elipso

elips/o

  1. [LINGVOSCIENCO] Procedo, konsistanta en la ellaso de lingvaj eroj, sintakse necesaj, sed subkomprenataj pro la frazkonstruo aŭ la komunika situacio; ekz.'mi vidis lin, ne vin' (sk. vidis); 'mia animo deziras sufokiĝon, miaj ostoj la morton (Z)' (sk. deziras); 'antaŭen!' (sk. ni/vi iru).
  1. [MATEMATIKO] Duagrada kurbo kun fokusdiseco malpli ol 1: la planedoj iras ĉirkaŭ Suno laŭ elipsoj.
  • elipsa
    Prezentanta elipson: elipsa dirmaniero; elipsa orbito.
  • elipsoido
    [MATEMATIKO] Speco de duagrada surfaco: Tero havas preskaŭ formon de elipsoido.
    geoido.

    elipso


    Iel rilatitaj:

    aksx apsidx folix formx komprenx