gorĝo
*gorĝ/o
- Antaŭa parto de la kolo: kunpremi la gorĝon al iu; venis tranĉilo al la gorĝo (Z); tranĉi al si la gorĝon; [...] volas kapti Franciskon ĉe la gorĝo (Z); senti jam la ŝnuron ĉe la gorĝo.
- [ANATOMIO] Interna parto de la kolo, per kiu oni glutas kaj spiras, konsistanta el la faringo kaj la enirejo de ezofago kaj laringo: ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo (Z) (granda malfacilaĵo); detenu vian gorĝon de soifo (X); tralavi la gorĝon (Z) (drinki); la najtingalo kantis tiel, kvazaŭ ĉiuj melodioj loĝus en ĝia malgranda gorĝo (Z); krii, ridi el la tuta gorĝo (Z); freŝa mielo estas dolĉa por la gorĝo (X) [VIDU] faŭcio.
- [GEOGRAFIO] Mallarĝa pasejo en monto, aŭ inter rodo, laguno ks kaj la maro.
- [TEKNIKOJ] Ronda kava foldo aŭ kanelo.
toro.
gorĝo
[HERALDIKO] Ruĝo. gorĝa
Rilata al gorĝo: gorĝa konsonanto (guturalo), doloro, krio. gorĝeto
Malgranda gorĝo (ekz. de birdo). gorĝfundo
[ANATOMIO] Parto de la gorĝo malantaŭ la tonsiloj. elgorĝigi
Fari, ke io elĵetiĝu el la gorĝo.
kraĉi, sputi, vomi. engorĝigi
Enigi en la gorĝon: Juĝisto L. engorĝigis la lastan gluton da kafo (TE). blugorĝulo
[ZOOLOGIO] Sp. (Luscinia svecica) de birdo el la ordo de paseroformaj, fam. de turdedoj, kies virbesto havas bluan gorĝon kun rustruĝa aŭ blanka makulo en la mezo. plengorĝe
El la tuta gorĝo. plengorĝo
Kvanto, kiun povas enteni la gorĝo. ruĝgorĝo (Z), ruĝgorĝulo
[ZOOLOGIO] Rubekolo.
Gorĝostreĉe, Plengorĝe. kapti iun je la gorĝo. Kunpremiĝas lia gorĝo. Li sentas bulon en la gorĝo.
korpo.
Iel rilatitaj:
brustx
dekoltx
kapx
korpx
plenx
vizaĝx