kompleta

komplet/a (2)

  1. Tia, ke al ĝi mankas neniu el la eroj, kiuj devas ĝin konsistigi: kompleta kolekto, glosaro, garnituro; kompleta gramatiko, vortaro, traduko; (f) oni asertis, ke ili akceptis en la familion kompletan vagiston (Z). SIN. plena 3. [VIDU] perfekta, senmanka.
  1. [MATEMATIKO] (pp metrika spaco) Tia, ke ĉiu koŝia vico konverĝas.
  • kompleto
    1. Io kompleta: kompleto de, da vestoj (X); kompleto da salonmebloj; la nombro (de la lernintoj) ne prezentas sin tie en plena kompleto (Z). [VIDU] ensemblo, kiomo.
    1. [TEKNIKOJ] Tuto de la partoj necesaj al la bona funkcio de maŝino: generatora, turbina kompleto; varmoenergi-maŝina kompleto; akvoenergi-maŝina kompleto.
  • kompleteco
    Eco de io kompleta.
  • kompletigi
    Fari, ke io estu kompleta: kompletigi siajn sciojn (Z); mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn (X); kompletigi (komplete aldoni la sk-itaĵon) sian penson; kompletiga kurso (postelementa); (f) la ora senfino de la maro kompletigis tiun grandiozan pejzaĝon.
  • kompletigo
    Ago kompletigi kaj eventuale ties rezulto.
  • nekompleta
    1. Ne prezentanta kompleton: krei nur objektojn kriplajn, ĥaosajn kaj nekompletajn (Z); nekompleta listo, tabelo; el kaŭzo nekompleta ne povas naskiĝi sekvaĵo kompleta (Z).
    1. [LINGVOSCIENCO] (pp plozivo) Tia, ke ĉe ĝi mankas aŭdebla forteno.


    kompleta


    apunto. balasto. bonstata. ĉioma. difekti. domaĝi. ensemblo. integra. komplemento. kompleta. konformi. Malaperi komplete sen lasi spurojn. mankas io al ĝi: ĝi ne estas kompleta; ĝi ne bone funkcias. nedividita. nereduktebla. netuŝita. perfekta. perfektigi. plena. plenplena. plenŝtopita. sendifekta. senmanka. sumo. superflui. suplemento. totala. tuta.
    fini. kvalito. manki peco. plena. pli. sen. tuta.

    Iel rilatitaj:

    al farx finx kvalitx mankx pecx plenx pli sen tutx vestx