konto
kont/o (3)
Komerca skriba kalkulo pri ŝuldoj aŭ havoj de aparta persono: reguligi sian konton (pagi la ŝuldon); enskribi sumon en ies konton (B); malfermi konton al iu; havi kurantan konton en banko, ĉe la poŝto; donu al mi konton de via administrado (N); (f) komerci je sia propra konto (B) (estante la respondeca mastro); reguligi la kontojn kun iu (trakti iun laŭ lia merito; sin venĝi); la popolo postulos konton de la regantoj (postulos, ke ili pravigu siajn agojn); ŝuldi konton al iu (devi pravigi sian konduton antaŭ li); li pensis, ke la pastroj trompiĝis pri lia konto (B) (liaj planoj). [VIDU] konteltiro, kontresumo, kontrevizoro. kontadi (ntr)
Teni la kontojn ĉe firmo, negocejo ktp. kontisto
Homo, kies ofico estas kalkuli la kontojn.
librotenisto. kontulo
Persono, havanta konton ĉe iu.
Iel rilatitaj:
amortizx
buĝetx
deficitx
folix
hotelx
pagx
ĉekx