frukto

*frukt/o

  1. [BOTANIKO] Organo de la angiospermoj, devenanta el la maturiĝo de la karpeloj de unu aŭ pluraj floroj, iufoje ankaŭ kune kun aliaj partoj de la floro aŭ eĉ de aliaj organoj: seka, karna frukto; fruktoj tre diversas laŭ deveno (simpla, plurobla, kunmeta frukto; ŝajnfrukto ) kaj laŭ firmeco kaj dehisko (akeneca, kapsuleca, bereca, drupeca frukto). [VIDU] fruktokorpo.
  1. [KOMUNUZO] Tiu organo de la arbospecioj (fruktarboj), ĉe kiuj ĝi estas manĝebla: maturaj, fruaj fruktoj; sekigitaj fruktoj; surtabligi la fruktojn (en fino de la manĝo); la malpermesita frukto (Genezo III); Eva deŝiris la frukton de la sciado (Z); frukto malpermesita estas plej bongusta (Z); laŭ la frukto oni arbon ekkonas (Z); ne falas frukto malproksime de l' arbo (Z) ( [VIDU] boji). [VIDU] fruktobutiko, fruktokultivo, fruktotenejo, fruktovendisto.
  1. (analoge) ĉiu produkto de la tero aŭ de vivantaj estaĵoj: la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj (X); benita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero kaj la frukto de via bruto (X); la unua frukto de lia forto (X) (unuenaskito); (f) frukto de l' imago (Z).
  1. Profita rezulto, produktita de io: li havas la konscion, ke la fruktoj de lia laboro neniam pereos (Z); mi fordonis al H. por ĉiam ĉiujn fruktojn, kiujn mi havis la rajton esperi por miaj laboroj kaj suferoj (Z); tio estas frukto de lia unuatempa verkado; mia opinio estas nur frukto de 19-jara sperto (Z); lernado sen fruktoj ne restas (Z); se iam venos tiu feliĉa tempo, ĝi estos la frukto de la konstanta kaj senlaca laborado (Z).
    krono, prezo, rekompenco, rento.
  • akeneca frukto
    [BOTANIKO] Frukto seka, nedehiska; ekz. akeno, kariopso.
  • bereca frukto
    [BOTANIKO] Frukto karna, kun semoj ne entenataj de kerno; ekz. bero, peponedo.
  • drupeca frukto
    [BOTANIKO] Frukto karna, kun semoj entenataj de unu aŭ pluraj kernoj; ekz. drupo.
  • kapsuleca frukto
    [BOTANIKO] Frukto seka, dehiska; ekz. kapsulo, foliklo, guŝo.
  • kompleksa frukto
    [BOTANIKO] ŝajnfrukto.
  • kunmeta frukto, plurobla frukto
    [BOTANIKO] Frukto, devenanta el unu floro kun pluraj liberaj karpeloj; ekz. plurakenoj, plurdrupetoj de rubuso.
  • simpla frukto
    [BOTANIKO] Frukto, devenanta el unu floro unukarpela aŭ kun pluraj kuniĝintaj karpeloj; ekz. guŝo, simpla bero, simpla akeno.
  • frukta
    1. Produktanta fruktojn: frukta arbo (Z), ĝardeno (Z).
    1. (Z) Fruktodona.
  • frukti (ntr)
    1. Doni fruktojn aŭ idojn: ĉiuj bestoj moviĝu sur la tero kaj fruktu (X); la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis (X).
    1. (f) Doni profitan rezulton: mia plano estas tia, kaj mi esperas, ke ĝi bone fruktos (Z).
      prosperi, sukcesi, flori.
  • fruktaĵo
    [KUIRARTO] Manĝaĵo farita el fruktoj.
    kaĉo, kompoto, konfitaĵo, ŝorbeto.
  • fruktejo
    Fruktoĝardeno.
  • fruktero
    [BOTANIKO] ĉiu frukteto, kiel parto de plurobla aŭ kunmeta frukto.
  • fruktigi
    Fari multafrukta: li diris al mi: mi fruktigos vin kaj multigos vin (X).
    fekundigi.
  • fruktujo
    Plado aŭ vazo por surtabligi fruktojn.
  • fruktarbo
    Arbo produktanta manĝeblajn fruktojn, ekz. pomujo, oranĝujo, figujo.
  • fruktodona
    Tia, ke ĝi donas multe da fruktoj: fruktodona tero (B), arbo (B); (f) por ke la diskutado estu trankvila, matura kaj fruktodona (Z).
  • fruktogusta
    Tia, ke oni sentas ian guston de frukto: fruktogusta vino, brando.
  • fruktologo
    Specialisto pri fruktologio.
  • fruktologio
    Fruktoscienco, branĉo de la plantanatomio speciale pri la strukturo de fruktoj kaj semoj.
  • fruktozo
    [KEMIO] Sukero, ketoheksozo, C6H12O5, izomero de glukozo, troviĝanta i.a. en dolĉaj fruktoj kaj mielo.
  • fruktoporta
    Tia, ke ĝi donas fruktojn: li posedas multe da tero kaj tre fruktoporta (Z); via edzino estas kiel fruktoporta vinberbranĉo (X); energia kaj fruktoporta laborado (Z); ne ĉia gazeta artikolo estas egale fruktoporta (Z); la plej grandaj teoriaj laŭdoj ne efikas tiel fruktoporte, kiel la rakontoj pri sukcesoj (Z); fruktoportado estas beno (Z).
  • fruktoriĉa
    Donanta grandan kvanton da fruktoj: verda, hela, fruktoriĉa olivarbo (X); estos fruktoriĉa jaro (Z).
  • pseŭdofrukto
    [BOTANIKO] ŝajnfrukto.
  • senfrukta
    1. Ne portanta fruktojn: Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon (X); la tero estas senfrukta (X); senfruktiĝos viaj olivarboj (X); li ne senfruktigu al vi la vinberbranĉojn (X).
    1. Vana: senfruktaj provoj (Z).
  • senfruktulo
    Homo sen infano: ne estos inter vi senfruktulo aŭ senfruktulino (X).
  • askofrukto
    [BOTANIKO] Askujo.
  • bazidifrukto
    [BOTANIKO] Bazidiujo.
  • kernofrukto
    Drupo.
  • marfruktoj
    [KUIRARTO] (metafore laŭ frukto 3) Diversaj manĝeblaj maraj moluskoj kaj krustuloj.
  • ŝajnfrukto
    [BOTANIKO] Frukto, devenanta el la kuniĝo de la karpeloj de unu (simpla ŝajnfrukto) aŭ pluraj (kunmeta ŝajnfrukto) floroj kun aliaj organoj (i.a. kaliko, korolo, receptaklo), kiuj konsistigas gravan parton de la frukto; ekz. ananaso (kunmeta ŝajnfrukto), frago, pomo (simplaj ŝajnfruktoj). SIN. pseŭdofrukto.
  • sporofrukto
    [BOTANIKO] Sporujo de la miksomikotoj.

    frukto


    Esprimoj

    Eva deŝiris la frukton de la sciado.
    Frukto malpermesita est s plej bongusta.
    Ne falas frukto malproksime del'arbo.
    Laŭ la frukto oni arbon ekkonas.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    frukto, , , frukto, , frukto, , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , frukto, , frukto, , , frukto, , , , frukto, , , , frukto, ,

    Partoj de frukto

    dehiskaj fruktoj:
    nedehiskaj fruktoj:

    Fruktoj

    abrikoto
    akvomelono
    arakido
    avelo
    banano
    bero
    cidonio
    citrono
    ĉerizo
    daktilo
    figo
    frago
    frambo
    frakseno
    granato
    grio
    groso
    izo
    juglando
    kariopso
    kaŝtano
    kokoso
    korilo
    kukurbo
    melongeno
    melono
    merizo
    migdalo
    mirtelo
    oksikoko
    olivo
    oranĝo
    pampelmuso
    persiko
    piro
    pistako
    pomo
    pruno
    ribo
    rozo
    rubuso
    ulmo
    vakcinio
    vinbero

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    angiospermoj
    floro
    interezo
    karpeloj
    krono
    profito
    rekompenco
    rento

    akeneca
    bereca
    dehiska
    drupeca
    firma
    frua
    kapsuleca
    matura
    seka
    sekigita

    Ankaŭ vidu:

    arbo
    buŝo.
    deserto.
    floro
    folio
    gusta.
    legomo.
    manĝi.
    menuo.
    planto
    restoracio.
    spicaĵo.
    trinki.

    Bildvortaro

    202 : Sudlandaj fruktoj
    202-01 : daktilpalmo
    202-02 : fruktoporta palmo; fruktanta palmo
    202-03 : palmfolio
    202-04 : maskla florspadiko
    202-05 : maskla floro
    202-06 : femala florspadiko
    202-07 : femala floro
    202-08 : branĉeto kun fruktaro
    202-09 : daktilo
    202-10 : daktilkerno (semero)
    202-11 : figarbo
    202-12 : branĉeto kun ŝajnfruktoj
    202-13 : figo kun semeroj [laŭlonga sekco]
    202-14 : femala floro
    202-15 : maskla floro
    202-16 : granatarbo; granatpuniko
    202-17 : florbranĉeto
    202-18 : floro [laŭlonga sekco, sen korolo]
    202-19 : frukto (granato)
    202-20 : semero (kerno) [laŭlonga sekco]
    202-21 : semero (kversekco]
    202-22 : embrio
    202-23 : citronarbo; simile: limono, mandarino, oranĝo, pampelmuso, grapfrukto
    202-24 : florbranĉeto
    202-25 : oranĝofloro
    202-26 : frukto
    202-27 : oranĝo [kversekco]
    202-28 : bananujo; pizangujo
    202-29 : folikrono
    202-30 : ŝajntrunko formita el foliingoj
    202-31 : infloresko kun junaj fruktoj
    202-32 : fruktaro
    202-33 : banano
    202-34 : bananfloro
    202-35 : bananfolio [skema desegno]
    202-36 : migdalarbo
    202-37 : florbranĉeto
    202-38 : fruktobranĉeto
    202-39 : frukto (verda migdalo)
    202-40 : drupo (migdalo) kun kerno (amando)
    202-41 : karobarbo
    202-42 : branĉeto kun femalaj floroj
    202-43 : femala floro
    202-44 : maskla floro
    202-45 : frukto (guŝo)
    202-46 : guŝo [kversekco]
    202-47 : semero
    202-48 : maronarbo
    202-49 : florbranĉeto
    202-50 : femala infloresko
    202-51 : maskla floro
    202-52 : kupulo kun semeroj (maronoj)
    202-53 : bertoletio; brazilnuksarbo
    202-54 : florbranĉeto
    202-55 : folio
    202-56 : floro [de supre]
    202-57 : floro [laŭlonga sekco]
    202-58 : malfermita kapsulo kun semeroj
    202-59 : brazila nukso [kversekco]
    202-60 : nukso [laŭlonga sekco]
    202-61 : ananasplanto; ananasujo
    202-62 : ŝajnfrukto kun folikrono
    202-63 : florspiko
    202-64 : ananasfloro
    202-65 : floro [laŭlonga sekco]


    211-33 -64 : kernetfruktaj plantoj
    211-34 : pirujo, pirarbo vario: sovaĝa pirarbo
    211-35 : floranta pirujbranĉo
    211-36 : piro [laŭlonga sekco]
    211-37 : pirotigo
    211-38 : fruktokarno, pulpo
    211-39 : kernetujo
    211-40 : pirkerneto (semo)
    211-41 : pirfloro
    211-42 : ovolo
    211-43 : ovario
    211-44 : stigmo
    211-45 : stiluso
    211-46 : petalo, florfolio
    211-47 : sepalo
    211-48 : stameno (antero)
    211-49 : cidoniujo, cidoniarbo
    211-50 : cidonifolio
    211-51 : stipulo
    211-52 : pomcidonio [laŭlonga sekco]
    211-53 : pircidonio
    211-54 : pomujo, pomarbo vario: sovaĝa pomarbo
    211-55 : floranta pomujbranĉo
    211-56 : folio de pomarbo
    211-57 : pomfloro
    211-58 : velkinta floro
    211-59 : pomo [laŭlonga sekco]
    211-60 : pomhaŭto
    211-61 : pulpo, fruktokerno
    211-62 : kernetujo (semujo)
    211-63 : pomkerneto (fruktokerno)
    211-64 : pomtigo
    211-65 : pomtortriko, pomtordulo
    211-66 : manĝtuneleto
    211-67 : raŭpo de pomtordulo
    211-68 : raŭpotruo


    Iel rilatitaj:

    abrikotx agrikulturx ailantx akaĵux akenx ananasx angiospermx arakidx arbx avelx avokadx azarolx aŝarx bananx barbadenx berx bigaradx buŝx cidonix citronx daktilx dehiskx desertx donx drupx fendx figx firmx florx foliklx folix fragx fraksenx frambx frux granatx grenx grix grosx gustx guŝx interezx izx juglandx kapsulx kariopsx karpelx kaŝtanx kernx kokosx korilx korpx kovrx kronx kuirx kukurbx kulturx legomx likvx manĝx maturx melongenx melonx menux merizx migdalx mirtelx nuksx oksikokx olivx oranĝx pampelmusx persikx pirx pistakx plantx pomx portx profitx prunx rekompencx rentx restoracix ribx rozx rubusx sekx silikvx spicaĵx spicx sporx sukerx trinkx ulmx vakcinix vendx viandx vinx ĉerimolix ĉerizx ĝardenx