saturi

*satur/i (tr)

  1. Solvi substancon en iu likvo, ĝis tiu ĉi ne povas solvi pli: la akvoj de Nilo estas tiel saturitaj de mineralaj kaj organikaj restaĵoj, ke ilia koloro fariĝas bruna (B). [VIDU] saturpunkto.
  1. Kiel eble plej plenigi per io konkreta: liaj ostoj estas saturitaj de medolo (X); oni ne povis saturi la soifantajn kreskaĵojn (B); fendi la ŝtonegojn per kojnoj saturitaj de akvo (B); freŝa vento saturita per odoro de floroj (B).
  1. (f) Plejeble plenigi per io abstrakta: atmosfero saturita de intergenta malpaco (Z); la lando, saturita de troo da vivo, ĵetas verdaĵon kaj florojn kun reĝa malavareco (B); la tuta letero estas saturita de vera kristana sento (B).
    satigi.
  • saturado
    Agado, efiko de iu, io saturanta: la saturado de la urbaj atmosferoj per venenaj gasoj de aŭtoj.
  • satureco
    1. [FIZIKO] La limkondiĉo, al kiu la stato de solvaĵo celas, kiam oni daŭre aldonas la solvotan substancon.
    1. [FIZIKO] La limkondiĉo, al kiu la stato de feromagneta korpo celas, kiam la magneta kampo kreskas senfine.
  • saturiĝi
    Iĝi saturita: la saturiĝa punkto (tiu punkto, ĉe kiu, ĉe konstanta temperaturo, la solvaĵo ne akceptas pluan solvotan substancon).
  • saturilo
    Ilo el pora substanco, uzata por saturi per akvovaporo aeron de ĉambro hejtata per centra hejtilo.
  • saturita
    Atinginta staton de saturiĝo: saturita acido (B); saturita sukersolvaĵo.
  • supersaturi
    1. Enmeti en solvaĵon pli grandan kvanton da solvota substanco, ol kiom akordiĝas kun la ekvilibra stato: supersaturita solvaĵo.
    1. (f) Satigi ĝis naŭzo: ni estas supersaturitaj de perforto en la filmoj.


    Iel rilatitaj:

    aromatx banx plenx