plata

*plat/a

  1. Prezentanta malgrandan dikecon kompare kun la du aliaj dimensioj: plata poŝhorloĝo, ŝtono (B), libro (G).
  1. Prezentanta malmultajn aŭ neniomajn reliefaĵojn: la lando mem fariĝis ĉiam pli plata (Z); grundo plata kiel telero (Z); monteto, sur kiu li aranĝis al si benkon, por tie sidi kaj rigardi la platan ondiĝantan grenkampon (Z); virino kun plata brusto; la plate kovritaj kapoj (Z); (f) plata esprimo, prozaĵo.
    ebena, glata. [VIDU] bareliefo.
  • plato
    ĉio ajn, kio estas plata, pli speciale:
    1. Objekto malpli dika ol larĝa kaj longa: tabloj kun marmoraj platoj (Z); ŝtonplato de tombo; frapi per la plato de la glavo; plato el vitro; konstruplato el sonsorbanta materialo; fundamenta plato de maŝino; ĉokolada plato.
    1. a) Ebena, rigida, maldika peco el metalo: kupra plato kun indiko de la nomo kaj profesio; platoj de akumulatoro; matrikulplato de veturilo; la gravuristo strekas la platon per la grifelo;

    b) Ilustraĵo aŭ aro da ilustraĵoj, okupanta la tuton aŭ la plej grandan parton de paĝo de libro, revuo ks.
    folio, lameno.
    1. [ELEKTRO] La metala parto de kondensilo.
    1. [MEDICINO] Lezo de la tegumentoj, konsistanta el pli-malpli malmola plata aĵo: mukoza plato ĉe sifilisuloj.
    1. [ANATOMIO] [ZOOLOGIO] [BOTANIKO] Nomo de diversaj plataj elementoj i.a. ĉelaj, organaj, embriaj.
    1. [GEOLOGIO] Supra kaj rigida, platforma parto de Tero, kiu laŭdike ampleksas la tutan litosferon kaj povas horizontale moviĝi sur la astenosfero: plattektonismo; platlimoj estas oceanaj fosegoj, riftoj kaj kontinentaj montaroj.
  • plataĵo
    1. [GEOGRAFIO] Alta ebenaĵo.
    1. [TEKNIKOJ] Tiu plata parto de maŝino, aparato aŭ veturilo, sur kiu oni adaptas aliajn partojn.
      ĉasio.
    1. [TEKNIKOJ] Ebenigita parto de cilindra aŭ ronda objekto.
    1. Plata parto de vojo, inter deklivoj.
    1. ĉiu el la du plataj kovriloj de bindita libro.
  • plateco
    Eco de io plata.
  • plateto
    Malgranda plato, ordinare metala.
  • platigi
    Fari ion plata: platigi sian nazon sur la fenestra vitro (B); platigi inter la manoj bulon da argilo; li derompis la rozon, premplatigis ĝin en libro (Z).
  • platumo
    [AVIADO] Transito inter alteriĝa gliso kaj alteriĝa ŝvebo, antaŭ ol ektuŝi la teron.
  • aglomerplato
    Plato, konsistanta el ligneroj kungluitaj sub forta premo.
    aglomerpanelo.
  • agordoplato
    Plato kun butonoj por agordi radioricevilon aŭ televidilon.
  • *ciferplato
    Ekstera plato de horloĝo, sur kiu troviĝas la ciferoj montrantaj la horojn.
  • fajroplato
    Metala plato, ofte kun ornamoj, kiu garnas la fundon de malnovaj kamenfajrujoj.
  • fermoplato (Z)
    [TEKNIKOJ] Movebla plato, kiun oni metas aŭ mallevas sur la aperturon de vazo, kesto ks, por ĝin fermi.
  • fingroplato
    Plato, almetita ĉe pordorando, por eviti, ke la fingroj ĝin makulu.
  • hejtoplato
    [KUIRARTO] Metala plato, kun elektraj rezistiloj, uzata por varmigi pladojn aŭ teni ilin varmaj.
    kuirplato.
  • lignerplato = aglomerplato.
  • kirasplato
    Metala plato, por kirasi tankon, ŝipon ks.
  • kuirplato
    Plato (aparta aŭ parto de fornelo), kiu varmiĝas per elektro kaj sur kiun oni metas kuirpoton aŭ paton.
  • licencplato
    [TERVETURILO] Identiga ŝildeto ĉe antaŭo kaj malantaŭo de motorveturilo.
  • *manplato
    Plato streĉita, por prezenti plataĵon: glatigante al si la harojn per la manplato (Z); nu, vi ĉion vidas, kiel sur la manplato (Z); ŝi apogis la kapon sur la manplato (Z); listelo, kiu havis la larĝon de manplato (X).
    polmo.
  • nomplato
    Metala aŭ emajla plato, kun la nomo de la domloĝanto, aŭtoposedanto, strato ks.
  • staciplato
    Plato de radioricevilo, montranta la riceveblajn staciojn.
  • turnoplato
    1. [FERVOJO] Metala konstrukciaĵo, surportanta relparon, turnebla ĉirkaŭ sia vertikala akso, uzata por turni trakveturilojn.
    1. Ronda, rotacia plato sur kiun oni metas la gramofonajn diskojn por ilin ludi.
  • RIM. 'plat' estas uzata pref-e kun la sama signifo: platboato, platfiŝo, platpano, platŝtono (slabo); platvergo, platvermoj ktp.

    plata


    Havi platajn piedojn, gambojn kiel alumetoj.
    altebenaĵo.areo.dimensio.ebena.egala.esplanado.folio : plata, ne-ligna, elstara parto de planto (ofte verda); peco dapapero aŭ alia maldika plata materialo; foliumi (libron): rigardi (nevere legi) folion post folio.glata.grundnivele, ternivele.kampo.licencplato.malŝveligi.manplato.niveli.planimetrio.platformo.platigi.plato.premi.raboti.reliefo.senreliefa.sensulka.surfaco.tablotuko.tabulo : peco da ligno (segita), plata, ne tre dika; simila plata pecoel alia materialo; tio sama, fiksita vertikale, ofte kun teksto sur ĝi(anonc-, reklam-tabulo., nigra, verda, blanka tabulo en lernejo).tavolo.teraso.teretaĝo.treti.
    folio. kampo. piedo. rekta. tabulo. vitro.

    Iel rilatitaj:

    bretx ebenx fiŝx folix formx geografix kampx kuirx nazx nivelx piedx pordx rektx tabulx vagonx vitrx ŝtupx