kaliko

*kalik/o

  1. [RELIGIO] Sankta vazo, kun longa piedo kaj duonsfera korpo: la aspergaj kalikoj (X); Scipiono per bronza kaliko faris la verŝoferon; (Jesuo prenis) ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo (N); ĉiu, kiu neinde [...] trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos (N); Karen genustariĝis kaj almetis al la lipoj la oran kalikon (Z).
  1. [BIBLIO] Simbolo de la sorta parto, destinita de Dio al homoj: brula vento estos kaliko, destinita por ili (X); vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de lia kolero (X); kaliko de teruro kaj ruiniĝo estos la kaliko de Samario (X); Patro, forportu de mi ĉi tiun kalikon! (N); la maldolĉa kaliko de suferoj (Z); la kaliko de l' plezuroj.
  1. Pli-malpli luksa, piedhava trinkvazo, el metalo aŭ vitro, uzata en festenoj, ceremonioj ktp: cizelita kaliko; kalikoj por ĉampano; se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas (Z); (ŝerce) la birdo devis kontentiĝi je malgranda ligna kaliko (Z).
    glaso, pokalo, taso.
  1. [BOTANIKO] La tuto de la eksteraj ĉirkaŭaj florfolioj (sepaloj): la kalikoj de la kreskaĵoj (Z). SIN. sepalaro.
    korolo.
  1. [ANATOMIO] Konkavaĵo aŭ organo en formo de kaliko 1: renaj kalikoj (calices renales, muskolmembranaj poŝoj, kunmetiĝintaj por formi la renan pelveton aŭ pjelon); ĉelmembrana, gastrula kaliko.
  • kaliketo
    1. Malgranda kaliko.
    1. = kromkaliko.
  • kalikiĝo
    [BIOLOGIO] Moviĝo de la membrano de ĉelo aŭ de la parieto de organo, kiu internen estigas kalikon: endocitoza, neŭrula kalikiĝo.
  • malkaliko
    [BIOLOGIO] [ANATOMIO] Konveksaĵo en formo de inversa kaliko.
  • malkalikiĝo
    [BIOLOGIO] Moviĝo de la membrano de ĉelo aŭ de la parieto de organo, kiu eksteren estigas malkalikon.
    burĝoni.
  • florkaliko (Z)
    Kaliko 4.
  • kromkaliko
    [BOTANIKO] Involukro, kiu similas al ekstera kaliko, ekz. ĉe iuj rozacoj kaj malvacoj.

    kaliko


    Iel rilatitaj:

    folix glasx lipx trinkx