tuta

*tut/a

Tia, ke ĝi entenas ĉiujn siajn partojn sen escepto aŭ manko: la tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj (Z); la tutan libron mi legis; oni ankaŭ povas preni la tutan vorton, t.e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo (Z); unu ovo malbona tutan manĝon difektas (Z); vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros (Z); mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ (Z); ŝi rakontis al li sian tutan aventuron (Z); mi saltadis la tutan tagon de loko al loko (Z); se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos (Z).
integra, totala.
RIM. 1 Z. kelkafoje uzis 'tuta', disigante ĝin de ĝia substantivo, kun ia adjekta valoro: la pugno estas tuta en fajro; sen spiro, tuta tremante [...] , la juna vidvino enkuris; la palaco estis tuta el delikata porcelano; tuta jam sata, sed okulo malsatas.
  • tute
    Plene, komplete, senescepte: li estas tute nuda (B); mi estas tute trankvila (B); li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola (Z); tute libera, kiel birdo aera (Z); tute ĝuste laŭ lia gusto (Z); tute egale ĉu (Z); viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble (Z); viaj grenejoj tute pleniĝos (X).
    RIM. 2 Oni atentu la diferencon inter 'ne tute' (iom) kaj 'tute ne'(neniom): la instinkto de memkonservo ne tute ĝin forlasis (Z); vi tute ne estas ĝentila (Z).
  • tuto
    Afero, rigardata en ĉiuj ĝiaj partoj, sen mankoj aŭ dividoj: la tuto estas pli granda, ol ĉiu el ĝiaj partoj; sidis gasto minuton, sed vidas la tuton (Z).
  • tutaĵo
    1. Objekto, konkretaĵo, al kiu mankas nenia parto, kaj kiu konsistigas apartan unuecan kunaĵon: tiu regiono estas ekonomia tutaĵo; por ke la tendo estu unu tutaĵo (X); ĉu la tutaĵo (korpo kaj animo) estas ludo de la hazardo? (Z); disrompi vazon, ke ĝi ne povas esti tutaĵigita (X).
    1. (filatelo) Paperaĵo (koverto, poŝtkarto, banderolo) kun poŝtmarko sur ĝi presita.
  • tuteco
    Eco de tio, kio estas kompleta: konsideri demandon en ĝia tuteco (B).
  • entute
    1. Konklude; resume; ĉion konsiderante kaj interkompensante: povas esti demando pri la tempo, sed neniu dubas, ke tiu ĉi fakto entute iam venos (Z); tiu ĉi ideo entute en la publiko ne estas hejme, kiel ĝi devas esti (Z); entute la vivo estas nemultekosta en tiu lando.
    1. Sume: ĉiom; ĉion kalkulante: mi havas entute nur 25 rublojn (Z); entute la nombro de la delegitoj estis 33.
    1. ĝenerale: lia mono estis granda bato por nia afero entute kaj speciale por ĝia disvastiĝado en Germanujo (Z).
  • supertuto
    Unupeca tutkorpa vesto, uzata precipe de laboristoj.
  • RIM. 3 'tut'estas regule uzata pref-e antaŭ subst-a rad. , kun la senco de la adjektivo: tutkore; tutlana vesto, tutmonda ekspozicio ktp.
    RIM. 4 'tut'estis kelkafoje uzata pref-e por esprimi la ĝisfinan plenumiĝon de ago: tutlegi. Sed en tiu senco pli ofta estas la prefikso 'el'.

    tuta


    Esprimoj

    Alpreni ion al la koro (tutkore interesiĝi pri io).
    Ami plej kor, el la tuta koro, fajre.
    Antaŭiĝi je tuta horo.
    Donu fingron al avidul, la tutan manon li postulas.
    Dum tutaj tri tagoj ( tutajn tri tagojn). Eduki siajn infanojn en pacema kaj tuthomara spirito.
    El la tuta koro : am, ĝoji, ridi, labori.
    Esti tute blua de malvarm, tute malseka. Fali laŭ sia tuta longeco.
    Finfine la tuta malkonsento reduktiĝas al diskuto pri la senco de unu vorto.
    Havi la noton : tre bon, bone, ne tute bone, meze bone.
    Homo lernas dum sia tuta vivo.
    Kanti laŭt, duonvoĉe, el la tuta gorĝo.
    Kiel vi vin sentas? Mi sentas min malsan, ne tute sana.
    La antaŭaĵo de via aŭto estas tute difektita.
    La instinkto de memkonservado ne tute ŝin forlasis.
    La legombazaro montris la tutan gamon de verdo. La milito eksplodis tute ne atendite.
    La pafado falĉis tutajn vicojn el la soldatoj.
    La rezulto estis tute ali, ol mi supozis, imagis.
    La tuta urbo parolas nur pri tio.
    Labori el la tuta koro.
    Li alvenis tute ne atendite. Malŝpari tutan heredaĵon.
    Mi estas tutkore via.
    Mi opinias tute same kiel v, tute malsame (alie) ol vi.
    Montri sin tute ne cedem, firma.
    Neĝo vatas la tutan pejzaĝon.
    Oni devas fari merkatesploron tute larĝan.
    Rebaki la tutan verko, la tutan artikolon.
    Regiono fortranĉita de la mondo dum la tuta vintro.
    Resti sendorme tutajn noktajn horojn.
    Ridi kiel kreten, el la tuta gorĝo, el la tuta koro, plengorĝe, ĝis larmoj, sub mantelo (= subridi).
    Sama kiel la mia - tute malsama ol la mia.
    Subĵeti tutan popolon al sklaveco.
    Teni la regstangojn de la tuta ŝtato.
    Tio akaparaŝ mian tutan tempon.
    Tra la tuta lando ekondas granda intereso por tiu afero.
    Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas.
    Venis la horo diri la tutan veron.
    Ĉio alia estas literatur, tute alia afero.
    Ŝi estis tute ali, ol kiel li ŝin imagis al si.
    Ŝi ofte transsaltis tutajn linioj, la paĝojn de priskribo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    entute,supertuto,tutEŭropa,tuta,tutaĵo,tute,tuteco,tutfigure,tutkore,tutlana,tutlanda,tutmonda,tuto,tutsama,tutslavismo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    cetera
    ekskluziva
    elemento
    ero
    escepti
    inkluziva
    iom (ne tute)
    kompleta
    konklude (entute)
    neniom (tute ne)
    parto
    peco
    plena
    resume (entute)
    sume (entute)
    vaki
    ĉio
    ĉiom
    ĝenerale (entute)

    Ankaŭ vidu:

    dimensio, fari, kompleta, nombro, ĉio

    Iel rilatitaj:

    -ec apud ceterx dimensix ekskluzivx elementx -er esceptx farx inkluzivx inter iom kompletx konkludx larĝx neniom nombrx partx pecx plenx poŝx preskaŭ resumx robx samx sumx tre unu uzx vakx ĉio ĉiom ĝeneralx