Luno

Lun/o

[ASTRONOMIO] Natura satelito de Tero, kaj rondiranta ĉirkaŭ ĝi: la fazoj de Luno estas lunarko, lunduopo, lunĝibo kaj plenluno; sendi raketon ĝis Luno.
  • *luno
    1. Tiu astro, tradicie rigardata kiel nokte prilumanta la teron: vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon (Z); la luno en Italujo donas tian lumon, ke [...] (Z); la luno lumis sur la imperiestron (Z); la luno enbrilis tra la fenestro (Z); peti pri la luno (aŭ: la lunon) (pp iu neeblaĵo); nenia feliĉo maturiĝas sub la luno (Z) (sur la tero); kreskanta, malkreskanta luno; ĉe la lunlumo. [VIDU] daŭro, fazo, lunfaro, lunmonato, lunsemo.
    1. = satelito 1.
  • luna
    Rilata al la luno: lunaj ekspedicioj; la lunaj radioj.
  • duona luno
    Lunduono.
  • ĝiba luno
    Lunĝibo.
  • nova luno
    Novluno.
  • plena luno (Z)
    Plenluno.
  • luneto
    1. [ARKITEKTURO] Vizierforma volbo, kiu penetras alian pli ampleksan; karakteriza en baroko.
    1. Juvelo en formo de luno: ĉenetoj, steleto kaj lunetoj (X).
  • lunarko
    Fazo de luno, kiam pli-malpli granda parto de ĝia surfaco ne estas prilumata de Suno: unua, lasta lunarko.
  • lunduono
    Fazo de luno, kiam proks. duono de ĝia surfaco estas prilumata de Suno: unua, lasta lunduono. SIN. duona luno.
  • lunĝibo
    Fazo de luno, kiam pli ol duono kaj malpli ol la tuto de ĝia surfaco estas prilumata de Suno kaj sekve videbla. SIN. ĝiba luno.
  • alluniĝi
    [AVIADO] (pp spacosipo) Manovri por malsupreniri al luno kaj suriĝi sur ĝi.
  • duonluno
    1. [ARMEOJ] Speco de fuorto, en formo de angulo, starigita ekster fortikaĵo, por regi pordon aŭ kurtinon.
    1. [ANATOMIO] Blanka makulo, en formo de duonluno aŭ de lunarko, ĉe la bazo de la ungo.
  • duonluna
    Havanta formon de duonluno: [ANATOMIO] duonluna ganglio (grava ganglio de la triĝemela nervo, el kiu eliĝas la tri nervoj oftalma, maksila, kaj mandibla, G. semilunare).
  • kvaronluno (evi) = lunduono.
  • novluno
    Komenco de la unua fazo de luno, kiam ĝi estas apenaŭ videbla, ĉar nur etparte prilumata de Suno: la novluno staris sur la ĉielo, oni vidis la tutan rondan lunon kiel blue-grizan globon kun ora bordero (Z); la novluno estas la signo de la komenco de la monato ĉe la islamanoj.
  • plenluno
    Fazo de luno, kiam ties tuta disko estas videbla, ĉar plene prilumata de Suno: la plenluno disvastigis lumon preskaŭ tagan (Z). SIN. plena luno.

    Luno


    Esprimoj


    Akceli la peladon de raketo.
    Interplaneda vojaĝo.
    La disko de la luno.
    La fazoj de la luno : la unua, lasta kvaronluno ; novluno ; plenluno.
    La kornoj de la luno.
    La kreskanta, malkreskarata luno.
    La lunaj radioj.
    La luno arĝentis la tegmentojn, disĵetadis brilan kaj lumon.
    La luno pendis alte en la ĉielo.
    La plenluno disvastigis lumon preskaŭ tagan.
    Neil Amstrong (1969-07-21 02:56:00), Buzz Aldrin (1969-07-21 03:15:00), Michael Collin (dume orbitiĝis)
    Sendi raketon gis la luno.
    Ĉe la brilo de la luno.
    Ĝi estas en stadio (fazo, periodo) de malkreskado.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    duonluno,kvaronluno,lunarko,lundaŭro,lundo,lunfazo,lunfiŝo,lunjaro,lunklaro,lunlumo,lunmonato,lunsemo,lunĝibo,lunŝanĝo,lunŝtono,plenluno

    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto


    astro : objekto en ĉielo [suno, luno, steloj, planedoj]
    eklipso
    fazo
    krescento
    lumo
    lunatiko
    memstiranta raketo
    nokto
    orbito
    propulsi
    satelito
    ungo (kaj duonluno)

    Ankaŭ vidu:

    arĝento, astronomio, astronomo, brili, ĉielo, lumo, nokto, planedo, suno, tago, tero, universo

    Eble rilatitaj:

    adularix, al, fiŝx, kalendarx, monatx, plenx, veterx,