plumo

*plum/o

  1. [ZOOLOGIO] Epiderma produktaĵo responda al la haro de la mamuloj, ope kovranta la korpon de birdoj, ĝenerale konsistanta el kava tigo (plumtigo) portanta flankajn plumerojn: kokinoj, okupitaj je glatigado de la plumoj per sia beko (Z); al la kokinoj hirtigis la plumoj (Z); ili elŝiris al si ĉiujn plumojn (Z); malpeza kiel plumo; prunti la pavajn plumojn (K) (fanfaroni pri fremdaj meritoj).
  1. Tiu per lanugo provizita tubeto, uzata kiel ornamo: kavaliroj rajdas kun plumoj sur la ĉapelo (Z); ĉapelo de virino kun cigna plumo.
  1. Tubeto, bevele tajlita, de tia plumo, pasintece uzata kiel skribilo: ansera plumo (Z); inkujo kaj plumo (Z).
  1. Metala maldika lamenpeceto, en formo de plumo 3, kaj uzata por skribi aŭ desegni: ŝtalaj plumoj (Z); plumo ne sentas, papero silentas (Z) (oni povas skribi ion ajn).
  • pluma
    Rilata, simila al plumo.
  • plumi (tr)
    Provizi, ornami per plumoj: kokete plumita bireto (Z).
  • plumaĵo
    Io farita el plumoj: ŝi petis la fratinojn, ke ili gardu ŝian cignan plumaĵon (Z).
  • plumaro
    Tuto de la plumoj de unu birdo.
  • plumeca
    [BOTANIKO] (pp limbo de folio) Havanta entrancaĵojn aŭ folierojn aranĝiĝintajn ambaŭflanke de komuna petiolo aŭ de ĉefa ripo, simile al plumeroj sur plumtigo: plumeca folio, limbo; folio plum(ec)e entranĉa, kunmeta.
    maneca.
  • plumero
    [ZOOLOGIO] ĉiu el la malgrandaj, fajne dividaj fadenoj, kiuj insertiĝas sur la tigo de plumo 1.
  • plumeto
    1. ĉiu el la malgrandaj plumoj, kiuj formas la lanugon.
    1. Similaspekta folio aŭ floro: la brunplumeta kano (Z).
  • plumiĝi
    Iĝi kovrita de plumoj.
  • *plumingo
    Tenilo, en kiun oni enmetas skriboplumon.
  • *plumujo
    Skatoleto, por teni skriboplumojn.
  • senplumigi
    Deŝiri la plumojn de birdo: senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon (Z) (lertege ŝteli); troviĝas unu kokino, kiu volas senplumiĝi, por bele aspekti! (Z).
  • bekplumo
    [ZOOLOGIO] ĉiu el la hirtaj plumoj ĉe la bazo de la beko de iuj birdoj, ekz. otido kaj gipaeto.
  • fadenplumo
    [ZOOLOGIO] ĉiu el la hirtaj, harsimilaj (pro reduktiĝo aŭ malesto de plumeroj), sensivaj plumoj precipe ĉe la bazo de la beko kaj apud la okuloj de diversaj birdoj. SIN. vibriso 3.
  • fontoplumo
    Plumingo kun inkrezervujo: orpluma fontoplumo, tuŝfontoplumo de desegnisto (kun rezervujo por ĉina inko kaj tuboplumo).
  • lumplumo
    1. [KOMPUTIKO] Ilo uzata por indiki punkton sur komputila ekrano, funkcianta tiel, ke ĝi detektas la preterpason de la katodradia lumpunkto.
    1. [KOMPUTIKO] Ilo kun la formo de krajono, uzata por legi strikodojn, funkcianta tiel, ke ĝi mezuras la helecon de la surfaco ĉe sia pinto.
  • skriboplumo
    Plumo 4.
  • tuboplumo
    Skriboplumo kun tubeto anst. pinto, ebliganta strekojn kun difinita regula larĝo: la plej simplaj tuboplumoj estis ekipitaj per funelformaj inkujetoj po unu.
    plumo

    Esprimoj

    Brogi kokidon por pli facile ĝin senplumigi.
    Trempi sian plumon en galon, venenon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    , , , , pluma, pluma , , , , , , , plumi, , , , plumo, , , , , , , , , o

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    ansera plumo (skribilo)
    koketa
    profesie verki
    skribi
    alo
    besto
    birdo
    egreta ardeo
    epidermo
    fiera kiel pavo
    flankaĵo
    fontoplumo
    haro
    kava tigo
    kresto : plumtufo sur kapoj de iuj birdoj
    lameno
    lanugkusenego
    lanugo : tre delikataj, molaj, malpezaj plumoj sub la eksteraj plumoj de birdo
    limbo de folio
    ornamo
    pavo : birdo, kies virbirdo povas ventumil-forme montri la plumojn de sia vosto
    plumbalailo
    plumeraro (skriberaro)
    plumono
    plumpezulo ( boksisto )
    plumtufo
    skribilo
    streko de plumo
    tufo da plumoj
    upupo
    vibriso ( fadeno )
    zoologio
    ĉapelo
    senplumigi ( senmonigi )

    Iel rilatitaj:

    aglx alx anserx ardex balax bestx birdx boksx desegnx egretx epidermx erarx fadenx fierx flankx folix fontx harx kanx kavx koketx krajonx krestx kusenx lamenx lanugx legx limbx monx nudx ornamx pavx pezx plumonx profesix sakx sen skribilx skribx strekx tubx tufx upupx verkx vibrisx vostx zoologix ĉapelx ŝanĝx