stelo

*stel/o

  1. [ASTRONOMIO] Memlumanta astro, kiu, escepte de Suno, pro malproksimegeco nudokule aperas kiel hela punkto sen mezurebla diametro: mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo (X); nokte li observadis la stelojn (Z); la norda, polusa stelo; fajretanta (Z), scintilanta stelo; duopaj steloj (rivoluantaj unu ĉirkaŭ la alia); steloj nanaj, gigantaj; interstelmaterio; (f) ŝiaj okuloj estis du steloj; havi stelojn antaŭ la okuloj (pro froto aŭ bato al la okulglobo).
    cefeido, novao, galaksio.
  1. [RELIGIO] Astro, rigardata kiel influanta la sorton de homo: ni vidis lian stelon en la oriento (N); pri tio ĉiuj (saĝuloj) demandis, serĉis en lumantaj bildoj de la steloj (Z) (konstelacioj); naskita sub favora, malfavora stelo; vi povas danki vian stelon, ke vi saviĝis; tio estis skribita en la steloj.
    zodiako.
  1. [MATEMATIKO] Plurlatero kun para nombro de lateroj, kies ĉiu dua angulo estas malelstara: kvinpinta, sespinta stelo; stelo enskribita en cirklo.
  1. Tiaforma prezentaĵo, per kiu antikva artotradicio simbolas astron: sur la pinto (de la Kristnaska abio) brilis stelo el orsimila papero (Z); blua plafono kun oraj steloj; la flama stelo (de la framasonoj).
  1. [KOMUNUZO] Insigno kun proks. tia formo: ordena stelo; la steloj de ĝeneralo (en franca armeo); la ruĝa stelo (de la Sovetia armeo); la verda stelo (de la esperantistoj); la fava stelo (kiun la nazioj devigis la judojn porti sur la vesto); (analoge) griza ĉevalo kun blanka stelo sur la frunto.
    kruco.
  1. [ARKITEKTURO] Placo, de kiu disiras pli ol kvar stratoj.
  1. La ĉefa aktor(in)o en baleto, trupo, filmo ks: kinostelo (tre fama aktor(in)o).
  1. Fiktiva monunuo pasintece uzata inter E-istoj (0,075 usona dolaro aŭ 0,25 nederlanda guldeno).
    speso.
  • neŭtrona stelo
    [ASTRONOMIO] Treege densa kolapsinta kerno de stelo, estiĝanta post eksplodo de supernovao kaj konsistanta ĉefe el neŭtronoj.
  • puls (ant)a stelo
    Pulsostelo.
  • varia stelo
    Stelo, kies brilo varias, ofte regule.
    cefeido, pulsostelo.
  • stela
    1. Rilata al stelo (j): stelaj temperaturoj, spektroj; la stela energio; la stela lumo.
    1. Havanta la formon de stelo 4 aŭ 5: stela fendiĝo de vitro; [ANATOMIO] stela ganglio (grava ganglio de la simpata trunko de la limo inter kolo kaj torako).
    1. [MATEMATIKO] (pp geometria figuro kaj punkto) Entenanta la tutan strekon inter la punkto kaj ajna punkto de la figuro.
  • stelaro
    1. La tuto de la videblaj steloj.
    1. Konstelacio.
  • steleto
    [TIPOGRAFIO] Asterisko.
  • stelita
    Ornamita per steloj: (f) stelitaj okuloj; asterstelita montdeklivo (K).
  • stelul (in)o
    Stelo 7.
  • stelluma
    Prilumita de steloj: noktoj hele stellumaj (Z); estis malvarme, tamen stellume (Z).
  • stelplena
    Stelita: per la vitrecaj okuloj ŝi rigardis la stelplenan ĉielon (Z).
  • ĉefstelo
    [ASTRONOMIO] La plej hela stelo en konstelacio.
  • falstelo
    Hela meteoroido, kiu ŝajnas kvazaŭ defalanta stelo: falstelo traflugis la ĉielon (Z); subite falis tri aŭ kvar belegaj falsteloj (Z).
    aerolito.
  • kvazaŭstelo
    [ASTRONOMIO] Kvazaro.
  • marsteloj
    Asterioidoj.
  • matenstelo
    Vulgara nomo de la planedo Venuso, kiam ĝi la lasta brilas ĉe la sunleviĝo.
  • orstelo
    Gageo.
  • pulsostelo
    [ASTRONOMIO] Rapide rotacianta neŭtrona stelo, kiu tre regule pulsas je tre malgranda periodo (de kelkaj milonoj de sekundo ĝis kelkaj sekundoj) per radioelektraj aŭ lumaj radioj, aŭ X- aŭ Ô-radioj.
    varia stelo.
  • terstelo
    (kn) Stelforma fungo de la g-oj geastro aŭ astreo.
  • vesperstelo
    Vulgara nomo de la planedo Venuso, kiam ĝi la unua brilas ĉe la sunsubiro: kiam la vesperstelo orbrile respeguliĝas en la blua rivero [...] (Z).

    stelo


    Esprimoj

    Estas skribite en la steloj.
    Kiam la vesperstelo speguliĝas en la rivero.
    Kurado de stelo trans la ĉielo.
    Studi la dispozicion de la steloj.
    Vi povas danki vian stelon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    falstelo,interstela materio,interstela nubo,interstela polvo,kvazaŭstelo,marsteloj,matenstelo,neŭtrona stelo,orstelo,puls(ant)a stelo,pulsostelo,stela,stelamaso,stelanizo,stelaro,steleto,stelfiguro,stelita,stelkardo,stelkoralo,stelluma,stelo,stelplena,stelul(in)o,terstelo,varia stelo,vesperstelo,ĉefstelo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    astro
    cefeido
    galaksio
    interstela nubo
    konstelacio
    kvazaro (kvazaŭstelo)
    nebulozo
    nigra truo
    novao
    pulsostelo

    aerolito
    asteroido
    falstelo (falstelo traflugis la ĉielon)
    meteorito
    meteoro
    meteoroido

    asterisko (steleto)
    insigno
    leviĝo de la stelo Arkturo
    memluma astro
    observatorio
    scintili
    stelo
    steloj
    Venuso (matenstelo, vesperstelo)
    stelplena ĉielo
    teleskopo
    zodiako
    ĉielo
    asterio (marstelo)

    Ankaŭ vidu:

    astronomio, nokto, religio, Suno, tago, tero, vetero

    Iel rilatitaj:

    Aldebaranx Algolx Altairx Antaresx Arkturx Betelĝuzx Cefex Denebx Galaksix Kastorx Orionx Poluksx Sunx Venusx aerolitx aktorx asteriskx asterix asteroidx asterozox astrex astronomix astronomx astrx brilx deklinacix fajrx falx formx gigantx insignx konstelacix koĉerx kvazarx legomx lumx matenx meteoritx meteoroidx meteorx nanx nebulozx nigrx noktx nordx novax nubx observatorix plenx polusx pulsx religix scintilx tagx teleskopx terx ursx vesperx veterx zodiakx ĉielx