vermo
*verm/o
- Kn de senvertebruloj pli-malpli longformaj, molaj, senkruraj, ekz. lumbriko, hirudo, askarido, tenio: sub vi sterniĝos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo (X); kiel lanaĵon tramanĝos ilin vermoj (X); kelkaj restigis iom el ĝi ĝis la mateno, kaj aperis en ĝi vermoj, kaj ĝi malbonodoriĝis (X); la vermo estas en la frukto; fromaĝo plena de vermoj; (f) ĉiu havas sian vermon (ĉagrenon); la vermo de la dubo lin ekmordis.
- (f) Malŝatinda, senvalora homo: sed mi estas vermo kaj ne homo (X); vi, vermo, ordoni? al mi ordoni? (Z); ve, ve al la dubanta vermo! (Z).
vermoj - [ZOOLOGIO] (ark.) Eksa, vasta filumo (Vermes), ampleksanta tre diversajn longformajn senvertebrulojn kun unuebene simetria korpo; ĝiaj klasoj estas nun rigardataj kiel apartaj filumoj, ekz. plathelmintoj, rotaciuloj, nematodoj, anelidoj k.a.
- [MEDICINO] Parazitaj intestaj vermoj.
antivermaĵo, kontraŭvermaĵo
[MEDICINO] Vermoforiga planto, medikamento. verma
Rilata al vermo. vermaro
Aro, svarmo da malpuraj, putraj vermoj. vermoborita, vermotrua (Z)
Tia (pp ligno), ke vermoj en ĝi boris al si truojn: vermotrua nukso (Z), meblo. vermoforma
Havanta la formon de vermo. vermopikita (Z)
Tia (pp ŝtofo), ke ĝin formanĝis vermoj, tineoj. fadenvermoj
[ZOOLOGIO] Nematodoj. harvermoj
Gordiuloj. lumvermo
Ino de lampiro. platvermoj = plathelmintoj. tervermo
Lumbriko.
Iel rilatitaj:
afrodito
akantocefalx
anelidx
arbx
artemizix
cestodx
demodeksx
lignx
plenx