lanco

lanc/o (1)

  1. Batalilo, konsistanta el longa ligna stango kaj akra ferpinto, uzata de makedonaj falangistoj, de Mezepokaj kaj modernaj kavalerianoj ks: Saul intencis alpiki per la lanco Davidon al la muro (X); ili forĝos el siaj lancoj rikoltilojn (X); Valter la Mizerulo tiel fortege elpuŝis el la selo la Ursrajdanton, ke splitoj de la lanco flugis en la aeron (Z); rompi lancon en turniro; lancportistoj.
    halebardo.
  1. Simila, malpli longa armilo, uzata por ĉasi aprojn, fiŝojn en la submara ĉasado ks.
  • lanceto
    [MEDICINO] Kirurgia instrumento, konsistanta el pinta kaj akra klingo, uzata por vakcini, incizi ktp.
  • lancisto
    Soldato armita per lanco.
  • lancoforma
    Havanta la formon de pintfero, pintiĝanta je unu ekstremo: lancoforma flamo, fenestro, [BOTANIKO] folio.
  • ĵetlanco
    1. Iom pli mallonga lanco, kiun oni ĵetis per la mano aŭ maŝino. [VIDU] lancoĵeto.
    1. [SPORTO] ĵetilo lancforma, uzata en atletiko.

    lanco


    Iel rilatitaj:

    folix ŝux