-ant

PMEG: [-ant]

[sciencoj] Suf. prezentanta la plenumanton de procezo dum ties plenumiĝo (t.n. 'de aktiva prezenca participo'): lupo dormanta ŝafon ne kaptas (Z); en la kandelingo sidis brulanta kandelo (Z); beleta servistino estis prenanta akvon: ŝi refreŝigis Knuton per freŝa trinko (Z).
imperfekto.
  • -ante
    Responda adv. , uzebla nur, kiam la plenumanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: promenante sur la strato, mi falis (Z).
    RIM. 'la adv-an formon ni uzas nur anst. 'kiam li (ŝi, ĝi, ili) antas' aŭ 'ĉar li... antas' (Z).
  • -anto
    Persono aŭ objekto, kiu plenumas iun procezon: la parolanto; la Estanto sendis min al vi! (X); [sciencoj] aganto (substanco), dividanto (nombro), deterganto (solvaĵo), fleksanto (muskolo), rezultanto (vektoro) ks.
  • -antaĵo
    Io, kio plenumas la koncernan agon: ŝmirantaĵo (Z); se vi faros plaĉantaĵojn antaŭ la okuloj de la Eternulo [...] (X). 

    [sciencoj] Sufikso prezentanta la plenumanton de procezo dum ties plenumiĝo (t.n. 'de aktiva prezenca participo'): lupo dormanta ŝafon ne kaptas (Z); en la kandelingo sidis brulanta kandelo (Z); beleta servistino estis prenanta akvon: ŝi refreŝigis Knuton per freŝa trinko (Z).
    imperfekto.

  • -ante
    Responda adv. , uzebla nur, kiam la plenumanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: promenante sur la strato, mi falis (Z).
    RIM. 'la adv-an formon ni uzas nur anst. 'kiam li (ŝi, ĝi, ili) antas' aŭ 'ĉar li... antas' (Z).
  • -anto
    Persono aŭ objekto, kiu plenumas iun procezon: la parolanto; la Estanto sendis min al vi! (X); [sciencoj] aganto (substanco), dividanto (nombro), deterganto (solvaĵo), fleksanto (muskolo), rezultanto (vektoro) ks.
  • -antaĵo
    Io, kio plenumas la koncernan agon: ŝmirantaĵo (Z); se vi faros plaĉantaĵojn antaŭ la okuloj de la Eternulo [...] (X).

  • Esprimoj

    La dunganto devas pagi la duonon de la sociala asekuro.
    La forestanto estas ĉiam malprava.
    Multipliko : 2 x 6 = 12; Multiplikanto (6); Multiplikato (2);
    Vi ne povas esti samtempe juĝanto kaj juĝato.
    Voĉo de krianto en dezerto.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    abonanto, aĉetanto, adolesk(ant)eco, adoleskantino, adoleskanto, adresanto, aerbezon(ant)a, aernetoler(ant)a, aertoler(ant)a, aganto, aĝoprezidanto, akcelanto, akceptanto, akiranto, akompanantaro, akompanant(in)o, akuzanto, alfluanto, alsorbanto, amanto, amorant(in)o,rea anestezant(aĵ)o,-ant,-antaĵo, antaŭrajdanto,-ante, antidetonacianto, antikoagulanto, antioksidanto,-anto, arbitracianto, asistant(in)o, aspiranto, atakanto, atestanto, aŭdanto, aŭskultantaro, aŭskultanto, Bakĥanto, batalanto, bienservanto,(bio) indikanto, blokanta ŝraŭbo, bonfaranto, bonvivanto, bruanto, ĉambroluiganto, ĉaspelantoj, ĉeestantaro, ĉefkomandanto, ĉeflernanto, ĉenfumanto, ĉielskrapanto, ĉiomanĝanta, ĉioscianta, cirkulantaro, defendanto, demonhavanto, denaturiganto, denuncanto, deponanto, deponprenanto, determinanto, dilatanto, diluanto, direktanto, dispersanto, domhavanto, dominanto, donanto, dopant(aĵ)o, dormanto,duavica produktanto, dublanto, dunganto, duoniganto, duonkonduktanto, duontralas(ant)a, efikanto, ekspluatanto, eksponanto, ekstensanto, elektantaro, elektanto, entrudiĝanto, epokfaranta, esperanto, estanta, estanteco, estiganto, fabrikanto, farmanto, farmiganto, favoranto, figuranto, flegant(in)o, fleksanto, flugantaro, formanto, frajtanto, frajtodonanto, frapanta, fumanto, garantianto, gardantaro, gastiganto, geamantoj, generanto, ĝiranto, glitanto, gvidanto, helpanto, heredanto, imitanto, indikanto, induktanto, informanto, inhibanto, iniciatanto, instiganto, instruanto, intriganto, irantaro, juĝantaro, juĝanto, kaleŝservanto, kalumnianto, kaŝvojaĝanto, katalizanto, kateĥizanto, kazeiganto, kelatiganto, kolektanto, komandanto, komisianto, komponanto, kondukanto, konduktanto, konkuranto, konsilantaro, konsilant(in)o, konstitucianto, konsumanto, kontraktanto, kontribuanto, kontuzanta, kooperanto, korespondanto, kredantaro, kredant(in)o, kreskanta, kritikanto, kunbatalanto, kundancant(in)o, kunkuŝanto, kunlernanto, kunludanto, kunmanĝanto, kunposedanto, kunvivant(in)o, kunvojaĝanto, kuranta, kvantizanto, laborant(in)o, labordonanto, laborprenanto, legant(in)o, lernanto, librotenanto, likvidanto, liveranto, loĝantaro, loĝanto, luanto, ludanto, luiganto, malkomponanto, malkreskanta, mankanto, membrulanta, memreganta, memstiranta, mesoservanto, metilernanto, mezortanto, mienleganto, migranto, minsemanto, mordanta, mordanto, multiplikanto, nefumanto, nekredant(in)o, nenifaranto, nomanto, nubokolektanto, nuliganto, numeranto, observanto, obskuranto, okulfrap(ant)a, okupanto, oponanto, organizanto, ortanto, paganto, parolanto, pasanta, pasanto, pekanto, peranto, persekutanto, pikanta, pilgrimanto, plejoftanto, poropleniganto, portanto, posedanto, postpag(ant)e, poŝtrestante, predanto, predikanto, prezidantaro, prezidanteco, prezidanto, probatalanto, produktanto, profananto, pronanto, proparolanto, protektanto, protestanta, protestantismo, protestanto, puls(ant)a stelo, rajdantaro, rajdanto, raportanto, reaganto, reakcianto, reaperanto, reduktanto, reganto, reguliganto, rekuranta, reproduktanto, rezistanto, rezultanto, ribelanto, ricevanto, rigardanto, rimanto, rivelanto, ruĝiĝanta amanito, sangosuĉanto, savanto, sekcanto, sekvanta, sekvantaro, sekvanto, sennaturiganto, serĉanto, servant(in)o, serviranto, sidanta, simbiozanto, sodomianto, solvanta nafto, solvanto, solvant(um)i, sonanta, sonanto, sorbanto, spektanto, spekulanto, stimanto, stimulanto, stresa aganto, strikrompanto, sturmanto, subdominanto, subpremanto, subtenanto, ŝuldanto, superdominanto, superkonduktanto, supinanto, surkreskanta, svatanto, tanant(aĵ)o, teatramanto, tenanto, tentanto, tralas(ant)a, trompanto, tufiĝanta, tuŝanta, uzurpanteco, vaganto, vak(ant)eco, vendanto, venĝanto, venkanto, vicprezidanto, vivanto, vizitanto, vojaĝanto, voranto, vostskuanto, zorganto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    aktive
    plenumanto
    - ul

    Ankaŭ vidu:

    -anto (sufikso por floro) sufikso, imperfekto

    Iel rilatitaj:

    -at -ul aktivx atestx florx imperfektx ludx plenx sufiksx