rando¹

*rand/o¹

  1. ĉirkaŭa ekstrema parto de la surfaco de objekto, rigardata laŭ ĝia longeco: rando de telero, kadro (Z), tablo, lito (Z); rando de boato (Z); la randoj de iliaj (pagodaj) tegmentoj estas turnitaj supren (B); sidiĝi sur la rando de la puto (Z), de foskavo (Z); rando de vesto (Z); li kaptis ĝin je la rando de la tuko (Z).
    eĝo. [VIDU] randegaligi.
  1. Videbla linio, kie finiĝas ia etendaĵo en la spaco: la marmora sfinkso ĉe la rando de la dezerto (Z); la rando de ĝardeno (Z), de la arbaro (Z), de akvo (Z); al vi venos nacioj de la randoj de la tero (K); (analoge) la domo pleniĝis de rando ĝis rando (Z); (f) troviĝi ĉe la rando de la ruino, de la morto ( [VIDU] sojlo).
    bordo, limo.
  1. [MATEMATIKO] (pp aro en topologia spaco) La fermaĵo de la aro minus ties malfermaĵo.
  • randa
    Rilata al la rando.
  • randaĵo
    Io, kio markas la randon de objekto: la randaĵo de ĉapelo, de drapo; metala randaĵo de skribtablo; silka randaĵo de faketo; draprandaĵoj ĉirkaŭ la pordo gardis kontraŭ ĉia trablovo (Z); trotuarrandaĵo (bordero).
    flanĝo.
  • randumo
    La ĉirkaŭa surfaco de objekto, rigardata laŭ ĝia plej mallarĝa dimensio: strekita randumo de monero, medalo; randumo de tabulo; randumo de rado; reliefa, eluzita randumo de pneŭmatiko.
    kento.
  • ĝisrande
    ĝis la rando: du ĝisrande plenaj tasoj da teo (Z).
  • akraranda
    Havanta akran randon: akraranda peco de rompita glaso (Z); akraranda glavo.
  • boatrando
    ĉiu el la flankaj randoj de boato, kie en remboato estas fiksitaj la remiloj.
  • dekstrarandigi
    [TIPOGRAFIO] Dekstrigi.
  • klinrando
    Bevelo.
  • ŝiprando
    Pavezo: la vento forblovis ĝin trans la ŝiprandon (Z).
  • tranĉrando
    La maldikigita kaj akrigita rando de tranĉinstrumento: la tranĉrandoj de la plugilferoj kaj de la fosiloj kaj de la tridentoj kaj de la hakiloj kaj de la pikstangoj malakriĝis (X); la sunaj radioj flame rebrilis de la ŝtala tranĉrando (B).
    eĝo.
  • vojrando
    La spaco inter la ŝoseo kaj la fosaĵo. SIN. vojflanko.
  • vundorando
    Konturo de vundo, laŭ la linio de la disŝirita haŭto.
  • rand/o²
    Sud-Afrika monunuo.


    akra : pika; tranĉa; kun tre maldika pinto aŭ rando;. alo. apudmeti. bedo. bevelo, oblikva rando, klinrando, faceto. borddeklivo; bordkrutaĵo. bordo. bretapogilo. ĉirkaŭaĵo. ĉirkaŭparto. ekstremo. fenestrosojlo, fenestrobreto. fino. finpunkto. flakremiso. flanko. franĝo. izoli. kadro. klingo : tranĉa, akra rando; tiu parto de tranĉilo, glavo, falĉilo., kiu tranĉas. konturno. kroma. laŭ. Limbo. limo. marbordo. marĝeno. najbaro. periferio. proksimi, apudi. rando : parto de unu afero, kiu estas ĉe la limo kun alia afero (rando de vojo, rando de kampo, rando de urbo) aŭ ĉe la fino de la afero (rando de ĉapelo, rando de tuko). sekvi. supraĵi. tanĝi. tuŝi. urbo'rando. vojflanko.
    angulo. bordo. ĉirkaŭ. dimensio. divido. glaso. karto. lando. larĝa. linio. loko. maro. monto. profunda. proksima. rivero. situacio. spaco.

    Iel rilatitaj:

    alx angulx apud balustradx bevelx borderx bordx dimensix dividx flankx folix glasx kartx landx larĝx limx linix lokx marx montx najbarx pintx pordx preskaŭ profundx proksimx riverx situacix spacx telerx tranĉx ĉirkaŭ