ripo

*rip/o

  1. [ANATOMIO] (costa) ĉiu el la kurbaj ostoj, kiuj en du vicoj ambaŭflanke de la spino ŝirmas la brustan kavon ĉe vertebruloj: rompi al si unu ripon; sternumaj ripoj; ne sternumaj ripoj (oka, naŭa kaj deka paroj, ligitaj al la sternumo pere de la kartilago de la sepa paro); ŝvebantaj ripoj (dekunua kaj dekdua paroj, kun antaŭa ekstremaĵo libera); Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun li prenis de la homo, virinon (X); (vs: flanko) aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo (Z).
  1. [BOTANIKO] Elstara linio aŭ listelo de organo, precipe de folio, ĝenerale pli facile videbla sur la ekstera flanko de la limbo kaj de iaj fruktoj: folio estas karakterizata de la aranĝiĝo kaj dividiĝo de la ripoj en la limbo, ekz-e paralele ripa, plume ripa, mane ripa, stele ripa. SIN. nervuro 2.
  1. [TEKSINDUSTRIO] En ŝtofo aŭ trikaĵo, streko konsistanta en serio de maŝoj, faritaj en la sama loko en ĉiu linio.
  1. [TEKNIKOJ] ĉiu longa elstara peco, ofte el pli fortika materialo, streĉiĝanta laŭlonge de pli maldika surfaco, por ĝin subteni aŭ simple ornami: ripo de librodorso, de violono, de gitaro; ripo de radiatoro; ripo de pluvombrelo; (analoge) ripo de sulko, de melono.
  1. [ŜIPOJ] ĉiu el la kurbaj, transversaj, al la kilo alfiksitaj traboj, kiuj formas la skeleton de ŝipo, kaj sur kiuj estas najlitaj tabuloj.
  1. [AVIADO] ĉiu el la vertikalaj kaj aĵuritaj septoj, fiksitaj sur longerono de planeo, kaj kiuj subtenas aluminian portan kovraĵon.
  • ripa
    1. Rilata al homa ripo: ripaj vertebroj.
    1. Prezentanta ripojn: ripa ŝtofo, frukto, volbo.
  • ripaĵo
    [KUIRARTO] Detranĉita ripo de bovido, ŝafo aŭ porko, kun peco de viando al ĝi teniĝanta: dolĉ-acida, panumita ripaĵo; kradrostita ŝafripaĵo.
    kotleto.
  • interripa
    Troviĝanta inter du ripoj: interripaj muskoloj, nervoj; interripa neŭralgio.
  • interripaĵo
    [KUIRARTO] Viandotranĉo el la ripa regiono, precipe bova. SIN. ripviando.

    ripo


    Iel rilatitaj:

    brustx folix korpx ostx ventumx viandx