metamorfozo

metamorfoz/o (1)

  1. Transformiĝo de unu estaĵo en alian: la metamorfozoj de Jupitero; la Metamorfozoj (poemo de Ovidio); (f) vi aŭdis jam pri la metamorfozo de la reĝid' Hamleto (Z).
  1. [ZOOLOGIO] ŝanĝiĝo de larvo en plenkreskan beston: la metamorfozo de insektoj.
    mudo. [VIDU] pupo 3.
  1. [GEOLOGIO] Metamorfiĝo.
  1. (f) Plena aŭ grava ŝanĝiĝo en la stato aŭ ecoj de iu: okazis feliĉa metamorfozo de lia karaktero.
  • metamorfozi (tr)
    Transformi, aliformiĝi.
  • duonmetamorfoza
    [ZOOLOGIO] (pp insekto) Havanta iompostioman, ne kompletan metamorfozon (la junaj fazoj estas nimfoj): akridoj kaj libeloj estas duonmetamorfozaj.
  • plenmetamorfoza
    [ZOOLOGIO] (pp insekto) Havanta kompletan metamorfozon (la junaj formoj estas unue larvoj, poste pupo).
  • senmetamorfoza
    [ZOOLOGIO] (pp insekto) Ne havanta metamorfozojn (la ĵusnaskitoj ne notinde diferencas de la plenkreskuloj).

    metamorfozo


    Iel rilatitaj:

    formx insektx plenx