festono

feston/o (1)

  1. Ornama girlando el kunplektitaj floroj, folioj, branĉetoj, rubandoj ks kurbe pendanta inter du alkroĉopunktoj.
  1. Ornamaĵo imitanta tiajn festonojn, en arkitekturo, potdekoracio ks.
  1. Ornamaĵo de rando de ŝtofo, formita per regulaj arkoformaj dentetoj, ordinare broditaj: elegante festonita ĉemizo; unu el tiuj nepriskribeblaj tualetoj, kie puntoj kaj bantrozetoj, faldoj kaj festonoj kuniĝis en mirinda senordeco.
  • festoni (tr)
    Ornami per festonoj.

    festono


    Iel rilatitaj:

    artx folix