ombro

*ombr/o

  1. Pli-malpli plena manko de lumo en loko, kiun maldiafana korpo apartigas de la lumfonto: la ombro de domo, de monto, de la tero en la spaco; en la ombro de la nokto; etendiĝas la ombroj de vespero (X); virino, kiu sidis en la ombro de arbo (Z); rozarbeto, suferanta en la ombro de urba ĝardeno; la ombroj densiĝis en la strato; (f) per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min de la malbonuloj (X); sopiri al la ombro (X) (post laboro sub suno).
    krepusko, nebulo, nubo, mallumo. [VIDU] eja.
  1. Malhelaĵo, per kiu la pentristoj penas imiti la naturan ombron: meti iun figuron en ombron; aldoni ombrojn al desegnaĵo; Rembranto, la magiisto de la lumoj kaj ombroj.
  1. (f) Tiu senlumeco, rigardata kiel simbolo de nezorgateco, malgajeco, malfeliĉo: lasi ion en la ombro (preterlasi); kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas (Z); tiu katastrofo ĵetis sian ombron sur la kongreson; ombroj malheligis mian trankvilecon; antaŭ ol mi foriros senrevene en landon de mallumo kaj de morta ombro (X); ĉio, kion por mi ankoraŭ kovris la ombro de l' teruro (Z).
    flanko, makulo.
  1. Tiu mallumaĵo, rigardata kiel reprodukto de la maldiafana korpo: la ombroj de la flugantaj nuboj kuradis super la herbejoj (Z); historio pri homo sen ombro (Z); timulo timas eĉ sian propran ombron (Z); ĉinaj ombroj, teatro de ombroj (projekciataj sur ekranon); sekvi iun kiel lia ombro (konstante); la tagoj de homo estas kiel pasanta ombro (X); la hormontra ombro (X) (de sunhorloĝo); (f) la malnovaj pekoj havas longan ombron; ŝi estas nur la ombro de si mem; de tiu ĉi Akademio restas nur ombro (Z).
  1. Fantomo de mortinto: en noktomeza silentego aperas antaŭ ili ia ombro, simila tute al la patro via (Z); leviĝis el la sang' la ombro de l' patrino (Z); la lando de la ombroj (Hadeso); mi esprimas funebran saluton al la ombroj de ĉiuj niaj karaj kamaradoj (Z); iliaj ombroj staras nun antaŭ miaj okuloj (Z).
    spirito, reaperanto.
  1. (f) Sensubstanca ŝajno de io: ĉia ombro de supozo (Z); severe eviti ĉion, kio povus prezenti ian ombron de interna malpaco (Z); la respondo ne havos eĉ la plej malgrandan ombron de ia ŝajna malkontenteco aŭ riproĉoj (Z); oni lasis al ili nur ombron de ilia antaŭa potenco.
  1. Ege malgranda kvanto: ne restas eĉ ombro da libereco; sen ia ombro da dubo (Z).
  • ombra
    1. Donanta ombron: la ombraj arboj (Z); la arbaro estis eksterordinare densa kaj ombra (Z).
    1. Plena de ombro: ombra valo, (f) ombraj tagoj.
  • ombri (tr)
    ĵeti ombron sur: estos tendo por ombri kontraŭ la varmegeco de la tago (X); li flugis super ŝia kapo kaj ombris ŝin per la flugiloj (Z); longaj vojoj, ombrataj de maljunaj kverkoj; li troviĝis en ombrita loko (Z); (f) la gajan obeadon [...] nun ombras zorgo kaj nekontenteco (Z); frunto, ombrata de malĝojaj pensoj.
  • ombrejo
    Loko kun ombroj: promeni en la ombrejoj de la parko.
  • ombrumi (tr)
    [BELARTOJ] Marki per strekoj aŭ farboj, kiuj prezentas ombrojn en desegno aŭ pentraĵo.
  • duonombro
    1. Stato de surfaco ne plene lumigata ĉirkaŭ la densa ombro de korpo.
    1. [BELARTOJ] Transiro de la lumo al la ombro en pentraĵo.
      klaroskuro.
  • duonombrumi
    Fari fotografan bildon tiamaniere, ke la randoj pli kaj pli heliĝas ĝis tuta malapero.
  • duonombropolarimetro
    Polarimetro, en kiu ambaŭ vidkampoj estas reduktataj al duonombro per nikoloj.
  • senombra
    Plene elmetita al la lumo aŭ suno: senombra plaĝo.

    ombro


    desegno.fantomo.funebro.infero.krepusko.makulo.morto.nebulo.nokto.nubo.okultismo.pentraĵo. reaperanto.spirito.
    lumo.

    Iel rilatitaj:

    aperx artx folix lumx nebulx noktx nubx spegulx ĝardenx