aero


  1. [kemio] Spirebla nesimpla gaso, kiu ĉirkaŭas Teron: aero konsistas precipe el nitrogeno k oksigeno; pesi, malkomponi la aeron, aerfluo, aerondo, aerhejtado (helpe de varma aero), aertiro (artefarita aerfluo en fornoj, por eksciti la fajron), aertruo (por allasi aeron), aerveziketo (
    bobelo); kunpremita aero.
  1. [KOMUNUZO] (en kunmetaĵoj) Tiu gaso aŭ alia, uzata en pneŭmataj objektoj: aerkuseno, aermatraco, aerpafilo, aerbremso.
  1. Tiu gaso, rigardata kiel la medio de la vivo: la aero tie estas ja multe tro peza, ke prudenta ekzistaĵo tie povus vivi (Z); seka, humida, saniga sufoka aero; freŝigi la aeron (Z); preni iom da freŝa aero (Z); ŝanĝo de aero (de klimato, por resanigo), aprila vetero-trompa aero (Z); vivi en la libera (Z), en plena aero; aerŝakto (por allasi aeron en la minojn); aerterapio (per densigita aŭ maldensigita aero), aerviva (aerbezona).
  1. La libera spaco ĉirkaŭ k super ni: la luno estis granda lampo alte en la blua aero (Z); ili tenis la manojn eltirite en la aero (Z); ĝi estas ankoraŭ pasero en la aero (Z) (necertaĵo); celi anseron, pafi aeron (Z) (mistrafi), kastel' en aero-malsato sur tero (Z) (ĥimerado ne riĉigas); projektoj en aero (vanaj, senbazaj); se li mortos, aŭ forveturos Afrikon, tiam mi restos kun mia familio en la aero (Z); el aero al la tero (Z) (tute neatendite), aerdisiĝi (malaperi subite).
  1. Tiu spaco, rigardata kiel la medio de la aviado: aerarmeo, aeratako, aerinvado, aerfloto; aerfotografado (elde aviadilo); aerlinio (regula kurso de aviadiloj); aerkavo (loko kun maldensa aero), aermalsano, aerministro, aerpoŝto, aerŝipo, aerveturado.
    flugi.

  • aera
    1. Konsistanta el aero: aera veziketo (B); konstrui aerajn kastelojn (Z) (ĥimerajn projektojn).
      venta.
    1. Estanta en la aero: kelkaj vegetaĵoj havas aerajn radikojn; tute libera, kiel birdo aera (Z).
    1. Rilata al aero: aera konvencio (pri flugrajtoj); instituto de aeraj esploroj.
    1. (f) Malfirma, senbaza: la gloramo havas esencon aeran k senfundamentan (Z).
  • aeri (tr)
    ŝveligi aertubon de aŭto per kunpremita aero: senpaga aerado.
  • aerujo
    Parto de aparato, kiu entenas aeron, ĝenerale kunpremitan: aerujo de pneŭmatiko; aerujo de spiraparato de subakva ĉasisto.
    aeroforo.
  • *aerumi (tr)
    Elmetadi al la aero, por sanigi aŭ forigi haladzojn: aerumi litaĵon, vestojn (Z), ĉambron; aerumi ion fundamente (Z); aerumado de tunelo, de akvario.
  • aeremio
    [medicino] Enesto de libera aero en la sango k difektoj kaŭzataj de ĝi: aeremio ĉefe trafas la laboristojn en kasono.
    kasonmalsano.
  • aerbezon (ant)a
    [biologio] Bezonanta oksigenon (O2) por vivi. SIN. aerobia.
  • aernetoler (ant)a
    [biologio] Netoleranta oksigenon por vivi. SIN. mal aerobia.
  • aertoler (ant)a
    [biologio] Ne bezonata oksigenon por vivi, sed toleranta ĝin. SIN. neaerobia.
  • plenaere
    Ekstere de ĉia konstruaĵo.

  • Esprimoj


    Aero konsistas precipe el nitrogeno kaj oksigeno.
    Konstrui aerajn kastelojn.
    en la libera aero
    en plena aero
    libera kiel aero
    libera kiel birdo aera
    paroli en la aero
    preni iom da freŝa aero.
    spiri alian aeron
    Ĝi estas ankoraŭ pasero en la aero.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    aera, aerarmeo, aerbezon(ant)a, aeremio, aerfendo, aerfloto, aeri, aerizolita, aerkavo, aerkerna, aerkuseno, aerlinio, aermaso, aernetoler(ant)a, aero, aerodinamiko, aeroglita, aerogramo, aerponto, aerpoŝte, aerpumpilo, aertiro, aertoler(ant)a, aertruo, aertubo, aerujo, aerumi, aerveturado, aerveziketo, aerŝakto, aerŝipo, aerŝtono, plenaere

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    aerobatiko
    aerobia (aerbezona)
    aerobiko
    aerodino
    aerodromo
    aerofagio
    aeroforo
    aeroframo
    aerolito
    aerologio
    aerologo
    aerometrio
    aerometro
    aeronaŭtiko
    aeronaŭto
    aeroplano
    aerosolo
    aerostatiko
    aerostato
    anaerobia
    malaerobia
    neaerobia

    atmosfero
    blovi
    ekflugi
    ekologio
    etoso
    etoso
    fiziko
    flugi
    galuso (aertubo)
    gaso
    kasonmalsano (aeremio)
    klimatizita aero
    nitrogeno
    oksigeno
    pneŭmata
    pneŭmatiko
    pneŭo
    prema etoso
    sori
    spiri
    subĉiele
    trablovo
    ventkapulo
    vento

    Ankaŭ vidu:

    veturi

    Iel rilatitaj:

    -gram advekcix aerobatikx aerobikx aerobix aerodinx aerodromx aerofagix aeroforx aeroframx aerogramx aerolitx aerologx aerometrx aeronaŭtx aeroplanx aerosolx aerostatikx aerostatx anaerobix armex asfiksix atmosferx aviadx avix aŭtogirx aŭtomobilx barografx barometrx bezonx blovx bobelx bronkx brux ciklonx dinamikx ekologix emix etosx fendx fenestrx fizikx flotx flugx galusx gasx glitx izolx kasonx kavx kernx klimatx kusenx linix masx materialx nitrogenx oksigenx plenx pneŭmatikx pneŭmatx pneŭx pontx poŝtx premx pumpx sorx spacx spirx terx tirx tolerx trux tubx vagonx ventumx ventx veterx veturx vezikx voĉx ĉielx ĝardenx ŝaktx ŝipx ŝtonx