nenia
*neni/a
*nenia
Nea adjektivo , uzata, kiam la neado koncernas ĉian ajn ekzempleron de la aludita estaĵo aŭ ĉian okazon de la aludita evento: nenia Dio ekzistas! (Z); la pordo krakas, falas [...] , nenia saviĝo! (Z); nenia konstruo povas esti sen bruo (Z); tro da metioj profitoj neniaj (Z); deklinacioj tute estas bezonaj neniaj (Z); ni komprenas neniajn ŝercojn en aferoj, kiuj koncernas honoron (Z); ĉu vi scias nenian alian pekon pli altan? (Z); ekzistas preskaŭ nenia lando, en kiu nia afero ne havus amikojn (Z); ekzistas nenia floro, kiu estus simila al ĝi (Z); mi ne povas vidi meriton tie, kie absolute nenia ekzistas (Z). PMEG: [tabelvortoj-a]
- en nenia maniero.
- Estas nenia motivo por malesperi.
- Havi nenian moralan rajton miksi sin en tiun aferon.
- Havi nenian ŝancon esti elektita.
- Infanaĵo inda nenian atenton (inda je nenia atento).
- Kun preskaŭ nenia muzika klereco.
- pro nenia kauzo.
- Tro da metioj, profitoj neniaj.
- adjektivo.
- detrui.
- ekstermi.
- neado.
- pereigi.
- ruinigi.
- senvalora.
lasta. plena. pli. plu.
Iel rilatitaj:
lastx
manierx
plenx
pli
plu