barbo

  1. Tuto de la haroj kreskantaj sur la mentono k vangoj: barbo bele kombita, distaŭzita; vangoj, sur kiuj krispiĝis la nigra barbo (Z); falsa barbo; rabista virino, kiu havis longan hirtan barbon (Z); (analoge) barbo de kapro.
  1. Tiuj haroj, rigardataj kiel signo de matura aĝo: saĝo barbon ne atendas (Z); griza barbo saĝon ne atestas (Z); barbo potenca, sed kapo sensenca (Z).
  1. Tiuj haroj, rigardataj kiel vireca ornamo: karesi al iu la barbon (Z); ĵuri per la barbo de l' Profeto (Z); ĥanun prenis la servantojn de David, k forrazis al ili duonon de la barbo (X).
    muŝo 2.
  • barba
    Havanta barbon.
  • barbeto
    Mallonge tondita barbo.
  • barbisto
    Barbiro.
  • barbulo
    Homo barba.
  • plenbarbo (Z)
    Ne tondita barbo.
  • senbarba
    Ne havanta barbon: senbarba junulo.
    razi.
  • Blua barbo , Blubarbo
    Persono de fabelo, kiu pendigis en ŝlosita ĉambro la kadavrojn de siaj edzinoj.
  • bokbarbo
    Tragopogono.
  • kaprobarbo
    Pinte tondita mentona barbo.
  • ruĝbarbulo
    Viro kun rufa barbo, fantasme opiniata maliculo: kelkaj ruĝbarbuloj aludadis, ke la rabeno edziĝis pro la mono (Z).
  • Ruĝbarbulo (aŭ la Ruĝbarba)
    Alnomo, i.a. de imperiestroj Nerono k Frederiko 1a.
    barbo

    barbo


    Ĵuri per la barbo de l'profeto.Karesi al iu la barbon.
    barbo bele kombita, distaŭzita, falsa, artefarita.densa.felo.flavbekulo.hupo.lanugo.laŭmakzela barbo.lipharo.mento barbo, kaprobarbo.muŝo.peruko.postiĉa.razi.saĝulo.tufo.vangharoj.vilo.
    haro. korpo.

    Iel rilatitaj:

    Barbarosx barbirx barbix brosx fiŝx harx kaprx kapx kombx korpx kulturx legomx maturx mentonx muŝx ornamx plenx razx tondx tragopogonx tualetx vangx virx