abunda


  1. Estanta en pli ol sufiĉa kvanto aŭ nombro: abunda rikolto (B); abunda manĝaĵo (Z); abunda programo; saĝo abunda, sed ne profunda (Z); abundaj larmoj (Z), haroj (Z).
  1. Entenanta en pli ol sufiĉa kvanto aŭ nombro: maljunulo abunda je proverboj; tero abunda je rikoltoj.
    riĉa, svarmanta. [VIDU] naĝi, bani, pluvo, maro.

  • superabundi (ntr)
    Esti superabunda: superabundi je greno; kie peko pli multiĝis, graco multe pli superabundis (N).
  • abunde
    En abunda maniero: miaj okuloj abunde fluigas akvon (X); kiu ripetas abunde, lernas plej funde (Z); abunde venis la protestoj.
  • abundo
    Pli ol sufiĉa kvanto aŭ nombro, mal manko: abundo da fruktoj, da pluvo, da vizitantoj, da paroloj; Li donos al vi abundon da bono (X); fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon (Z) (da mono); el la abundo de la koro la buŝo parolas (N) (montras la veran internon de homo).
    superfluo.
  • abundi (ntr)
    Esti, montri sin abunda: la lando abundis je riveroj k lagoj.
    svarmi.
  • abundeco
    Stato karakterizata de abundo: jen venos sep jaroj de abundeco en la tuta lando (X). [VIDU] korno.
  • malabunda
    Estanta en nepre ne sufiĉa kvanto aŭ nombro: malabunda fonto; fonto malabunda je akvo; malabundeco ruinigas la homan dignon.
  • superabunda
    Estanta en tia kvanto aŭ nombro, kian oni ne povas utile uzi: superabunda porcio, rikolto.



  • dika kvanto manki multa

    Iel rilatitaj:

    amasx aĉetx densx dikx flux fortx kvantx mankx multx nombrx plenx pletorx riĉx sufiĉx superflux svarmx tro utilx ĉesx