truo
*tru/o
- Malplena interspaco, kava loko en solida korpo: sakon kun truo vi neniam plenigos (Z); ŝiri truon en sia vesto; pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo (Z); ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo (Z); ĝi trabatis per la beko truon en la fenestra aperturo (Z); malbona vojo kun multe da truoj (Z); en fremda tegmento li flikas truon (Z); li drinkas, kiel truo; (f) fosi unu truon, por plenigi alian (deprunti por pagi ŝuldon); mia mono servis por ŝtopi tre rimarkindajn truojn (Z); li havas truon en la manplato (li estas malŝparema); truon de l' honoro flikos neniu tajloro (Z); [ASTRONOMIO] nigra truo (Vd nigra 6).
- Aperturo, normale aranĝita en aparato: mi vidis lin tra la truo de la seruro (Z); mia amato etendis sian manon tra la truo (Z); la tria truo de la harmoniko estas ŝtopita; faifi laŭ la truo de ŝlosilo; elflua truo de paraŝuto.
- Kaverneto kun mallarĝa enirejo, kie loĝas besto: se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas (Z); la vulpo jam devos eliri el sia truo, kaj suĉinfano ludos super la truo de aspido (X); truo de talpo.
- [SPORTO] ĉiu el la kavoj, regule dismetitaj, en kiujn oni devas enĵeti pilkon: golfludo kun 18 truoj.
trua - Rilata al truo.
- Truhava: truaj plandumoj, pantalonoj, ŝtrumpoj.
trui (tr)
Fari truo(j)n en io: trui paperon (B); robo truita de tineoj; flago truita de kugloj; trui bileton (por ĝin kontroli). truado
Ago de iu, kiu truas. trueto
Malgranda truo: estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio (N). truetaro
Serio da truetoj maŝinfaritaj en paperfolio, por plifaciligi la disigon de parto el ĝi, ekz. de poŝtmarkoj. truilo - Aparato en formo de pinĉilo por trui la fervojajn k.a. biletojn.
- Aparato servanta por trui paperfolion, por povi enigi ĝin en dosierujon.
- [KOMPUTIKO] Aparato, regata aŭ per klavaro aŭ de elektronika signalo, por trui trubendon aŭ trukartojn: bendotruilo; kartotruilo.
truhava
Prezentanta truo (j)n: truhavaj putoj (X). eltruigi
[TEKNIKOJ] Fabriki longforman objekton (relon, tubon, stangon ks), prempuŝante moligitan materialon tra truo, kies formo estas la sekco de la celata objekto. aertruo - Truo, tra kiu oni povas aerumi ĉambron, internon de maŝino ks.
- [AVIADO] Atmosfera malsuprenira fluo, kiu abrupte, sed mallonge, nuligas la portancon de aviadilo.
bombotruo
Truo, lasita de la eksplodo de truo. bortruo
Truo, kiun oni boras por tie eksplodigi pulvon ks (ekz. en mino). braktruo
ĉiu el la aperturoj en vesto, tra kiuj oni trapasigas la brakojn. butontruo
Truo, trakudrita en vesto, por en ĝin enigi butonon: la butontruo estas eluzita kaj la butono libere eliĝadas; oni tuj donas al vi la Vladimiran ordenon en la butontruon (Z); (f) vi forpelus la Aŭstrojn tra butontruo (Z). celtruo
En aparato, truo, tra kiu devas pasi la rigardo de la celanto. homtruo
ĉe kaldrono de vapormaŝino, truo, per kiu homo povas penetri en ĝin, por viziti kaj ripari la internon. koltruo
La aperturo en robo, ponĉo ks, kiun trapasas kapo, kiam oni surmetas la veston. laĉtruo
Preparita truo, ordinare fortikigita per ringeto, tra kiu oni pasigas lacon. linitrui
Fari linion da truoj, truetaron. naztruo
Vd nazo. oleotruo
Truo en maŝino, por enigi ŝmiraĵon, lubrikaĵon en ĝin. paftruo
Embrazuro 2. pugtruo
(fm) Anuso. sontruo
Truo, aranĝita por ebligi la eligadon de sonoj: la vento bruas tra aperturoj kaj sontruoj (Z) (de la preĝeja turo); la sontruoj de gitaro, violono. spirtruo - Natura aperturo, tra kiu iaj bestoj aŭ vegetaĵoj spiradas: spirtruo de heliko; mikroskopaj spirtruoj de vegetaĵoj.
lenticelo, nazo, stomo, stigmato, stigmo, ŝpructruo.
- [TEKNIKOJ] Aperturo en dommuro, tunelo ks, por enlasi aeron.
ŝpructruo
[ZOOLOGIO] Spirtruo de iaj marbestoj, tra kiu dum elspiro akvo ŝprucas: ŝpructruo de cetacoj. ŝutotruo
[HISTORIO] En Mezepokaj fortikaĵoj, truo, aranĝita en la planko malantaŭ la kreneloj kaj ebliganta fallasi ŝtonojn, varman oleon ks sur la sieĝantojn. vermotruo
Truo, borita de vermo en ligno: vermotrua nukso (Z). vojtruo
Truo en vojo.
Aperturo por la kapo (kolaperturo = koltruo). Drinki kiel truo, kiel spongo, kiel funelo. Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudriio, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. Fliki truon en la fundo de pantalono. Glui sian orelon al la pordo, al la serurtruo. Li havas truon en la manplato (= malŝparema).
abismo, senfundaĵo. Aerkavo (Aertruo) : loko de maldensa aero. aertruo, gastruo. alezi. alveolo. anfrakto. antro. anuso : la elira truo de la intesto. aperturo. bido : globeto; kun truo tra ĝi por trameti fadenon. bori : fari truon per pinta ilo (ofte per turnado de tiu ilo). Braktruo. breĉo. buŝo. butono : malgranda aĵo alkudrita al unu flanko de vesto, por fermi la veston, metante la butonon tra truo (butontruo) en alia flanko de la vesto; malgranda elstaraĵo similforma; (prem)butono: malgranda klavo; butonumi: fermi per butono(j). butontruo. cirko. cisterno. Drinki kiel truo, kiel spongo, kiel funelo. elfosi. enfosi, enterigi. erozio. faŭko. fendo : mallarĝa, sed longa truo (en muro.); loko, kie diskrevis aŭ disiĝis iu materialo (ligno.). fenestro : truo en muro (kun vitro) por tralasi lumon aŭ por trarigardi. fonto. fosaĵo. fosi : fari truon en tero, elprenante teron per ilo (fosilo). foso : (longa) truo en tero, farita per fosado. galerio. groto : truego, kavaĵo en monto. hipogeo. kanalo. kaverno. kaviĝinta arbo. kavo : malplenaĵo; pli-malpli profunda truaĵo en tero. kejlo : konusa peco da ligno. por ŝtopi truon aŭ por fiksi ion; vorto sen signifo en la frazo; kejli: meti kejlon. kelo, vinkelo. konkava. krevo, trapiko. kribri : apartigi pli dikajn kaj malpli dikajn erojn per aparato kun truoj aŭ fendoj (kribrilo). kripto. krutegaĵo. kuvo. la domo estas vaka. liki : (pri ujo:) tralasi likvon (gute) aŭ gason (iom post iom); liko: tru(et)o aŭ alie difektita loko, tra kiu eliras likvo aŭ gaso; tralikiĝi: (figure, pri sekreto:) koniĝi ne oficiale. luko. malfermaĵo. malfermo. malobstrukci. malplena. malplenaĵo. mandreno. manko. trairejo, trapasejo, transirejo. minejo. mino : kavaĵo en tero, sub tero, en roko., el kiu oni fosas substancojn (karbo, oro, salo.); kavaĵ(et)o en tero, muro, roko., en kiun oni metis eksplodan substancon, por fari truon aŭ por detrui ion per eksplodigo; kest(et)o kun eksploda substanco, eksplodonta pro tuŝo.; mini: elfosi (karbon.) el tero; enmeti eksplodaĵon; minejo: loko, entrepreno kie oni elfosas substancojn. Naztruo. neokupita. niĉo. nigra truo (astronomio). ondokavo. oscedi. pikadvundi. piki. pioĉi. poro. poŝo. prifosado. profunda. profundigi. puto. ravino. ringo : ronda objekto kun truo en la mezo (kiel "O"). rondo : io simila al la litero "O" (kun aŭ sen truo en la mezo); kiam ĉiuj homoj (aŭ aĵoj) estas simile malproksimaj de iu centro (meza punkto); grupo, en kiu neniu estas la unua (plej grava) aŭ la lasta (plej malgrava); ronda: kun formo de (parto de) rondo, cirklo, disko, globo, sfero, cilindro. senenhava. senintestigi. senmebla apartamento. senpensa, vakokapa. sensenca. silo. sondi. strattunelo. subpasejo. subtera karcero. subteraĵo. ŝakto. ŝlimejo. ŝlimputo. ŝtopi : fermi truon, plenigante ĝin; ŝtopilo: [korko.]; (ankaŭ:) elektra kontaktilo, metata en ŝtopilingon. terplenigi. tombokelo. trairo. transiro. transpaso. trepani. truo : malfermaĵo; en io: tiu loko, kie estas nenio (intencita: truo en muro por pordo aŭ fenestro; truo en vesto por trameti butonon; ne intencita: truo pro difektiĝo aŭ foruziĝo); trui: fari truo(j)n. truplena. tunelo. turnoborilo, krankoborilo. vakuo. valo. vando, septo, parieto. varmtruo. vojsulko, radsulko, radkavo.
astronomio. difekti. fermi. formo. fundo. ilo. kudri. loko. nazo. orelo. profunda. sekso. tero.
Iel rilatitaj:
-il
aerx
alenx
aperturx
astronomix
astronomx
atrezix
bidx
borx
breĉx
butonx
buŝx
difektx
fenestrx
fermx
formx
fosx
fundx
jupx
kudrx
kuvx
lokx
mankx
nazx
olex
orelx
pintx
plenx
preĝx
profundx
putx
seksx
terx
tombx
vestx
ŝlosx