redunda

redund/a


Estanta pluroble aŭ ripete, aŭ aldonita por sekurigi kontraŭ perdiĝo, misfunkcio ks.
balasto.
  • redundo
    1. [LINGVOSCIENCO] Tiu parto de gramatikaj formoj, kiu nur ripetas la esprimon de rilato, jam esprimita per alia gramatika formo (ekz. en E. la akordo de epiteto kun substantivo , la pluraligo de substantivo post numeralo ekde 2): la redundoj estas grava rimedo certigi la klarecon de la parolo.
    1. [TELEKOMUNIKOJ] [KOMPUTIKO] Uzo de pli da datenoj ol necese por transdoni iun informon, por tiel malpliigi la riskon de eraro en komunikado aŭ komputado.
      kontrolbito. [VIDU] pleonasmo.
    1. [TEKNIKOJ] Enesto de pluraj ekzempleroj de parto en elektronika aŭ mekanika ekipaĵo, por ke la ekipaĵo povu plu funkcii post paneo de parto.
    1. Tiu parto de komunikaĵo, kiu povus esti forlasita sen perdo de la esenco de la informo.


    Iel rilatitaj:

    plenx