parenkimo

parenkim/o

  1. [ANATOMIO] (parenchyma) Sekrecia histo de la glandaj masoj, ĉefa elemento de multaj organoj: parenkima nefrito.
  1. [BOTANIKO] Planta histo el vivaj ĉeloj ne aŭ malmulte specialiĝintaj, ĝenerale maldikmuraj, rolantaj en asimilado kaj akumulado de rezervoj: parenkimo floema, folio, horizontala (= radia), klorofila, ksilema, radia (de la radioj 7), rezerva; akva parenkimo de sukulenta planto; aera parenkimo de akvoplanto; la karno de molaj fruktoj, la medolo de tigoj grandparte konsistas el parenkimo.
    kolenkimo, sklerenkimo.
  • palisa parenkimo
    [BOTANIKO] Klorofila parenkimo, konsistanta el 1-3 tavoloj de longformaj, samlimaj ĉeloj (palisaj ĉeloj) perpendiklaj al la foliflankoj, kaj aspektanta kiel palisaro.

    parenkimo


    Iel rilatitaj:

    folix