dento

*dent/o

  1. [ ANATOMIO ] Elstara eta organo el osteca substanco ( dentino), tegita de emajlo de la krono, troviĝanta en makzelo de homo k servanta por mordi kaj maĉi la nutraĵon: infano ricevas (Z), kreskigas dentojn; premi inter la dentoj (Z); ŝiaj dentoj perle brilis; putra (X), karia dento; nuksoj venis, kiam dentoj elfalis (Z); eltiri denton; baznudigita, hokradika dento; falsa, artefarita dento; se li elbatos denton de sklavo [...] (X). [VIDU] dentobroso, dentopasto, dentotirilo,dentopuŝi, agaci, plombi, tartr o.
  1. [ZOOLOGIO] Analoga organo de la aliaj vertebruloj: la dentoj de leono estas akraj (Z); vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton (Z); dentoj de ezoko; (f) la dento de l' tempo; kiam la kokinoj ricevos dentojn (neniam).
    dentego.
  1. Elstara pinto aŭ tranĉaĵo de la rando aŭ supraĵo de io: akcipitro noktas sur dento de roko (X); dentoj de kombilo, rado, forko, segilo, muro, poŝtmarko.
  1. [BOTANIKO] Pintforma parto de iuj organoj: dentoj de la rando de folio.
  • dentoj
    Homaj dentoj, rigardataj kiel esprimilo de sentoj: kunpremi la dentojn (Z) (obstineco); montradi la dentojn (Z) (minaco); grincigi la dentojn (Z) (sufero aŭ kolerego); tie estos la plorado k la grincado de dentoj (N) (ŝeolo); batali per ungoj k dentoj; armita ĝis la dentoj; li havas dentojn ne por parado (Z) (li scias sin defendi); murmuri tra la dentoj (Z); kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas (Z) (ne tro babilu!); liaj dentoj klakas (de malvarmo, de timo).
  • denta
    1. Rilata al dento: denta absces o, alveol o, ebur o, emajl o, kav o, kron o, medol o, nerv o; denta konsonanto (Vd dental o); denta medicino (scienco pri kuracado, riparado aŭ anstataŭigo de dentoj).
    1. Havanta dentojn: denta rado (Z); [BOTANIKO] denta folio (kun rando denta); duoble denta folio (kies rando havas dentojn, kiuj mem estas dentohavaj).
  • denti (tr)
    Provizi per dentoj: denti segilon, dentita rado, falbalo.
  • dentaĵo
    1. Parto dentita de objekto: dentaĵo de poŝtmarko.
    1. [TEKNIKOJ] Mekanismo funkcianta per kunigo de la dentoj de du aŭ pluraj dentradoj: ligna, ŝtala dentaĵo; dentaĵo de horloĝo, de kriko.
  • dentaro
    Tuto de la dentoj de persono aŭ de dentohava objekto: sana, mankhava dentaro; falsa dentaro; dentaro de poŝtmarko.
  • dentego
    Longa dento elstaranta el la buŝo de iuj bestoj: dentegoj de apro, elefant o, rosmaro, narvalo.
  • denteto
    Malgranda dento.
  • dentino
    [ANATOMIO] (dentinum) Malmola histo de la dentoj de la dentoj vertebruloj (samkonsista kiel eburo), tegita de ĉemento sur la radikoj k de emajlo 3 (nur ĉe la mamuloj) aŭ de vitrodentino sur la dent krono.
  • dentingo = denta alveolo.
  • dentisto
    Kuracisto pri dentoj.
  • dentizi
    [TEKNIKOJ] Provizi (radon ks) per dentoj.
  • dentizilo
    Maŝino por dentizi metalpecojn.
  • dentumo
    Karakterizaĵo de la dentaro de poŝtmarko, t.e. nombro de dentoj en 2 cm: dentumo 12.
  • dentumita
    [HERALDIKO] Provizita per malgrandaj triangulaj dentoj de la rando (j).
  • dentobreĉa
    Suferinta elfalon de unu aŭ pluraj el la frontaj dentoj.
  • dentvica
    Prezentanta vicon de dentformaj elstaraĵoj: dentvica koka kresto (Z); dentvicaj frontonoj de kastelo (Z).
  • endentigi
    Meti en kontakton la dentojn de du aŭ pluraj radoj.
  • sendenta
    Ne havanta, aŭ ne plu havanta dentojn.
  • sendentuloj (ark.)
    [ZOOLOGIO] Grupo de mamuloj sendentaj aŭ kun dentaro homogena k senemajla, kiu ampleksas la ksenartrojn, la manisulojn k tubetodentulojn.
  • hundodento
    Komunuza nomo de la hundodenta eritronio k de pluraj sp-oj de cinodonto.
  • kojnodento
    Kanin o.
  • labirintodentuloj
    [PALEONTOLOGIO] Subklaso (Labyrinthodontia) de fosiliaj amfibioj kun forta, ostkirasa kranio, kiuj vivis de devonio ĝis triaso. SIN. stegocefaloj.
  • laktodento
    ĉiu nedefinitiva dento de la infano.
  • mueldento (Z)
    Molar o.
  • murdento
    [ARKITEKTURO] Ortangula bloko de masonitaj ŝtonoj inter du kreneloj.
  • okuldento
    Supra kanino.
  • saĝodento
    ĉiu el la kvar lastaj molaroj de homo, plej malfrue kreskantaj.
  • simetridentuloj
    [PALEONTOLOGIO] Ordo (Symmetrodonta) de malgrandaj fosiliaj mamuloj el la subklaso de terioj.
  • tranĉdento
    Inciziv o.
  • tridento
    Forko, kun tri dentoj, i.a. emblemo de Neptun o.
  • trikonusdentuloj
    [PALEONTOLOGIO] Ordo (Triconodonta) de mezozoikaj praterioj.
  • tubetodentuloj
    [ZOOLOGIO] Ordo (Tubulidentata) de mamuloj kun dentoj kvazaŭ kunmetitaj el tubetoj; nur unu g. , orikteropodo.
  • vangodentoj (Z)
    La molaroj k antaŭmolaroj.
  • vitrodentino
    [ZOOLOGIO] Vitrobrila, malmola substanco, kiu tegas la dentinon de la denta krono de nemamulaj vertebruloj.

    Bildvortaro


    29-01 : dentisto; dentkuracisto
    29-02 : paciento
    29-03 : dentista fotelo; dentista kuŝoseĝo
    29-04 : pendanta movebla tableto; pendotableto
    29-05 : instrumentopleto
    29-06 : boriloj kun akcesoraĵoj
    29-07 : multfunkcia ŝprucigilo (por varma kaj malvarma akvo, por aero, por medikamentoj)
    29-08 : helpantinaj laboriloj (9-11)
    29-09 : kraĉujo
    29-10 : akvoglaso kun aŭtomata plenigo
    29-11 : salivforsuĉa aparato
    29-12 : instrumentoŝranko
    29-13 : tirkesto de borilaro
    29-14 : lavabo; lavpelvo
    29-15 : dentista helpantino; asistantino
    29-16 : operacia lampo
    29-17 : plafonlumo
    29-18 : iksradia aparato; rentgenaparato por panoramaj tavolfotoj
    29-19 : mikroonda aparato; priradia lampo
    29-20 : sidloko
    29-21 : proteza dentaro (elprenebla)
    29-22 : dentoponto (fiksita, neelprenebla)
    29-23 : tajlita dentostumpo
    29-24 : krono kiel pontankro; specoj: ceramika krono, tegita krono, plena krono
    29-25 : pontoparto
    29-26 : plombaĵo
    29-27 : stiftotutaĵo; stifto-stumpa komplekso
    29-28 : krono
    29-29 : dentostumpo
    29-30 : stifto; radikstifto
    29-31 : karba ŝlifodisko
    29-32 : freziloj: globkapa kaj konuskapa
    29-33 : flamforma frezilo
    29-34 : noĉhavaj freziloj
    29-35 : diamanta smirgilo; diamanta polurilo
    29-36 : buŝospegulo
    29-37 : buŝolumigilo; buŝlumo
    29-38 : termokaŭtero; galvanokaŭtero
    29-39 : elektrodo el iridia plateno; operacia elektrodo
    29-40 : dento skrapiloj
    29-41 : sondilo
    29-42 : dentoprenilo; eltira tenajlo
    29-43 : radiklevilo
    29-44 : osto ĉizilo
    29-45 : spatelo; langospatelo
    29-46 : plombomiksa aparato
    29-47 : kronografo; tempomezurilo
    29-48 : injektilo por anestezado
    29-49 : injektonadlo
    29-50 : sennadla injektsistemo; sen- nadla injektilo
    29-51 : adaptebla matricoportilo
    29-52 : enpremokulero
    29-53 : alkoholbrulilo

    Iel rilatitaj:

    ANATOMIO Neptunx abscesx agacx akrx alveolarx alveolx anestezx aprx artx bekx biciklx borx brosx buŝx ceramikx cervikx cinodontx dentalx dentinx dentx eburx edentatx elefantx emajlx folix forkx frezx grincx histx horloĝx incizivx injektx kaninx kavx kojnx kombx korpx kronx kuracx langx lipx makzelx maĉx medolx minacx molarx montx mordx nadlx narvalx nervx ostx pastx plombx protezx radx rosmarx segx skrapx spatelx stiftx tartrx tenajlx tranĉx ĉementx ĉizilx