nodo

nod/o (1)

  1. Streĉa interplektaĵo, per kiu interligiĝas du fadenoj, ŝnuroj ks, aŭ simpla plektaĵo de nur unu fadeno aŭ ŝnuro, streĉita ĉirkaŭ si: fari nodon per la lacoj; se la ŝipisto malligas unu nodon, [...] (Z); mala, plata, marista, teksista nodo; (f) tranĉi la Gordian nodon.
    banto, maŝo, kudrero.
  1. Punkto, kie kruciĝas kurboj, vojoj: fervoja nodo; nodo de valoj kaj montoj (B); Sirio estas grava nodo de trafikvojoj.
  1. La centra punkto en problemo aŭ historio, kie la implikiteco estas plej granda kaj la solvo ankoraŭ ne vidata: jen estas la nodo de la demando; rakonto, kiu tute ne havas misteran nodon de intrigo (Z); la tria akto de tragedio ordinare prezentas la nodon de la historio.
  1. [ELEKTRO] Punkto en cirkvito, kie konektiĝas du aŭ pluraj branĉoj.
  1. [ANATOMIO] Nomo de diversaj elementoj nodosimilaj, pli speciale tiuj de la koro, konsistantaj el specialaj muskolfibroj, kaj el kiuj originas la korkontrahiĝo: atriosinusa nodo (Vd atrio), atrioventrikla nodo (nodo de Aŝof-Taŭara).
  1. [ASTRONOMIO] ĉiu el la du punktoj, kie la linio, laŭ kiu sin intersekcas la ebenoj de la ekvatoro kaj de la orbito de astro, renkontas la ĉielan sferon.
  1. [BOTANIKO] (pp tigo) Loko, kie folio(j) alfiksiĝas, kaj la tiel formiĝinta tubereto.
  1. [FIZIKO] Punkto en staranta ondo, kie ne estas movo.
    ventro.
  1. [FIZIKO] Geometria punkto, kie aliras la sekundaraj aksoj de faskoj trairantaj lenson.
  1. [ŜIPOJ] Rapido de unu marmejlo en horo (tiel nomata, pro nodo en la logŝnuro, per kiu oni mezuris la rapidon): la ŝipo kuras je ok nodoj.
  • noda
    Rilata al nodo: la noda punkto; noda linio (laŭ kiu sin intersekcas la ekliptiko kaj la orbita ebeno de planedo).
  • nodi (tr)
    Meti nodon en ŝnuron, aŭ kunligi ŝnurojn per nodo: nodu bone kaj kaŝu la finaĵojn prudente! (G) (pf).
  • nodaĵo
    1. [MEDICINO] Patologia formaĵo, kiu ĉe palpado donas la impreson de nodo: artikaj, reŭmatismaj nodaĵoj.
    1. [GEOLOGIO] Centi- aŭ deci-metra globa maso, ĝenerale neegal-supraĵa, diferenca de la petro, enhavanta ĝin, pro strukturo aŭ konsisto: fosfata, silica, manganoriĉa nodaĵo; peridotita nodaĵo en bazalto.
  • nodeto
    1. [ANATOMIO] [MEDICINO] Eta anatomia aŭ patologia nodo.
    1. [BIOLOGIO] [BOTANIKO] ĉiu el la tuberetoj de la radikoj de la semplantoj de la fam. fabacoj, en kiuj loĝas bakterioj (
      rizobio) kapablaj sintezi organikajn nitrogenajn molekulojn el la atmosfera nitrogeno (N2). [VIDU] fiksi.
  • nodohava, nodoplena
    Havanta multajn nodojn: nodohava ŝnureto; nodoplena bambuo.
  • internodaĵo
    [BOTANIKO] Parto de tigo inter du nodoj.
  • elnodaĵo
    [SPEKTAKLO] Finiĝo de teatraĵo, ĉe kiu la intrigo solviĝas.
  • limfonodo
    [ANATOMIO] ĉiu el la molaj tuberetoj (nodus lymphaticus), kiuj grupe troviĝas laŭlonge de la limfangioj, filtras la limfon kaj grave rolas en la imuna funkcio.

    nodo


    Iel rilatitaj:

    arbx bantx folix legomx lignx lokx plenx tukx