rondo

*rond/o

  1. Pli-malpli regula cirklo: rondo el staranta ŝtonoj; du grandaj strutoj rapide kuras en malvasta rondo (Z); rondo de dancantoj; oni kaptis nin ambaŭ en la rondon kaj oni saltis ĝis plena tagiĝo (Z); la infanoj formis rondon ĉirkaŭ la avino; sidi en rondo; (f) magia rondo (Z) (de kiu oni ne povas eliri); erara rondo (Z) (erara rezono, en kiu la premiso rezultas ĝuste el la demonstrota konkludo); el la dirita erara rondo ekzistas eliro tute alia (Z). [VIDU] rondiri.
  1. Aro da personoj, grupigitaj ĉirkaŭ centro de intereso: li klarigadis la leĝojn en la rondo de la lernantoj (Z); la reĝo en la rondo de siaj korteganoj (Z); en intima rondo, en la hejma rondo; forte ni staru, brave laboru, kuraĝe, ho nia rondo! (Z); penetrigi E-on en la sciencajn kaj oficialajn rondojn; la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian (Z); ĉi tie (inter rabistoj) vi kvazaŭ eliras el la rondo de la homaro (Z); (f) ŝajnis ke G. absolute ne pensas pri tio, ĝi ne apartenis al la rondo de liaj pensoj (Z).
  1. [TELEKOMUNIKOJ] Radioamatora kontakto kun pli ol du partoprenantoj.
  • ronda
    1. Havanta formon de rondo: ronda truo, fenestro, ciferplato; la rado estas ne tute ronda; ĉarma ronda buŝeto; ronda tablo; la Ronda Tablo (ĉirkaŭ kiu reĝo Arturo kaj liaj kavaliroj sidis sen ia superrangeco); konferenco de ronda tablo (kun simila rangegaleco de la partoprenantoj).
    1. Havanta formon pli-malpli similan al tiu de sfero: ronda kuglo; la ronda pilko (de futbalo, kontraste al la ovala de rugbeo); ronda kapo; (analoge) rondaj vangoj (sen kavoj), rondaj ŝultroj (konveksaj ĉe la malantaŭo); (f) [BELETRO] ronda periodo (facile fluanta).
    1. Prezentanta plenan formon, sen frakcioj aŭ decimaloj: ronda nombro (Z), faro, sumo.
    1. [LINGVOSCIENCO] Prononcata kun rondigitaj lipoj: rondaj vokaloj.
  • ronde
    En ronda maniero: ĝi kuras ronde (Z).
  • rondaĵo
    Io reliefe ronda: en ŝia korsaĵo restis ĝemela rondaĵo; la okulo ĝuis tiajn placajn rondaĵojn; la rokokaj mebloj abundas je rondaĵoj.
  • rondeco
    Eco de tio, kio estas ronda: ili ne konis la rondecon de Tero; (f) rondeco de la nombro de la komitatanoj ne estas necesa (Z).
  • rondeto
    Malgranda societo: ni esperu, ke via energia rondeto baldaŭ fariĝos la patro por multaj aliaj rondetoj en diversaj urboj (Z); la Odesa rondeto (Z); unua rondeto homarana (Z); en la rondeto de siaj kamaradoj (Z).
  • rondigi
    1. Fari ion ronda: la ondoj de la maro iom post iom rondigas la angulecan pecon da roko (Z); rondigi siajn frazojn.
    1. [KOMPUTIKO] Anstataŭigi neprezenteblan nombron per proksima prezentebla nombro: rondigi la rezulton ĝis la plej proksima entjero; rondigeraro.
  • rondiri
    Vd iri.
  • duonrondo
    Duona cirklo.
  • lumrondo
    Rondo de lumo, elĵetita el lumfonto: (f) esti en la lumrondo (rigardata kaj atentata de multaj).
  • flurondo
    Cirkvito.
  • radrondo
    Ekstera ringa parto de rado, ĝenerale ekipita per bendo aŭ ringego kaj ligita al nabo per spokoj aŭ plato.


    Biblioteko prunta, konsulta, rondiranta, referenca. en la spaco ronde kuŝanta ĉiuflanke de io. Kalkuli ĝuste, erare, rondcifere, en la kapo, laŭ (per) la fingroj. Liaj okuloj ronde malfermiĝas. Okuloj ronde malfermiĝas. Starigi itineron de turisma rondveturado.
    cirko. rotondo. trafikcirklo, rondoplaco.
    cirklo ĉirkaŭ. formo.

    Iel rilatitaj:

    apuntx biciklx cirklx cirkulx fenestrx folix formx kukx tablx ĉirkaŭ