densa

*dens/a

  1. Prezentanta la karakterizan aspekton de substanco, kies eroj, tre proksimaj unuj al aliaj, estas multnombre entenataj en malgranda volumeno: densa arbaro, barbo (Z), mallumo (Z), nebulo (X), pluvo, trupo, drapo (B); ŝi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn (Z); densa ondo da mucida aero trafis la vizaĝojn (Z).
    palpebla, peza, nepenetrebla.
  1. [KEMIO] Koncentrita: densa solvaĵo.
  1. [FOTOGRAFIO] Maldiafana: densa kliŝo.
  1. [MATEMATIKO] (pp subaro de topologia spaco) Havanta fermaĵon egalan al la tuta spaco.
  • dense
    1. En densa maniero: dense loĝata lando; vesto dense brodita per oro; grizeco dense arĝentigis liajn harojn.
    1. Treege proksime unu de alia: la kadavroj kuŝis dense unu ĉe alia (B); ili estis starigitaj en vicoj tiel dense, ke ili ne povis movi la brakojn (Z); tiel dense, kiel rafanetoj en fasko (Z); ŝi metis la kotonon pli dense ĉirkaŭ la hirundon (Z).
  • denso
    1. Konkreta manifestiĝo de denseco: en la denso de la batalo.
    1. [FIZIKO] Rilato de iu fizika grando (sen specifa indiko temas pri la maso) de iu afero al ilia volumeno: la denso de solidaĵo, likvo aŭ gaso estas la rilato de ilia maso al ilia volumeno.
  • densaĵo
    Io densa
    a) densa vepro, arbetaĵo ks.
    b) [FOTOGRAFIO] Parto pli densa en bildo.
    c) [FARMACIO] Kun· premita medikamento: densaĵo el aspirino.
    lozanĝo.
  • denseco
    Eco de io densa: la denseco de arbaro, de hararo, de ŝtofo.
  • densejo
    1. Loko de io densa: [FIZIKO] en gaso, ĉe la krita punkto, troviĝas lokaj densejoj.
    1. Loko en arbaro, kie la plantoj estas aparte densaj: la dornoplenaj lianoj prezentas nepenetreblan densejon (Z); leono leviĝas el sia densejo.
      ĝangalo.
  • densigi
    1. Fari densa: densigu la vicojn!; densigi gason per kunpremado; densigi fotografan bildon; densiga bano; densigita lakto.
      kondensi, koncentri, fortigi, ligi.
    1. [KOMPUTIKO] Kodi datenojn aŭ dosieron, por ke ili estu malpli longaj: senperde densigi (tiel ke malkodado redonos la originalon precize); perde densigi (tiel ke malkodado redonos ion nur similan al la originalo, ĉar iaj informoj perdiĝas).
      paki.
  • densigilo
    1. [FOTOGRAFIO] Procedo aŭ substanco uzata por densigi.
    1. [KOMPUTIKO] Komputila programo por densigi 2.
  • densiĝi
    Iĝi densa: mallum' densiĝis (G); ĉiam pli densiĝante, la nuboj solviĝis per fulmotondro (Z).
  • denskorpa
    Prezentanta korpostrukturon kunpremitan, kun mallonga kolo, kun larĝa sed ne dika trunko k kun gamboj mallongaj kompare kun la trunko. SIN. masiva.
  • densometro
    [FIZIKO] Aparato, indikanta senpere la specifan pezon (la denson) de likvo.
    areometro.
  • densometrio
    Tekniko de mezurado de densoj.
  • maldensa
    1. Prezentanta aspekton de substanco, kies eroj estas malproksimaj unu de alia: maldensa hararo, bosko; la sablo travidiĝas tra la maldensaj spikoj de sekalo (Z); estis malfacile spiri en tiel maldensa aero.
      loza, pora, rara, mankohava. [VIDU] ideala gaso (Vd gaso 1).
    1. [FOTOGRAFIO] Diafana: maldensa kliŝo.
  • maldensejo
    Loko en arbaro, kie la plantoj estas maldensaj.
  • maldensigi
    1. Fari maldensa: maldensigi la novajn ŝosojn.
    1. [FOTOGRAFIO] Malpliigi la densecon de fotografa fototipo.

    RIM. Pri solvitaj substancoj, oni prefere uzu 'dilui': oni maldensigas gason per dilato, oni diluas solvaĵon per aldono de solvilo.
  • maldensiĝi
    Iĝi maldensa: liaj haroj maldensiĝas; la droŝkoj k kaleŝoj maldensiĝis (Z).
  • fluksdenso
    ĉiu el aro de diversaj fizikaj grandoj, precipe elektra fluksdenso k magneta fluksdenso.
  • elektra fluksdenso
    Elektra indukdenso.
  • magneta fluksdenso
    [FIZIKO] Vektora grando tia, ke la forto, aganta sur pecon de konduktilo trafluata de elektra kurento, egalas al la vektora produto de la kurentdenso en la konduktilo per la magneta fluksdenso; simb.: B
    (B = ®.®ú.H).
    gaŭso, teslo.
  • helodenso
    [FIZIKO] Denso de lumfonto, prilumata surfaco ktp, mezurata en poa kvanto de energio je kvadrata centimetro.
  • indukdenso
    a) [FIZIKO] elektra indukdenso: Vektora grando egala al la produto de la elektra kampintenso per elektra permitivo; simb.: D (D = ε.εú.E).
    b) [FIZIKO] magneta indukdenso = magneta fluksdenso.
  • kurentodenso
    [FIZIKO] La kvociento de la kurentintenso, kiu fluas tra elemento de surfaco, per ĝia kversekca areo.
  • laktodensometro
    Densometro, por mezuri denson k purecon de lakto.
  • linidenseco
    Fizika rilato inter la maso k la longo de muzika kordo: oni pliigas la liman densecon de baskordo, survoltante kupran draton.
  • probablodenso
    [STATISTIKO] La derivaĵo (se ĝi ekzistas) de akumula probablo· distribuo.
    densa

    densa


    Kadavroj kuŝis dense unu ĉe la alia.Neĝo falas dense, same kiel se da ĝi pluvus.Ni pakiĝis en la vagonaro (dense premitaj kiel sardeioj en barelo).Tiel densa kiel rafanetoj en fasko.
    arbaro densa, nepenetrebla, neekspluatebla.densigi.dikigi.fango.feĉo.felto.fuli.glaciigi.grasiĝi.koagulaĵo.koaguligi.kompaktigi.koncentri.kondensatoro.kondensi.kongeli.konkremento.konsomeo.konstrikta.Korpĉekorpa homdenseco (Svarmo da homoj).koto.kristaliĝi.kunpremi.kunpremiĝi.kuntiri.Kuratako per ondoj ; en densa, disa ordo.La optimuma denseco de la loĝantaro.malfluidigi.mallarĝigi.malmoligi.maso.nebulo : densa akva vaporo (malalta nubo) malklariganta la vidon.neflua.nubo : amaso da densa vaporo en aero, kaŝanta (parte) la ĉielon; tioel kio falas pluvo.perforte.premdensigi.premi.probablodenso.redukti.Rezidi en dense loĝata urbo.rigidigi.sedimento.solidigi.ŝlimo.treti.tufo : densa ar(et)o da maldikaj aĵoj kune kreskantaj (haroj, plumoj,herboj.).veluro : dense teksita ŝtofo kun mola, hara supraĵo.
    solida.

    Iel rilatitaj:

    abundx aerometrx areometrx baritx diafanx distribux gasx kombx koncentrx lozx mankx nebulx pakx plenx porx premx probablx rarx solidx volumenx