vosto

*vost/o

  1. [ZOOLOGIO] La lasta korpoparto malantaŭ la postaj membroj ĉe diversaj vertebruloj, konsistanta el la ekstremo de la vertebra kolumno, kovrita de muskoloj kaj haŭto: alligu lin al la vostoj de sovaĝaj bovoj (Z); la hundo svingetis sian voston, por saluti la mastron; ĉevalo kun plena vosto; ĉiu vulpo sian voston laŭdas (Z); subtiri la voston (pp batita hundo); la hipopotamo streĉas sian voston kiel cedron (X).
  1. Postaĵa plumtufo de birdoj: korniko vundita propran voston timas (Z); la pavo radie disstreĉis sian voston; faligi pinĉon da salo sur la voston de birdo (por ĝin kapti: ŝerco de patrino al infanoj).
  1. Postaĵa apendico de diversaj animaloj: etendu vian manon kaj kaptu ĝin (la serpenton) je ĝia vosto (X); vosto de skorpio (N); (la virineto de maro) ne havis piedojn, la korpo finigis per fiŝa vosto (Z); (analoge) tial la Eternulo dehakos ĉe Izrael la kapon kaj la voston (X); okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita (Z).
  1. (f) La lasta parto de io pli-malpli longa: la vosto de procesio, de vico da atendantoj; vosto de kometo, de kajto; la vosto de ŝtormo (lastaj perturboj post kvietiĝo); la vosto de litero (ekz. de g, j), de noto; tiu senutila deklaro faras la impreson de alkudrita vosto.
  1. (fm) Peniso: krablas ŝi, Keti, nuda [...] , ho, voston almeti! (P)L.
  1. [TEKNIKOJ] La pli maldika parto de ilo: vosto de tranĉilo (per kiu oni fiksas ĝin en la tenilo); vosto de akumulatora plato (la apendico, kiu servas, por ĝin en- kaj el-meti); vosto de ventflago.
  • vosta
    Rilata al la vosto: vosta naĝilo; vostaj haroj.
  • voste
    Per vosto: nur mian pugon lia arogo celis voste (W).
  • vostumi (ntr)
    Svingi la voston.
  • senvosta
    Ne havanta voston: senvosta kato.
  • senvostuloj
    Anuroj.
  • afustovosto
    [ARMEOJ] La posta parto de la afusto de kanono, kiu apogiĝas sur la grundo.
  • ĉevalvosto
    [ANATOMIO] Abunda nervofasko, finanta la mjelon kaj ĉirkaŭanta la terminalan filamenton.
  • harvosto
    Ponevosto.
  • hirundovosta
    Karakterizanta junton, kiu havas la formon de hirunda vosto.
  • hirundvostulo
    Hirundvosta papilio. SIN. makaono.
  • hundovosto
    Cinozuro.
  • lirvostulo
    [ZOOLOGIO] Menuro.
  • ponardvostuloj
    [ZOOLOGIO] Ksifozuroj.
  • ponevosto
    Hararanĝo, en kiu la harfasko libere pendas de kuntenanta banto.
  • ruĝvostulo
    [ZOOLOGIO] Fenikuro.
  • silkvostulo
    [ZOOLOGIO] Bombicilo.
  • ŝipvosto
    La posta parto de ŝipo.
    pobo.
  • volvovosta
    [ZOOLOGIO] Karakterizanta la simiojn, kies vosto povas volviĝi ĉirkaŭ apogpunkto.
  • vulpovosto
    Alopekuro.

    vosto


    Esprimoj

    Korniko vundita propran voston timas.
    La hundo svingetis sian voston, por saluti la mastron.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    , , , , junto, , , , , , , , , , , , vosta, , voste, vosto, , , , , (antaŭ repliko), , ,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    svingi
    vicumi
    alopekuro ( )
    animalo
    anuroj (senvostuloj)
    besto
    bilardbastono
    bilardstango
    bombicilo ( )
    cinozuro ( )
    dorso
    ekstremo
    fenikuro ( )
    fino
    harvosto
    hirundvosto
    korpo parto
    ksifozuroj ( ponardvostuloj )
    larĝa peniko
    lasta parto
    makaono ( )
    mamo
    menuro ( )
    pavo : birdo, kies virbirdo povas ventumil-forme montri la plumojn de sia vosto
    pedunklo
    peniso
    petiolo
    pigo : birdo el la -familio, nigra-blanka kun longaj vostoplumoj
    pobo ( )
    ponevosto
    postaĵo apendico
    reveni kun vosto
    sciuro : en arboj (la dikan, haran voston ĝi sidante tenas vertikale)
    senvostulo
    spino
    trajnovosto (la lastaj )
    trenaĵo de virina
    vertebrulo
    vico
    vicofino
    vosto de vostopiano
    zoologio

    Iel rilatitaj:

    afustx alopekurx animalx anurx apendicx bestx bilardx birdx bombicilx cebx cinozurx dorsx ekstremx fenikurx finx fiŝx folix harx hirundx hundx insektx kometx korpx ksifozurx larĝx lastx literx makaonx mamulx menurx pavx pedunklx penikx penisx petiolx pianx pigx plumx pobx ponardx ponex post pugx robx sciurx sen skorpix spinx stangx svingx tigx trajnx trenx venx vertebrx vicx zoologix ĉerizx