pulmo

*pulm/o


[ANATOMIO] (pulmones) La ĉefa organo de la spirado ĉe la homo, aerspirantaj-vertebruloj kaj gastropodoj: la du pulmoj de homo estas spongecaj visceroj, situantaj en la torako, esence formitaj de la disbranĉigo de la bronkoj ĝis la pulmaj alveoloj, kie la vejna sango eliminas sian karbonatan acidon kaj reoksigeniĝas.
  • pulma
    Rilata al la pulmoj: pulma arterio, pulma kongesto.
  • pulmaĵo
    [KUIRARTO] Pulmo de bovo, uzata kiel manĝaĵo.
  • pulmito = pneŭmonito.
  • plenpulme
    Dilatante maksimume la pulmojn: plenpulme spiri, krii.
  • ŝtalpulmo
    Aparato, ebliganta kontinue efektivigi la artefaritan spiradon de paciento, trafita de paralizo de la torakaj muskoloj; spirkasono.

    pulmo


    Iel rilatitaj:

    alveolx antrakozx asfiksix bronkx brustx fiŝx korpx plenx sangx tuberkulozx voĉx