farĉo

farĉ/o (Z)

[KUIRARTO] Hakita kaj spicita viando, legomaĵo aŭ fruktaĵo, kiun oni enmetas en la internon de bakota besto (ekz. ansero), de kuirota legomo (ekz. kukumoj, kukurbetoj, tomatoj ks), de alia kuirotaĵo, bakaĵo aŭ de ĉokoladaĵo: farĉo el panmolaĵo, muelita porkaĵo, hepataĵo kaj fungoj.
  • farĉi (tr)
    1. Plenigi la internon de manĝaĵo per farĉo: ansero farĉita per prunoj kaj pomoj (Z); farĉitaj terpomoj; ovoj farĉitaj per ostroj.
    1. (f) Plenigi per multo da: liaj versoj estas farĉitaj per eraroj; teksto farĉita per ŝablonaj esprimoj.

    farĉx


    Iel rilatitaj:

    kuirx legomx ovx panx plenx viandx