vivi
*viv/i (ntr)
- Posedi la fiziologiajn kapablojn de nutriĝo kaj reproduktiĝo (pp plantoj), eventuale ankaŭ de moviĝo (pp bestoj) kaj krome de pensado (pp homoj): la bestoj kaj vegetaĵoj vivas, la mineraloj ne vivas (B); oni devas manĝi por vivi; ĉiuj estas mortigitaj kaj ne vivas! (Z); sorĉistinon ne lasu vivi (X).
vegeti.
- Uzi tiujn kapablojn dum la tempo inter naskiĝo kaj morto: vivi longe, longajn jarojn, vivu li! (krio por deziresprimi al iu longan vivon); vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu (Z); li ne vivos pli ol unu tagon (Z); kiu vivos, tiu vidos (Z) (tion oni ekscios nur kun la tempo).
- Uzi plene kaj ĝue ĉiujn tiujn kapablojn: ĉiuj homoj mortas sed malmultaj vivas; libere spiri ne signifas vivi! (Z).
- Uzi tiujn kapablojn laŭ iaj kondiĉoj, ia maniero: vivi sola, kun edzino; vivi kun iu kiel hundo kun kato (Z); vivi kun iu en granda amikeco (Z); ili vivas per unu animo en du korpoj (Z); ili estis tiel malagrablaj, ke oni ne povis vivi kun ili (Z); vivi en urbo, en la kamparo; vivi sub reĝo, en respubliko; vivi pensie, emerite; vivu mizere, sed vivu libere! (Z); vivi en ĝojo kaj plezuro (Z); vivi kiel ĉe la brusto de Dio (Z); fastas sufiĉe, kiu vivas malriĉe (Z); vivu stomako laŭ stato de l' sako (Z); vivi laŭ siaj principoj; ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento (Z); ĝi vivis ekskluzive nur por sia kurado (Z); (tr) vivi duoblan vivon (sub du nomoj ks).
konduti.
- Havigi al si la rimedojn por sin nutri: bestoj, kiuj vivas el rabaĵo, de rabado; vivi de sia laboro, de ŝparita kaso (Z), de estontaj enspezoj (Z); profesio, de kiu li devus vivi kaj nutri sian familion (Z); li vivas el la salajro de sia edzino; pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj (Z); vivi laŭtage (Z); vivi per sistemo de 'el mano al buŝo' (Z) (sen ŝparoj); vi kun viaj filoj vivos per la restaĵo (X); (f) la lando vivas precipe el kafkultivado.
- Daŭre resti en la memoro de la homoj: eterne vivas glora nomo! (Z); liaj kantoj ankoraŭ vivas, kaj nur per ili solaj vivas la dioj kaj herooj de la antikveco (Z); via amo ĉiam vivos en mia koro.
vivo - Spontanea aktiveco propra al organizitaj estaĵoj: vegetaĵa, animala vivo; vegeta, intelekta, morala vivo; tio estas afero pri vivo kaj morto; lia vivo pendis nur sur unu fadeno (Z); ili rimarkis en ŝi ankoraŭ vivon (Z); tiu fanfaronado kostis al li la vivon (Z); reveni al la vivo (el sveno); ŝuldi sian vivon al iu (kiu ĝin savis); la nepraj bezonoj de la vivo; (f) nova vivo ekfluis tra la paralizitaj membroj (Z); ĉiu statuo ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon (Z); 'ĉiam kaj eterne ĉio restas plena de vivo!' parolis la tuta naturo (Z); je mia vivo!
- Periodo de la naskiĝo al la morto aŭ al la nuntempo, aŭ de la nuntempo ĝis la morto: uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa (Z); homo lernas la tutan vivon (Z); esti ligita por la vivo; li restos kripla por la cetero de sia vivo; tion mi faris mian tutan vivon!; ricevi novan lukontrakton da vivo; asekuro pri la vivo; la meza espero de vivo. [VIDU] vivdaŭro.
- Tuto de la agoj, okupoj, kiuj plenigas tiun periodon; cirkonstancaro, meze de kiu ĝi pasas: li rakontis al mi sian vivon (B); tion eble diros al vi folieto, elŝirita el la vivo de virino (Z); en sia privata vivo ĉiu homo havas plenan rajton [...] (Z); la publika vivo de Jesuo; skribi la vivon de Z.; (speciale en titoloj) la Vivo de Jesuo; 'la Nova Vivo' de Danto; 'la Paralelaj Vivoj', de Plutarko; (personige) la vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas (Z). [VIDU] vivteni.
- Maniero, kiel individuo uzas tiun periodon: tre malĝoja estis tiam mia vivo (Z); des pli intima kaj amoplena fariĝis ilia vivo familia (Z); por la malsameco de la moroj kaj aranĝoj de la vivo (Z); la kolosa ĥinujo, kiu nun vekiĝas al nova vivo (Z); por mi komenciĝis nova vivo (Z); li decidis aranĝi por li pli bonan vivon; vivo modera estas vivo sendanĝera (Z); kia vivo, tia morto (Z); vivi pian, agoplenan, skandalan vivon; la vivo de bohemiano; hunda vivo (Z).
- Agado, vigleco, movopleneco: ĝi estis urbo sen karaktero kaj vivo; li estis juna, arda, plena de vivo; Georgo enportis vivon en la vintrajn vesperojn (Z); kia vivo, kia gajeco komenciĝis nun en la kastelo! (Z); dramo, romano plena de vivo; la vidaĵo, kiu prezentiĝis en la profundo de la magazeno, estis plena de vivo (Z).
- [RELIGIO] Stato de ekzisto en la sentempeco: vi ne dubas pri transmorta vivo? (Z); eniri en la vivon eternan (Z); la alia vivo (Z); (speciale: la atingo de la paradizo) mi estas la releviĝo kaj la vivo (N); mi estas la pano de vivo (N).
viva - (iu) Karakterizata de vivo; vivanta: mi englutos ilin vivaj (X); miloj kaj miloj da homoj estis forbruligitaj vivaj de la lnkvizicio; almenaŭ neniun ili havu viva! (Z); desegni, pentri laŭ viva modelo; viva lingvo (Z).
- (io) Karakterizata de vigleco, rapidmoveco, energio: rigardo, en kiu ektremis viva lumo (Z); la dancoj iris jam en pli viva takto (Z); viva disputo (B); ambaŭ virinoj videble posedis karakterojn vivajn kaj ekscitiĝemajn (Z); mi havis kun ŝi tre vivan flirton.
vive
En viva maniero; vigle, frapante: tiu impreso tiel vive staris antaŭ la animo de la maljuna virino (Z); ŝi lin vive interrompis (B); ĉu...? vive ekkriis la filino (Z); ŝi prezentis al si tute vive lian vizaĝon (Z). vivuo (Z)
Krio 'vivu!': vivuoj sonis ĉie ĉe lia alveno; ili toastis vivuon al la nova jaro (Z). vivado
Vivo 4: mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado (Z); modelo de dioplaĉa vivado (Z). vivanto
Homo vivanta: ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto (Z); vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras (Z); Adamo donis al sia edzino la nomon Evo, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj (Z); de sur la tero de vivantoj li estas fortranĉita (X). viveco
Eco de io viva: la viveco de ŝiaj okuloj beligis ŝian iom ordinaran vizaĝon; ĉiuj admiris la vivecon de la rebatoj. vivejo
Loko, en kiu homo aŭ besto kutime vivas. vivema
Tia, ke ĝi daŭre vivas: vivema malamo. viveti
Vegeti 2. vivigi - Fari, ke iu vivu: ĉu mi estas Dio, por mortigi kaj vivigi? (X); metio lacigas, metio vivigas (Z).
- Fari, ke io estu viva: multaj foiranoj vivigis la ordinare senhoman landvojon (Z); viviga printempa blovo (B).
vivulo
Vivanta estaĵo: elpeli iun el la mondo de la vivuloj (Z); [BIOLOGIO] animala, vegetaĵa vivulo.
organismo. vivulicido
Substanco, mortiganta tre diversaspeciajn vivulojn. SIN. biocido.
fungicido, insekticido, mikrobicido. vivodona
Viviga: la vivodona forto de la sunradioj (Z). vivoplena
Plena de viveco: la vivoplenaj stratoj de Varsovio (Z); la surtera Venero, tiel vivoplena kaj flama! (Z). vivipova
Tia, ke ĝi kapablas vivi: vivipova infano; ili timas, ke nia ideo montros sin ne vivipova (Z); nia literaturo malaperigos ĉian dubon pri la vivipoveco de nia lingvo (Z). dumviva - Daŭronta dum la tuta vivo: dumviva rento; dumviva bieno; kondamnita al dumviva malliberiĝo.
- Havanta ian statuson ĝis la fino de sia vivo: dumviva membro de UEA.
ĝismorta.
ĝisvivi (tr)
Vivi ĝis iu momento; atingi per sia vivo: vi ĝisvivos ankoraŭ la ĝojon vidi lin (Z); la patrino ne ĝisvivis la edziĝon de sia filo (B); ĝisvivi la feliĉon, la amon (B). kunvivi
Vivi kun iu: ili geedziĝis kaj ili kunvivis feliĉaj por ĉiam (fino de fabeloj); li estis mia kunvivanto dum tri jaroj; nia ĉiujara kunvenado kaj kunvivado (Z). kunvivant (in)o
Homo konstante vivanta kun alia sen geedza ligo.
partnero, konkubo. *malviva
Ne posedanta la vivon: malviva substanco; malvive naskita infano (mortnaskito); la afero montriĝis malvive naskita (Z). porvivaĵo
Rimedoj por sin nutri: ili ekstermadis la produktojn de la tero kaj ne restigadis porvivaĵon ĉe la Izraelidoj (X). postvivi, supervivi, transvivi (tr) - Ankoraŭ plu vivi post ies morto: kiam la homo, kiun mi amis, estis mortanta, mi pensis, ke mi lin ne supervivos (Z); transvivu min! (Z); mi estas pli ol maljuna, ĉar mi transvivis min mem (Z) (vivis plu, perdinte siajn fortojn aŭ intelekton); [BIOLOGIO] la supervivo de la plej taŭgaj.
- Ankoraŭ plu vivi post grava okazaĵo: li ne supervivos la (funebran) sciigon (Z); patrino lia amas lin varmege kaj certe ne transvivus lian punon (Z).
- (pp io) Ekzisti ankoraŭ post ies morto: la sunradio postvivos ja nin ĉiujn! (Z); inter tiuj, kies verko transvivis ilian morton, necesas citi Markson; oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian morton (Z); (f) transvivi sin mem (vivi post sia morto en la memoro de la homoj).
revivi
Denove vivi: vidu, la mortinta rozujo revivis! (Z); (f) revivis lia malnova entuziasmo. revivigi - Fari, ke iu mortinta revivu: Johano estas la sola, kiu rakontas, ke Jesuo revivigis Lazaron.
relevi.
- [MEDICINO] Per mekanikaj aŭ kemiaj procedoj atingi, ke la koro denove batu: revivigi droninton, sveninton, vunditon.
reanimi.
reviviĝi
Revivi: (f) la malnova malpaceto reviviĝis en lia memoro (Z). senviva - Perdinta la vivon: senviva li ne estis, tamen oni ankaŭ ne povis diri, ke li vivas (Z); li estis kiel senviva.
- Ne posedanta vivecon: ŝiaj okuloj, antaŭe tute senvivaj, komencis flami (Z); krom tio estis silente, senvive ĉirkaŭe (Z).
senvivigi
Forpreni la vivon: estas feliĉo, ke la maljuna avino jam ne vivis, alie li senvivigus ŝin (Z). senviviĝi
Perdi la vivon: en tiu tago senviviĝos la koro de la reĝo (X).
morti. travivi (tr) - Pasigi vivante: vivon travivi estas art' malfacila (Z); travivi teruran minuton, grandan epokon, la junecon en malliberejo (B); la domo, kie li estis travivinta ĉiujn siajn tagojn (Z); la travivita tempo reaperis antaŭ liaj okuloj.
- Ekkoni, senti, sperti dum sia vivo: depost sia juneco li neniam plu travivis tian feliĉan tempon (Z); travivi gravan okazon, malfeliĉojn, sukceson, belajn festojn; mi estis juna kaj ne multon travivis (B); Vi vidas, ke mi travivis multe (B).
travivaĵo
Tio, kion persono travivis: 'la Travivaĵoj de Ro ŝo' (memoraĵoj). bonvivanto (Z)
Homo, kiu ne faras al si zorgojn kaj ĝuas la vivon. libervivulo (Z)
Homo, kiu vivas laŭ sia bonvolo, ne zorgante pri la decreguloj. longviveco
Longa daŭro de ies vivo: la longviveco de korvo.
Afero, demando pri vivo aŭ morto.Aŭskulti la instruojn de la vivo.Dediĉi sian vivon al.Esti plena de vivo.Fari ies vivon peza.Forlasi la mondon de la vivantoj.Instinkto de memkonservado.Kiu vivos, tiu vidos.La alia vivo.La batalo pro la ekzistado.La plejmulto el ni ne ĝisvivos tiun momenton.La supervivo de la plej taŭgaj.La vivo estas tro valora, ke oni perdu ĝin en disputaĉoj.La vivtenaj kostoj plialtiĝis.Li ne kuŝas sur lito el rozoj.Li ne vivos pli ol unu tagon.Lukto por la vivo.Meza espero de vivo.Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon.Ni,uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa.Oferi sian vivon al la scienco.Pagi per la vivo.Perdi la vivon.Por mi komenciĝis nova vivo.Rakonti sian vivon.Reveni al la vivo.Sprucas la vivo.Stari, esti ĉe la aŭroro, en la mezo, ĉe la vespero (la krepusko) desia vivo.Statistiko pri la meza vivdaŭro de viroj kaj virinoj.Ŝiri la rozojn de la vivo.Ŝuldi sian vivon al iu (savinto).Tia estas la vivo.Tio kostis al li la vivon.Trabati sin en la vivo.Vidi la vivon kun rozaj koloroj.Vive aŭ morte.Vivi : harmonie inter si ; kun iu en granda amikeco; kun iu kiel katokaj hundo.Vivi duoblan vivon (kun du nomoj ktp), laŭ siaj principoj ; laŭ sianaturo ; en libera aero.Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita, kiel kuko en butero.Vivi izole de la mondo, iele trapele (= hazarde, kiel oni estastrapelata).Vivi longe, mizere, pensie, emerite, sate, larĝe kaj lukse, laŭtage (=per sistemo de "el mano al buŝo", sen ŝparoj).Vivi per mizera vivo.Vivi sola, kun neleĝa edzino, sub reĝo, en respubliko.Vivo pendas sur unu fadeno.Vivo vegetala, animala ; intelekta, morala, privata, publika, pia,familia, intima, idilia, skandala, agoplena, sencela.
morti.
Iel rilatitaj:
Atropx
abiogenezx
adoleskx
alegrx
alimentx
animx
ardx
asekurx
atakx
aĝx
aŭtobiografix
batalx
bezonx
bio-
biocenozx
biocidx
biografx
biometrix
biosferx
daŭrx
donx
edzx
ekzistx
esperx
estx
komencx
memorx
momentx
moralx
mortx
novx
okazx
panx
plenx
seksx
teatrx