pinglo

*pingl/o

  1. Tre fajna najlo, uzata pike en molajn materialojn (ŝtofo, papero, korko ks): ŝi rapide riparis la ŝiraĵon per kelkaj pingloj; sendanĝera pinglo; (f) sidi sur pingloj (Z) (tre maltrankvile atendi; plando).
    agrafo, broĉo, fibolo, nadlo, najlo. [VIDU] pinglokuseneto.
  1. Juvelo samforma, kun ornamita kapo: li havis sur si ĉemizon kun brusta pinglo (Z); ŝika kravato kun ora pinglo.
    broĉo, klipo.
  1. [BOTANIKO] Pingloforma folio de koniferoj, maldika, pli-malpli rigida kaj pinta: pingloj de abio, piceo, lariko, pino.
  • pinglego
    [ŜIPOJ] Stangeto, ĉirkaŭ kiu oni fiksvolvas ŝnuron.
  • pinglujo
    Ujo, por enteni pinglojn.
  • alpingli (tr)
    Fiksi ion per pinglo.
  • ĉapelpinglo
    Tre longa pinglo, per kiu la virinoj fiksis ĉapelon al siaj haroj.
  • dentpinglo
    Ligna pinglo, por purigi la dentojn.
  • frizpinglo
    Pinglo, ĉirkaŭ kiu oni volvas hartufojn por ilin frizi.
  • harpinglo
    Metala senpinta stangeto, fleksita laŭ du paralelaj branĉoj kaj uzata por fiksi la virinajn harojn: (f) harpingla vojturno.
  • perkutpinglo
    Movebla parto de la perkutilo, kiu frapas la prajmon.
  • prempinglo
    1. Mallonga pinglo kun tre larĝa plata kapo, kiun oni enpikas, premante per la fingro, por fiksi desegnopaperon, mapon ks.
    1. Sama ilo, kun pli fantazia kolora kapo, uzata kiel indikilo, ekz. sur mapo. SIN. piknajlo.

    pinglo


    agrafo.broĉo : ornamaĵo, kiun oni fiksas al vesto per sendanĝera pinglo.broŝuro : presaĵo el pluraj folioj kunkudritaj aŭ kunpinglitaj(krampitaj), ne binditaj.broĉo.ĉapelpinglo.Danĝera, blinda, harpingla ĝirejo.Dentopinglo (por purigi la dentojn).dorno.fibolo.fiksi.harpingla vojturno.harpinglo.Kapo de pinglo.Koniferoj : pingloarbo.kravatpinglo.najlo.pinglo : metala stangeto kun pinto je unu fino, uzata por fiksi ion,trapikante per ĝi; juvelo aŭ insigno provizita per pinglo; foliopingloforma; pingli: fiksi per pinglo(j).pingloarbo.pino.prempinglo.sekurpinglo.sendanĝera pinglo.stangeto.tukpinĉilo.
    arbaro. bastono. botaniko. fiksi. kudri. piki.

    Iel rilatitaj:

    abix agrafx akupunkturx arbarx arbx bagatelx bastonx botanikx broĉx bukx cedrx cembrx cugx fiksx folix kroĉx kudrx lignx pikx plantx vestx