ŝuti

*ŝut/i (tr)

  1. Elglitigi substancon nelikvan, konsistantan el multaj apartaj, ne kunigitaj eroj: ŝuti grenon en sakon (B); ŝuti sablon sur teron (B); ŝuti salon en supon (B); lia edzino sternis kovrotukon super la aperturo de la puto kaj ŝutis sur ĝin grion, por ke oni nenion rimarku (X); ĉie, kie bona mano estis ŝutinta panpecetojn por la birdoj (Z); grandajn branĉojn ŝi metis sur lin kaj ŝutis sur tion foliojn (Z); la vento ŝutas al ŝi floraĵojn sur la harojn (Z).
    semi, verŝi.
  1. (f) Grandnombre aŭ grandakvante doni: ili ŝutis komplimentojn al la aŭtoro (Z).
  1. [KOMPUTIKO] Transsendi datenojn amase: alŝuti dosieron (al servilo); elŝuti programon, tiparon, novaĵojn (de servilo al uzanto).
  • ŝutado
    Agado de iu, kiu ŝutas: ŝutado de sablo sur la glatisaj stratoj.
  • ŝutaĵo
    [TEKNIKOJ] Materialo, kies detalaj pecoj havas tian formon kaj grandecon, ke oni povas facile ŝuti ilin.
  • ŝutiĝi
    Iĝi ŝutata: la sako krevis kaj la greno ŝutiĝis sur la plankon.
  • ŝutiĝema
    Facile ŝutiĝanta: ŝutiĝema hararo (Z).
  • ŝutilo
    ĉia ilo por ŝuti.
    ŝovelilo.
  • ŝutloko
    Loko apud vilaĝo aŭ urbo, kie oni povas ŝuti la rubojn ks.
  • alŝuti
    ŝuti direkte al io.
  • ĉirkaŭŝuti
    Abunde ĉirkaŭi per io: (f) ili estas ĉirkaŭŝutataj per liaj favoroj (Z).
  • deŝutilo
    Tiu parto de plugilo, kiu ŝutas la teron flanken.
  • disŝuti
    Disigi, ŝutante: semante, disŝuti grenon sur kampo (B); disŝuti semon (Z); kolekti per balailo la disŝutitan cindron; (f) la gardostarantoj ekvidis, ke la amaso disŝutiĝis kaj kuras en diversajn flankojn (X).
  • elŝuti
    Eligi, ŝutante: elŝuti sablon el kamiono.
  • elŝutiĝi
    Eliĝi amase: la oraj harfasketoj el sub la ĉapelo elŝutiĝis sur la blankan frunton (Z); (f) ĉi tiu frapis lin en la ventron tiel, ke liaj internaĵoj elŝutiĝis sur la teron (X).
  • forŝuti
    Forigi, ŝutante: arb', kiu de l' folioj forŝutas lastan reston (K).
  • kunŝuti
    Kunigi, ŝutante: kunŝuti ŝtonojn senorde (B); li kunŝutis la karbon en grandan amason.
  • superŝuti
    1. Tre abunde kovri per ŝutado: superŝuti ĉerkon per tero (Z).
    1. (f) Tre abunde doni: superŝuti iun per donacoj, favoroj; la kajo estis superŝutita de atendantoj; mi estas superŝutita de laboro, per korespondaĵoj; la polico estas superŝutita per plendoj (B) [VIDU] droni, flui.
  • surŝuti
    Pli-malpli plene kovri per: surŝuti la aleojn per sablo; surŝuti la plankon per floroj (B); surŝuteti kukon per sukero.
  • motorŝutilo = baskulkamiono.

    ŝutx


    Iel rilatitaj:

    agrikulturx balastx buŝelx litrx lokx mankx plenx ŝtonx