krenelo

krenel/o

[ARKITEKTURO] Entranĉaĵo, farita en la parapeto supre de fortikaĵa muro, kaj ebliganta pafadon.
murdento, embrazuro, paftruo.
  • kreneli (tr)
    Fari krenelojn: kreneli muron.
    breĉeti, denti, festoni.
  • krenela
    1. Prezentanta krenelojn: krenela remparo.
    1. [BOTANIKO] (i.a. pp folioj) Havanta randon kun senpintaj dentoj pli-malpli similaj al kreneloj. SIN. krenelranda.
  • krenelaro
    Masona parapeto ĉe la supro de turo, citadelo ks, kie alternas la kreneloj kaj la murdentoj.
  • kreneleta
    [BOTANIKO] Delikate krenela, kun malgrandaj senpintaj dentoj.

    krenelo


    Iel rilatitaj:

    domx fenestrx folix murx