fermi

*ferm/i (tr)

  1. Meti en staton, kiu malebligas en- aŭ el-iron: fermi barilon, tirkeston, pordon, ĉambron, domon, butikon, havenon; fermi breĉon per tabuloj; pordo duone fermita (Z), fermita nur senŝlose (Z); eniris en la arkeon Noa [...] kaj ĉiuj bestoj [...] kaj la Eternulo fermis post ili (X) (sk. la pordon); brui, ĵetfermi, klakfermi, puŝfermi, ŝlosfermi, tirfermi pordon; fermohoro de drinkejo.
    rigli, ŝlosi, ŝtopi, hermeta.
  1. Fari, ke io aŭ iu estu neatingebla, ne alirebla: fermi la landlimojn al la trafiko; la lingvo ne estas fermita kontraŭ novenkondukaĵoj (Z); ĉiuj rimedoj estas fermitaj por via; li lin fermis en karceron (K); al la sola E-a gazeto estis fermita la eniro Rusujon (Z); Janjo la tutan matenon estis fermita en la ĉambreto (Z); fermita (ekskluziva) aristokrataro, klubo, sekto.
  1. Proksimigi disigitajn partojn, por ke ne plu ekzistu interspaco: fermi la kurtenojn; fermi la palpebrojn, lipojn, buŝon, dentojn, fingrojn, manon; ĉiuj povas aliĝi al tiu institucio kun okuloj fermitaj (Z) (tute konfide, blinde); fermi cirkviton; fermu la okulojn, bela Sara! (Z); tio fermis la buŝon al niaj kontraŭuloj (Z) (silentigis ilin); ferminte la okulojn kaj orelojn kontraŭ la aperonta ventego, mi sendis mian projekton (Z) (ne volante ektimigi de).
  1. Meti en staton, kiu malebligas la uzadon aŭ funkciadon: fermi libron, paperujon, leteron, fotoaparaton, kranon, komutilon, tondilon, tranĉilon, sakon; fermi trakon (signalante, ke la trajnoj haltu).
  1. (f) Meti finon al, ĉesigi definitive: fermi kunvenon, la kongreson, la diskuton; fermi parentezon per krampo; fermi teatron, preĝejon (ĉesigi ilian funkciadon); mia broŝuro falis en la manojn de eldonisto, kiu tuj post la publikigo fermis sian magazenon (Z); la martrafiko estas fermita por ĉi tiu jaro; (analoge) fermi la marŝon, procesion (esti la lasta en); tiu balo fermis la serion de la festoj.
  1. [MATEMATIKO] (pp aro) Aldoni ties randon.
  • fermo
    Ago de fermanto: la fermo de la fenestro estas aŭtomata; la striko kaŭzis la fermon de ĉiuj kinejoj.
  • ferma
    Rilata al fermo: ferma kunsido de la kongreso; ferma krampo; [MATEMATIKO] la ferma operatoro.
  • fermaĵo de aro
    [MATEMATIKO] La plej malgranda fermita aro, kiu enhavas la donitan aron: transitiva fermaĵo.
  • fermeti
    Ne komplete fermi: iafoje oni devas okulon fermeti (Z).
  • fermiĝi
    Pasi en staton de fermo: la truo en la sablo rapide fermiĝis; fermiĝis la fontoj de la abismo (X); ŝiaj okuloj fermiĝis de laciĝo.
  • fermilo
    ĉia ilo aŭ aparato por fermi: fermilo de kofro, de mansaketo.
  • fermita
    1. a) [LINGVOSCIENCO] (pp silabo) Finiĝanta per konsonanto, ekz. ' jam', 'post', 'kaj'.

    b) [LINGVOSCIENCO] (pp vokalo) Malvasta.
    malfermita.
    1. a) [MATEMATIKO] (pp aro kaj operacio) Tia, ke oni ne povas eliri el la aro per la operacio.

    b) [MATEMATIKO] (speciale, pp aro en topologia spaco) Tia, ke oni ne povas eliri el ĝi per konverĝa reto aŭ filtrilo: la aro de ĉiuj akumuliĝaj punktoj estas fermita.
    c) [MATEMATIKO] (pp kurbo) Tia, ke la du finoj de la kurbo egalas.
  • ĉirkaŭfermi
    ĉirkaŭigi per io, kio fermas: ĉirkaŭfermi ĝardenon per heĝo; ĉirkaŭfermita korto (Z); mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi (Z) (de la malamikoj).
  • dismalfermi
    Larĝe malfermi: dismalfermita vundo (Z).
    oscedi.
  • duonfermi
    Fermeti: kun duonfermitaj okuloj.
  • enfermi
    Teni fermita en io: enfermi oron, fromaĝon en ŝranko; enfermi kaptitojn, provizaĵojn; enfermi sin en sia biblioteko; (f) la kristalo enfermas malpuraĵon.
    enŝlosi, enteni.
  • enfermiĝi
    Meti sin fermita en io: persekutate, li enfermiĝis en la kelo; (f) enfermiĝema karaktero.
  • interfermaĵo
    ŝtopgarnaĵo, por fermi la interspacon, ekz. inter du flanĝoj.
  • *malfermi
    1. Meti en staton, kiu ebligas en- aŭ el-iron: malfermi keston, botelon da vino, fenestron; malfermi siajn grenejojn (X), trezorojn (X); mi malfermos viajn tombojn (X); ĉiu unuenaskito, kiu malfermas ĉiun uteron (X); lilioj malfermas al la suno siajn kaliketojn (Z); ora ŝlosilo ĉion malfermas (Z); malfermita kelo tentas al ŝtelo (Z); (abs) kiu frapas, al tiu oni malfermas (Z) (la pordon); mi leviĝis, por malfermi al mia amato (X).
      malŝlosi.
    1. (f) Esti atingebla, alirebla: la klubo estas malfermita al ĉiuj.
    1. Disigi du flankojn, por ke fariĝu interspaco: malfermi la okulojn, la buŝon (Z); ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo (X); malfermi siajn brakojn al amiko; viaj oreloj estas malfermitaj sed ne aŭdas (X); varme lumis la suno, ĉiuj fenestroj estis malfermitaj.
    1. Meti en staton, kiu ebligas la uzadon, funkciadon: malfermi libron, leteron, tondilon; malfermi vojon al la komerco.
    1. (f) Fari komencon de: malfermi parentezon; malfermi solene la kongreson; malfermi balon (B), baloton, liston de monofero.
    1. [MATEMATIKO] (pp aro) Forigi ties randon.
  • malfermo
    Ago de malfermanto: malfermo de nova vaporŝiplinio; malfermo de internacia konferenco, de lando al la internacia trafiko; diafragma malfermo.
  • malferma
    Rilata al malfermo: malferma ceremonio, kunsido, parolado, krampo.
  • malfermaĵo
    Aperturo, truo.
  • malfermaĵo de aro
    [MATEMATIKO] La plej granda malfermita subaro de la donita aro. SIN. interno.
  • malfermegi
    Larĝe malfermi: malfermegi la okulojn.
  • malfermiĝi
    Pasi en staton de malfermo.
  • malfermita
    1. a) [LINGVOSCIENCO] (pp silabo) Finiĝanta per vokalo, ekz. 'du', 'la'.

    b) [LINGVOSCIENCO] (pp vokalo) Vasta.
    1. [MATEMATIKO] (pp aro en topologia spaco) Tia, ke ĝi estas ĉirkaŭaĵo de ĉiu punkto de ĝi (oni povas ĉie libere iomete ĉirkaŭpromeni en ĝi).
  • memferma
    Sin mem aŭtomate fermanta: memferma klapo, pordeto.
  • nefermita
    Tia, ke oni ĝin ne fermis: ili ne povas plu teni la okulojn nefermitaj (Z); nefermita (publika) letero (Z).
  • refermi
    Denove fermi.
  • remalfermi
    Denove malfermi: la remalfermo de la muzeo okazos en oktobro.
  • fandfermi
    Fermi per fandado: fandfermi vitran tubon.
  • fenestrofermilo
    Espanjoleto.
  • lapfermilo
    Vesta fermilo, konsistanta el du sinkontraŭaj pecoj de nilona rubando inter si alkroĉiĝemaj pro kovraĵo de etaj hokformaj kaj buklaj dratoj. SIN. lapo 3.
  • masonfermi
    Fermi per masonaĵo: masonfermi fenestron, pordon.
  • pinĉfermilo
    [KEMIO] Risorta metalpeco, kiu servas kiel fermilo de kaŭĉuktubo, kiun oni kunigas al kemiaj flaskoj, aparatoj.
  • pordoferme
    Kun la pordoj fermitaj: la tribunalo juĝis pordoferme tiun seksatencon.
  • sigelfermi (Z)
    Sigeli 4: se nenio troviĝos (en la letero), oni povas denove sigelfermi (Z); (f) la stelojn Li sigelfermis (X).
  • ŝtopfermi
    Fermi per ŝtopilo: ŝtopfermi vinon en botelo; ŝtopfermi botelon.

    fermi


    Apenaŭ teni la okulojn malfermitaj.De tri tagoj mi ne fermis la okulojn.Definitive fermi la diskuton.Deklari la kongreson malfermita.Dormi ĉe malfermitaj fenestroj.Ekbruis la fermata pordo.En kazo de difekto de la ŝipo oni fermas la fakmurojn.Enfermi sin en sia biblioteko.fermato.fermi la okulojn.fermita vojo.fermita.Frapfermi la pordon antaŭ ies nazo.Frapu kaj estos malfermita al vi.Ĝiaj okuloj preskaŭ fermiĝas de dormemo, de laciĝo.Juĝi pordoferme.Kirurgia procedo por operacii kun malfermita koro.Kiu frapas, al tiu oni malfermas.La malfermo de la kongreso estis disaŭdigata de la nacia sendostacio.La mosto fermentas en la tino.Lasi la pordon malfermita por nova traktaĵo.Letero nefermita (= publika al).Liaj okuloj ronde malfermiĝas.malfermaĵo.Malfermi la pordon en plena larĝo.Malfermi siajn brakojn al amiko.Malfermi solene la kongreson.malfermita.Okuloj ronde malfermiĝas.Ora ŝlosilo ĉion malfermas.Paraŝutigi trupon (paraŝuta malfermiĝo, "deŝcendo", trupo).Post kiam, post ol la prezidanto, la aĝo-prezidanto, malfermis lakunsidon, oni komencis la tagordon.Puŝfermi, ŝlosfermi, tirfermi.Transdoni la telegramon nefermitan.
    direkto. fermilo. fonetiko. karaktero. kudri. letero. muziko. okulo. pordo. premi. uj. vojo.

    Iel rilatitaj:

    -il -uj alkovx aperturx apertx aŭtoklavx barikadx barx breĉx bukx butonx dehiskx direktx domx enhavx fenestrx fermilx finx folix fonetikx havx karakterx komencx kovrx kudrx leterx montrx murx muzex muzikx okulx plenx pordx premx serurx trux vestx vojx ĉarnirx ŝlosx ŝux