blovi


I- (ntr)
  1. Movi fluforme la aeron en difinita direkto: la vento blovas norden; tifono do blovas tiel longe? (B); la vento blovis ankoraŭ malvarme (Z); blovis super la kampoj (Z) (sk. vento); (analoge) muroj, de kiuj blovis malsekeca odoro de kalko (Z).
  1. Puŝi spiran aeron el la buŝo aŭ nazo: blovi sur siajn fingrojn (por ilin varmigi), sur la ardantajn karbojn (Z) (por ilin eksciti); blovi en tubon (por ĝin malŝtopi); en abelujon ne blovu (Z); la ĉevalo ronke blovis; baleno blovas.
  1. Fari muzikon per tia aerpuŝo: la trumpetistoj blovas per ĉiuj fortoj (Z); blovi per la korno de ribelo (Z), per trumpeto (Z).
  • II- (tr)
    1. Efiki sur ion per tia aerspiro: blovi teon (Z), la supon (Z); ĥamsino blovis la sablon (B); mi blovis al li fumon k cindron en la barbon (Z); nenio daŭras-blovas for Eterno la sebkandelon k la astron flaman (K); saltadi ĉirkaŭ afero kiel blovata neĝero (Z).
    1. (f) Estigi ion abstraktan: sama buŝo blovas varmon k malvarmon (Z); tiu espero blovas freŝan forton en niajn brustojn; reblovi en iu la fajron de l' venĝemo (Z).
    1. [TEKNIKOJ] Doni al ie, formon per tia aerpuŝo: blovi vezikon ronda; blovi vitron en balonon; favora vento blovis la velojn plenaj.
    1. [LUDOJ] ĉe damoj, preni pecon de la kontraŭulo, ĉar tiu ne uzis ĝin por fari kapton.
  • blovo
    Fluforma moviĝo de aero: la unuaj blovoj de l' printempo; ilin ĉiujn disportos la vento, forpelos la blovo (X); subite Ramzes eksentis sur la vizaĝo blovon (B); (f) la delikataj amaj maltrankviloj disflugas en la blov' de ĉi siroko (K).
  • blovado
    Longadaŭra blovo: aŭdiĝis blovado de delikata venteto (X); neĝa blovado (Z) (neĝoŝtormo); la blovado de la ĉaskornoj.
  • bloveti (ntr)
    Malforte blovi: la aromo, kiu blovetis de la kampo de trifolioj (Z); nenia bloveto de vento devus ŝin tuŝi (Z).
    zefiro.
  • blovilo
    Ilo por blovi: blovilo por la fajro; blovilo de orgeno.
  • disblovi (tr)
    Disigi per blovado: disblovi fajron (Z); mi disblovos vian tutan restaĵon al ĉiuj ventoj (Z); disblovi cindron.
  • elblovi (tr)
    1. Eligi, blovante: riĉa komerca familio estis tute elblovita el la kaleŝo (Z).
    1. Blovi 6.
  • enblovi (tr)
    Enigi, blovante: enblovi aeron en baloneton; enblovi fieron en ies bruston.
  • forblovi (tr)
    Forigi per blovado: la vento forblovis la nubojn (B); mi forblovis ĝin trans la siprandon, diris la vento (Z); ili tenis la floron antaŭ la buŝo, por per unu ekblovo ĝin tute forblovi (Z); (f) ĉio malaperis, ĉio en tri minutoj estis kvazaŭ forblovita (Z); 150 rublojn la frako kostas, k en la bazaro li ĝin forblovas por dudeko da rubloj (Z).
  • forbloviĝi
    Iĝi forblovita: sezonoj [...] foriras, kiel forbloviĝas la neĝo (Z).
  • trablovo
    Fluo de aero, kiu trairas ejon aŭ lokon de unu flanko al alia: draprandaĵoj ĉirkaŭ la pordo gardis kontraŭ trablovo (Z); estis granda moviĝado, kio kaŭzis grandan trablovan venton (Z).
  • plenblovi (tr)
    ŝveligi, pufigi per blovado: la vento puŝegis la plenblovitan velon (Z); plenblovi la lipojn (Z) (malŝate); iliaj vangoj aspektis pli plenblovitaj ol antaŭe (Z); meleagro grave ĝin plenblovas (G); li estas plenblovita rano (K); (f) plenblovi ĝin de malhumileco (Z).
  • balgoblovilo
    Aparato kun balgo, per kiu forĝistoj blovas aeron en la fajrujon.
  • spirblovo
    [LINGVOSCIENCO] Aerkoloneto, elpuŝita el la pulmoj k utiligata de homo por produkti sonojn.
  • vaporblovi (ntr)
    Blovi vaporan elspiron: la knabo devis longe vaporblovi en la fenestrojn por ricevi truon (Z) (en la glacio).
    blovi

    blovi


    Esprimoj

    Brogito eĉ sur malvarman akvon blovas.
    Cent kvindek rublojn la frako kostas kaj en la bazaro, li ĝin forblovis por dudeko da rubloj.
    De kie blovas la vento?
    En abelujon ne blovu.
    Enblovi fieron en ies bruston.
    Favora vento blovis la velojn plenaj.
    Kiam la vento blovas super la greno, ĉi tiu ondiĝas kiel maro.
    La vento forblovas la nubojn.
    La vento forblovis de mia kapo la ĉapon.
    Por forigi malvarmon : blovi sur siajn fingrojn
    Reblovi en iu la fajron de l'venĝo.
    Vento blovas de sud-okcidento, sur la kampoj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    balgoblovilo,blovado,bloveksciti,blovestingi,bloveti,blovharmoniko,blovi,blovilo,blovinstrumento,blovo,blovoflamo,disblovi,elblovi,enblovi,forblovi,forbloviĝi,plenblovi,spirblovo,trablovo,vaporblovi,vitroblovisto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    aero
    elspiri
    orgeno
    pufigi
    trumpeto
    vaporo
    velo
    ŝveligi

    Ankaŭ vidu:

    aero, buŝo, fiera, fonetiko, meteorologio, muziko, puŝi, spiri, ŝipo, temperaturo, vento, vetero, vitro

    Iel rilatitaj:

    aerx anĉx balgx bandonix brustx buŝx cerbatanx estingx fajrx fierx flux fonetikx lipx ludx mantelx meteorologix muzikx nazx orgenx plenx pufx puŝx spirx temperaturx trumpetx vaporx velx ventx veterx vitrx ŝipx ŝvelx