nombro

*nombr/o

  1. [MATEMATIKO] Elemento de unu el la nombrosistemoj, nome entjera nombro (... - 2, - 1, 0, 1, 2,...), racionala nombro (kvociento de entjeroj), reela nombro (limeso de racionalaj nombroj), aŭ kompleksa nombro (nombro en la formo a + ib kun a kaj b reelaj): para, nepara, nombro; kunmetita nombro (SIN. neprimo).
    numero, frakcio, primo. [VIDU] cifero, imaginara, kardinala, proporcio (ora).
  1. Unu el tiaj nombroj, uzata por mencii kvanton: ni ĉiuj estas nur en la nombro de okdek (Z); tia estis la kalkulita nombro de la Izraelidoj: sescent unu mil sepcent tridek (X); la Eternulo multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro (X); en la gimnaziojn oni akceptas la hebreojn nur en la nombro de 3-5 procentoj (Z); ĉu vi sciis, kiel granda estos la nombro de viaj tagoj? (X; senfina estas la nombro de la stultuloj; tio faros rondan nombron (sen frakcio, aŭ finiĝanta per unu aŭ pluraj nuloj); granda nombro da demandoj.
  1. [LINGVOSCIENCO] Deklinacia aŭ konjugacia formo de iu vorto, montranta, ke ĝi rilatas aŭ al unu aŭ al pluraj realaĵoj.
    singularo, dualo, pluralo. [VIDU] numeralo.
  • nombroj
    [BIBLIO] La kvara libro de Pentateŭko.
  • volviĝa nombro
    Vd volvi.
  • nombra
    Rilata al la nombro (j): nombraj signoj, nomoj; tio estas nur nombra demando.
  • nombri (tr)
    1. Difini per nombroj la sumon de objektoj aŭ personoj: se mi nombros la glasojn [...] (Z); ŝafoj kaj bovoj, kiujn oni ne povas nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco (X); oni nombris en la lando plurajn milionojn da senlaboruloj; noktoj turmentaj estas nombritaj al mi (X).
    1. Enteni, enhavi ian nombron da unuoj: nia societo nombras preskaŭ 300 membrojn; libro nombranta 600 paĝojn.
      enkalkuli.
    1. [TEKNIKOJ] (pp aparato) Mezuri per nombroj la kvanton de fluo aŭ la unuojn de ripetiĝanta fenomeno kaj adicii ilin: oportuna nombrilo por nombri la paŝojn.
  • nombrado
    1. Ago de iu, kiu nombras: fari nombradon de grego.
    1. Maniero nombri: la E-a nombrado.
  • nombrebla
    1. Tia, ke oni povas ĝin nombri: homoj, moneroj, leteroj estas nombreblaj aferoj.
    1. [LINGVOSCIENCO] (pp substantivo) Reprezentanta aĵojn, kiujn oni povas nombri (ekz. dio, monero, frukto).
  • nombr (ad)ilo
    [TEKNIKOJ] Aparato konsistanta el mezurilo kaj el kalkulmekanismo, kiu montras per nombroj la rezulton de la mezurado dum determinita tempo: akvonombrilo (nombras per kubmetroj); Gejger-nombrilo (detektas kaj nombras la partiklojn elsendatajn de radioaktiva korpo).
    kalkulilo.
  • nombrono
    Frakcio: li estas saĝa, li povas kalkuli en la kapo kun nombronoj (Z).
  • nombronomo, nombrovorto
    ĉiu vorto, kiu servas por nombri, ekz. nul, dek, cent, miliono k.a.: la nombronomoj ordaj (Z), fundamentaj (Z).
  • elnombri
    Precize kalkuli la nombron de anoj en homgrupo, gento, popolo ks, aŭ de elementoj en aro, kolekto ks.
  • dunombraj, trinombraj, kvarnombraj... n-nombraj
    [BOTANIKO] (pp floroj) Kun 2, 3, 4... n sepaloj, 2, 3, 4... n petaloj kaj plejofte 2-, 3-, 4-... n-dividebla nombro de stamenoj kaj de karpeloj.
  • mult (a)nombra
    Grandnombra.
  • multenombra (ark.)
    1. = multnombra: kiu aŭdis la multenombrajn parolojn kaj diskutojn (Z); eĉ se iliaj virtoj estas puraj kaj multenombraj (Z).
    1. Plurala: finiĝo de substantivo multenombra (Z).
  • multenombro (Z) (ark.)
    Pluralo.
  • nenombrebla
    1. Tia, ke oni ne povas ĝin nombri.
    1. [LINGVOSCIENCO] Reprezentanta aĵon, kiun oni ne povas nombri (ekz. mono, oro, glacio).
  • sennombra
    Tiel multa, ke oni ne povas kalkuli la kvanton: ŝi rigardis la sennombrajn malgrandajn ŝtonojn sur la bordo (Z).
    nekalkulebla.
  • supernombra
    Estanta super la normala nombro: supernombra pasaĝero, oficisto.
  • *ununombro (ark.)
    Singularo.
  • acidnombro
    (en oleo- kaj grasindustrio) Nombro, indikanta, kiom da ml da unumolara solvaĵo de potaso (KOH) estas bezonataj por neŭtrigi la grasajn acidojn de 1 g da graso aŭ oleo.
  • atomnombro
    [FIZIKO] [KEMIO] Vicnombro de elemento en la perioda klasifiko, egala al la nombro de la elektronoj aŭ protonoj en unu atomo de tiu elemento. [VIDU] atommaso.
  • fadennombrilo
    Forta lupeo, aranĝita por ebligi la nombradon de la fadenoj en teksaĵo.
  • grand (a)nombra
    Enhavanta grandan nombron da elementoj: la juna paro ricevis grandnombran idaron (Z); grandnombra familianaro (Z), popolo (X); grandanombraj brutaroj (Z).
  • indicnombro
    [STATISTIKO] Nombro, kiu esprimas la mezan ŝanĝon en aro da variabloj, ekz. prezoj; kutime unu jaro estas elektita kiel bazo, kaj la indicnombro por ĝi estas metita egala al 100.
    vivkosta indico.
  • instrukcinombrilo
    [KOMPUTIKO] Dateningo en komputilo, kiu tenas la adreson de la instrukcio plenumota.
    regilo.
  • kvantumnombro
    [FIZIKO] Nombro, karakterizanta specifan kvantumstaton.
  • meznombro, *mezonombro
    [MATEMATIKO] Nombro, kiu estas iel tipa por tuta aro da nombroj, nome, se la aro estas finia kun n elementoj: aritmetika meznombro (la sumo de la nombroj dividita per n); geometria meznombro (la n-a radiko de la produto de la nombroj, se pozitivaj); harmona meznombro (la inverso de la aritmetika meznombro de la inversaj nombroj).
    mezvaloro, mediano, duilo.
  • oktannombro
    Mezuro de la kvalito de benzino kompare kun pura izooktano (2,2,4-trimetilpentano), kiu havas la valoron 100, kaj heptano kun valoro 0.
  • paŝnombrilo
    Ilo, por mezuri per nombrado de la paŝoj iritan vojon de piediranto.
    irmezurilo.
  • plennombra (Z)
    Kompleta.
    kvorumo.

    nombro


    1 unu.2 du.3 tri.4 kvar.5 kvin.6 ses.7 sep.8 ok.9 naŭ.10 dek.100 cent.1000 mil.1 000 000 miliono.0 nulo, nul.unua.dua.tria.kvara.kvina.sesa.sepa.oka.naŭa.deka.centa.1/2 duono.1/3 triono.3/4 tri kvaronoj.2/5 du kvinonoj.tuta.sesope.okope.naŭobla.dekobla.1989 mil naŭcent okdek naŭ.–6,05 minus ses komo nulo kvin.kalkuli ĝis.nombri.komputi.par(ec)a.primo.entjero.reelo.frakcio.negativa.pozitiva.signumo.plus.minus.
    kalkuli kvanto matematiko



    Iel rilatitaj:

    -obl Avogadrx abundx adicix amasx aproksimx aritmetikx averaĝx censx cent ciferx da denominatorx du geometrix grandx iom kalkulx kelkx kornx kvantx kvar kvin lokx matematikx mil miliardx milionx multx naŭ neniom nomx nulx nur ok parx plenx sep ses tri tutx unu