nervo

nerv/o

[ANATOMIO] (nervus) Disbranĉiĝanta, fadenforma elemento, konektanta la cerbon kaj mjelon kun la diversaj partoj de la korpo: la sensaj nervoj kondukas al la centroj la impresojn ricevitajn de la sensorganoj-la motoraj nervoj la impulsojn de la cerbo aŭ mjelo al la muskoloj aŭ glandoj.
neŭrono.
  • encefalaj nervoj, kraniaj nervoj
    La 12 nervoparoj, kiuj eliĝas el la cerbo kaj bulbo kaj eliras el la kranio: ili estas la olfakta, opta, okulomotora, troklea, triĝemina, abdukcia, facia, vestiblo-koklea, glosofaringa, vaga, akcesora kaj hipoglosa.
  • spinaj nervoj
    Nervoj, kiuj pare eliĝas el la mjelo kaj eliras el la spino ĉe ĉiu vertebro.
  • triĝemina nervo
    (N. trigeminus) Krania nervo de la kvina paro, kiu, ĉe la triĝemina ganglio distrioniĝas al du sensaj nervoj, la oftalma kaj la maksila, kaj al unu miksa, la mandibla.
  • troklea nervo
    (N. trochlearis) Tiu krania nervo de la kvara paro, kiu nervizas la supran oblikvan muskolon de la okulo kaj finiĝas apud la trokleo.
    RIM. Evitenda estas la uzo de 'nervo' en la senco de 'muskoltendeno'.
  • nervoj
    1. [KOMUNUZO] Korpa stato, rigardata kiel dependanta de la pli aŭ malpli granda ekscitebleco kaj sensiveco: ŝi havas siajn nervojn; li havas ŝtalajn nervojn (estas ne emociema); la milito de la nervoj (provo submini la kuraĝon, moralan energion de la kontraŭulo).
    1. Nervuro 2 kaj 3.
  • nerva
    1. Rilata al nervo (j): nerva malsano; la nerva kurento; centra, periferia kaj aŭtonoma nervaj sistemoj; [ANATOMIO] nerva ĉelo (nervoĉelo = neŭrono); [BIOLOGIO] nerva impulso (Vd impulso).
    1. Nervoza: mi fariĝis nerva ĉe la penso havi sub mia respondeco centojn da personoj; nerve ludante kun la ventumilo.
  • nervaro
    Tuto de la nervoj de difinita anatomia teritorio.
  • nervizi
    [ANATOMIO] [BIOLOGIO] Provizi korpoparton per nervoj (pp la nerva trunko): la brako estas nervizita de la nervoj eliĝantaj el la braka plekso.
    vaskulizi.
  • nervologio
    [ANATOMIO] Anatomia fako pri la nerva sistemo.

    nervo


    Iel rilatitaj:

    abdukcix adukcix agacx aksonx asafetidx cerbx dentx depresorx folix korpx okulx