la patron' (Z); ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon (Z); en malbona vetero oni povas facile malvarmumi (Z); tre povas esti, ke [...] (Z); li povas alveni (estas okazeble, ke li alvenos) en ĉiu horo (Z).
    eble.
  • povo
    1. Kapablo ion fari, pro forto, lerto aŭ rajto: sen povo kolero estas ridinda afero (Z); ne lasu al li la povon malutili; li tie restis, sen povo forpeli tiun penson; havi, posedi la povon fari (Z); vi havus nenian povon kontraŭ mi, se ĝi ne estus donita al vi de supre (N); havi povon super iu (B); [TEKNIKOJ] la kovra povo de farboj.
      aŭtoritato, eblo, potenco.
    1. [FIZIKO] Laboro (mekanika, elektra kc), produktata en la unuo de tempo esprimata per vatoj; simbolo: P: aga, neaga, ŝajna povo de kurento.
    1. [TEKNIKOJ] Rilato inter la laboro produktata de maŝino kaj la tempo uzata por tiu produktado.
    1. [FIZIKO] Kvociento de la angulo, laŭ kiu oni vidas objekton tra lenso, per la longo de tiu objekto: la povo de mikroskopo.
  • povado
    Ago, stato de iu, kiu povas: ŝi pensis, ke grandega deziro egalvaloras en la vivo la povadon (Z); min doloras la nepovado helpi vin (Z).
  • povumo
    Povo 2-4.
  • ĉiopova (Z)
    Tia, ke ties povo kapablas ĉion.
    Plejpotenca.
  • senpova
    Ne havanta la povon ion fari.
    senhelpa.
  • senpovigi
    Senigi je iu povo: nur per braktordo li senpovigis la ŝteliston.
  • superpovi
    Havi pli grandan forton aŭ potencon, ol alia.
  • aĉetpovo
    Efektiva valoro en varoj aŭ servoj, kiun prezentas salajro, rento: la aĉetpovo de la laborista klaso ne ĉesis pligrandiĝi en la 19a jc.
  • ĉevalpovo
    Eksa unuo de povo en mekaniko, egala al la teoria forto, necesa por levi 75 kg ĝis 1 m dum 1 sekundo; simbolo: HP, PS, CV laŭ la landoj, aŭ, E-e, CP: 1 CP egalas 75 kgm/s.
  • evoluipovo
    Kapablo evolui: Volapük pereis pro absoluta manko de natura evoluipovo (Z).
  • imagipovo
    Imago 1.
  • juĝopovo
    Jurisdikcio.
  • kovropovo
    (pp farboj) La nombro da kvadrataj metroj, kiujn oni povas kovri per unu kg da farbo.
  • multiplikpovo
    [ELEKTRO] Faktoro, per kiu oni devas multipliki la devion de galvanometro aŭ alia mezurinstrumento, konektita al ŝunto, por ricevi la ekvivalentan devion, kiu okazus, se la ŝunto ne estus konektita.
  • plenpovo (Z)
    [POLITIKO] Rajto decidi, voĉdoni, kontrakti ktp, komisiita de persono, registaro, parlamento ks provizore al difinita persono.
  • portopovo
    [EKOLOGIO] Kapablo de difinita tereno toleri mediinfluojn pro la funkcioj, kiujn la homo al ĝi atribuas: la portopovo de la stepoj por kultivado de kotono en la pasintaj jaroj estis superata, tiel ke rezultiĝis erozio.
  • scipovi
    Povi fari ion konsekvence de scio: ili scipovis konservi sufiĉe liberan komunuman aranĝon (Z); li ne scipovas naĝi, legi ktp.
  • RIM. 2 Por la senco 'havi konstantan kapablon fari ion', Z. uzis 'povoscii'.
    RIM. 3 'pov' estas uzata suf-e, kun la senco de 'kapabla': kiu el ili estas pli farpova? (Z); parolpova, vidpova; (ne)pagipova; vivipova lingvo (Z).

    povi


    Esprimoj

    Du homoj povas pli multe fari ol unu.
    Absoluta reĝo povas fari ĉion, kion li volas.
    La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de l'artikolo, povas en la unua tempo ne uzi ĝin.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    atingopovo,aĉetpovo,eksplodpova,evoluipovo,flugipova,flugpova,generpova,imagipovo,irpova,juĝopovo,komprenpovo,kovropovo,multiplikpovo,naskipova,neeraripova,pagipova,plenpovo,portopovo,povado,povdistanco,povi,povo,povosci(ad)o,povoscii,povumo,prenipova,scipovi,senpova,senpovigi,superpovi,vivipova,ĉevalpovo,ĉiopova

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    ebla
    forta
    kapabla
    lerta
    libera
    pacienca
    plejpotenca (ĉiopova)
    potenca
    senhelpa (senpova)

    arogi
    atingi
    aŭdaci
    decidi
    ekzerci
    elteni
    gajni
    helpi
    lici
    peni
    provi
    scipovi
    venki

    aŭtoritato
    energio
    jurisdikcio (juĝopovo)
    maniero
    neceso
    rajto
    rezervo
    rezulto
    rimedo

    Iel rilatitaj:

    -ebl agx arogx atingx aŭdacx aŭtomobilx aŭtoritatx decidx devx edzx ekzercx energix eventualx fizikx fortx gajnx helpx jurisdikcix kapablx lertx liberx licx manierx necesx paciencx penx plenx portx potencx provx rajtx rezervx rezultx rimedx scix tenx venkx ĉef-