piedo

*pied/o

  1. [ANATOMIO] (pes) Ekstrema, artikigita parto de:

a) la gambo de homo kaj simio;
b) la membroj de aliaj vertebruloj, servanta por stari kaj paŝi: la maldikaj piedoj de arabaj ĉevaloj (Z); senlace la cikonio staris sur unu piedo (Z); kuiri porkajn piedojn; simioj havas kaptokapablajn piedojn; suferi je la piedoj; pro arteriosklerozo kaj manko de pulso en la piedoj (Z); havi platajn piedojn (kun nenormale platiĝinta planda volbo); armita de la kapo ĝis piedoj (Z); mi jam lavis miajn piedojn (X); etendi siajn piedojn konforme al la litkovrilo (Z) (pf: ne elspezi pli, ol oni posedas); mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo (Z); (f) lia animo forkuris en la pinton de la piedo (Z) (li preskaŭ svenis pro teruro).
instepo, kalkano, maleolo, plando, mavo. [VIDU] piedartiko, piedflegi piediri, piedpinto, piedteno.
  1. Tiu sama korpoparto, rigardata kiel servanta por sin movi: ŝi ne veturis, ŝi uzis siajn proprajn piedojn (Z); li forpelis siajn piedojn (Z) (forkuris); danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj (Z); sur la fingroj de la piedoj li aliris al la pordo (Z); se vi retenos vian piedon en sabato (X) (ne marŝos); sur Lia irejo forte tenigas mia piedo (X).
    spuro.
  1. Tiu sama korpoparto, rigardata kiel servanta por stari: ŝi apenaŭ povis teni sin sur la piedoj (Z); stari kun ambaŭ piedoj sur la tero (pf: ne lasi sin trompi de iluzioj); stariĝi sur fortaj piedoj en la mondo (Z); esti sur la piedoj (Z) (leviĝinta; f: tute sana kaj agpova); atingi grundon firman sub la piedoj (Z); perdi la grundon sub la piedoj; stari per unu piedo en la tombo (Z); foriri kun la piedoj antaŭe (esti enterigota); havi piedojn el argilo (X) (esti falema).
  1. Tiu sama korpoparto, rigardata kiel simbolo de potenco: metu viajn piedojn sur la kolojn de ĉi tiuj reĝoj (X); li metas gentojn sub niajn piedojn (X); la polvon de viaj piedoj ili lekos (X); ŝi ĵetis sin al la piedoj de sia edzo (Z); ili regalas per la piedo (bato) la mizerulon (Z).
  1. [BOTANIKO] [ZOOLOGIO] Analoga subtenanta k/aŭ movanta parto de iaj bestoj kaj plantoj: la piedo de molusko, de boleto.
    stipo 2.
  1. Analoga parto, sur kiu staras meblo, aparato aŭ alia objekto: ĉirkaŭ la piedo de la tablo (Z); la kato kuŝis inter la piedoj de la brakseĝo; la forno sur siaj kvar feraj piedoj (Z); glaseto kun ligna piedo (Z).
  1. Malsupra parto de io: ĉe la piedo de la monto, de la muro; la sablo en la piedo de la Sfinkso (Z); ĉe la piedo de la paĝo; [MATEMATIKO] la piedo de ortanto strekita el punkto al kurbo (sekcopunkto kun la kurbo).
    bazo.
  1. [BELETRO] En la greka kaj latina metrikoj, la plej malgranda versero, uzata kiel mezurunuo.
  1. [BELETRO] Versero, minimume dusilaba, prezentanta facile memoreblan kombinon de unu forta kaj de unu aŭ pluraj malfortaj silaboj: trokea, anapesta piedo.
    metro.
  • pieda
    Rilata al piedo: piedaj arterioj; (f) la pieda parto de lito (ĉe kiu kuŝas normale la piedoj;
    kapa).
  • piede
    1. Per la piedoj: malfeliĉo venas rajde, foriras piede (Z).
    1. (f) Malsupre de: piede de la paĝo vi trovos noton.
  • *piedego
    Granda, dika piedo de homo aŭ besto: la leono levas sian piedegon kontraŭ mi.
  • piedeto
    1. Malgranda, gracia piedo: piedetoj de infano, de kato.
    1. [ZOOLOGIO] Malgranda piedo 5: piedeto de ekinodermo, de poliketo.
  • *piedingo
    1. Speco de ringo, kiu pendas de la selo kaj en kiun oni metas la ekstremajojn de la piedoj por surĉevaliĝi kaj rajdi.
    1. [ANATOMIO] Orela osteto, stapedo.
    1. [TEKNIKOJ] Similforma peco de maŝino.
  • dekpiedulo
    [ZOOLOGIO] Ordo (Decapoda) de malakostrakoj ampleksanta i.a. salikokojn, kankrojn, krabojn.
  • dupieda
    Havanta du piedojn.
  • dupiedulo
    Animalo, havanta du piedojn: homo estas dupiedulo.
  • kvarpiede
    Uzante, por sin movi, la manojn kaj la piedojn: la infano kuris kvarpiede.
  • kvarpiedulo
    Besto, havanta kvar piedojn.
  • pseŭdopiedo
    [ZOOLOGIO] [BIOLOGIO] (pseudopodium) Protoplasma lobo aŭ fadeno, kiun povas eligi la rizopodoj (ameboj k.a.), iuj bakterioj kaj iuj ĉeloj (leŭkocitoj) de superaj vivuloj por translokiĝi aŭ kapti nutraĵon. SIN. pseŭdopodo.
  • senpieda
    Ne havanta piedo (j)n: senpieda batrako; senpieda vazo.
  • tripiedo
    1. Seĝo kun tri piedoj: li trafis tripiedon kaj vundis brovon (Z); la tripiedo de la Pitia en Delfo.
    1. Laboratoria aparato, kun tri piedoj, sur kiun oni metas balonon kun likvo varmigota.
    1. Diversuza tripieda portilo.
      stativo.
  • tripieda
    Havanta tri piedojn: tripieda masto.
  • anserpiedo
    Kenopodio.
  • azenpiedo, ĉevalpiedo
    Tusilago.
  • birdpiedo
    Omitopodo.
  • bulpiedo
    [MEDICINO] Denaska aŭ akirita misformiĝo, malhelpanta al la piedo normale apogigi sur la grundo.
  • katpiedo
    Antenario.
  • kapopieduloj
    [ZOOLOGIO] Cefalopodoj.
  • leonpiedo = edelvejso.
  • naĝpieduloj = fokuloj.
  • nud (a)pieda
    Sen ŝuoj: estas por vi nefareble veni en la palacon, ĉar vi estas nudapieda (Z); kalvaj kaj nudpiedaj monaĥoj (Z); kuraĝon mi havas sufiĉe, por iri nudapiede tra la mezon de la infero! (Z).
  • palmopieda
    Havanta la fingrojn de la piedo kunigitajn de membrano (ekz.: anaso, ansero, cigno, mevo); rempieda.
  • platpieda
    Havanta platajn piedojn.
  • radikpieduloj
    [ZOOLOGIO] Rizopodoj.
  • rapidpieda
    Kapabla kuri rapide: la rapidpieda Aĥilo; miaj tagoj estas pli rapidpiedaj ol kuristo (X).
  • rempieda
    Palmopieda.
  • sekpiede
    Ne malsekigante la piedojn: transpasi rojon sekpiede.
  • velurpiedeto
    Piedeto de kato, entirinta siajn ungojn.

    piel/o = [ANATOMIO] pjelo.


    piedo


    Esprimoj


    Banu al vi la torditan piedon en varma salakvo.
    Bulpiedo (denaska misformiĝo).
    Dolorige surtreti la piedojn de iu.
    Doni al iu piedon en la postaĵon.
    Dorso de la piedo (= insepto).
    Fali sur la genuojn.
    Femuralo (kapo kaj kolo).
    Femuraĵo de kokino, ŝafo, porko, bovo.
    Havi platajn piedojn, gambojn kiel alumetoj.
    Havi sur la piedoj nur ŝtrumpojn.
    La arkeco de insepto.
    Leviĝi de la genua pozicio.
    Li ne scias sur kiun piedon stariĝi.
    Li staras, kiel se li estus plantita.
    Liaj piedoj kvazaŭ enradikiĝis.
    Ligna kruro de kriplulo.
    Llaj piedoj rifuzas lin porti.
    Maleolo (havi maldikajn maleolojn).
    Mia genuo ankiloziĝas.
    Rompi a1 si la femuron.
    Sin meti de unu piedo sur la alian.
    Sin streĉi sur la piedfingroj.
    Stari firme sur la plandoj, per (kun) ambaŭ piedoj, sur la tero.
    Suferi je la piedoj.
    Tordi al si la piedon.
    Treti ion per la piedoj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    anserpiedo, azenpiedo, birdpiedo, bulpiedo, dekpieduloj, dupieda, dupiedulo, kapopieduloj, kapropieda, katpiedo, kornpieda kraterelo, kvarpiede, kvarpiedulo, leonpiedo, naĝpieduloj, nud(a)pieda, palmopieda, palmopieda, pieda, pieda dikfingro, piedartiko, piedbati, piedbenketo, piedcirklo, piede, piedego, piedeto, piedfingro, piedflegi, piedfrapadi, piedingo, piedira zono, piediri, piedkalo, piedlagro, piednoto, piedo, piedostara, piedpilko, piedpinte, piedpremi, piedsigno, piedsoldato, piedteno, piedvojaĝi, piedĉifono, piedŝnuro, platpieda, pseŭdopiedo, radikpieduloj, rempieda, sekpiede, senpieda, tripieda, tripiedo, velurpiedeto, ĉevalpiedo

    El la malnova greka: πους, ποδος (piedo)

    acefalopodoj , aktinopodoj , amfipodoj , antipodo , apodo , apogi , apoĝaturo , apuso , artropodoj , bradipodo , brakiopodoj , brankiopodoj , cefalopodoj , cipripedio , ciripedoj , dekapodoj , diapedezo , diplopodoj , dipodo , egopodio , ekspedi , ekspedicio , falaropodo , filopodoj , futo , gastropodoj , impedanco , izopodoj , kenopodio , kilopodoj , kopepodoj , leontopodo , likopodio , makropodo , miriapodoj , mopedo , oktopodo , ornitopodo , ortopedio , palmipedoj , paralelepipedo , pedalio , pedalo , pedicelo , pediklo , pediko , pedikularo , pedikuri , pedipalpo , pedologo , pedunklo , piedestalo , piedo , pioniro , podagro , podgorico , podicipo , podio , podokarpo , polipo , polipodio , pseŭdopodo , pulpo , repudii , rizopodoj , skafopodoj , stampedo , stapedo , trapezo , velocipedo

    Parto de


    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    kripla
    plata
    unukrura
    sidi krurkruce
    iri
    krurfalĉi iun
    kunŝovi, disŝovi la krurojn
    lami
    marŝi
    pedikuri
    stari
    tordi
    ankilozo
    artiko
    baza, meza; unga falangoj (piedfingraj ostoj)
    bazo
    femuralo (femurosto)
    femuro
    fibulo
    fingro
    gambo (malsupra membro; infra membro)
    genuo
    insepto
    kalkaneo (kalkanosto)
    kalkano
    kalo
    korpo
    kruro
    metatarsalo (la kvin metatarsoj formas la metatarso)
    metatarso
    osto
    patelo
    peroneo (fibulo)
    piedestalo
    plando
    stativo
    suro
    tarso
    tibio
    verso
    ŝtrumpo

    Iel rilatitaj:

    Podgoricx aktinx amebx amfipodx anakruzx anapestx ankilozx antipodx apodx apogx apoĝaturx apusx artikx artropodx banx bazx botx bradipx brakiopodx brankiopodx cefalopodx cipripedix ciripedx daktilx dekapodx diapedezx diplopodx dipodx egopodix ekspedicix ekspedx falangx falaropodx falĉx femurx fibulx filopodx fingrx folix futx gambx gastropodx genux impedancx inseptx instepx irx izopodx kalkanex kalkanumx kalkanx kalx kankrx katx kenopodix kilopodx kopepodx korpx krabx kriplx krucx krurx lamx leontopodx likopodix makropx maleolx manx marŝx mavx meblx metatarsx metrx miriapodx mopedx oktopodx ornitopodx ortopedix ostx palmipedx paralelepipedx partx patelx paĝx paŝx pedalix pedalx pedicelx pediklx pedikularx pedikurx pedikx pedipalpx pedologx pedunklx peronex piedestalx piedingx piedx pionirx plandx plankx platx podagrx podicipx podix podokarpx polipodix polipx pseŭdopodx pulpx repudix rizopodox rizopodx sakx salikokx seĝx skafopodx spurx stampedx stapedx starx stativx stipx surx tablx tarsx tibix tordx trapezx trokex ungx velocipedx versx vertebrulx ŝovx ŝtrumpx ŝtupx ŝux