piki

*pik/i (tr)

  1. Pli-malpli profunde penetrigi ion pintan en objekton aŭ korpon: piki sapobobelon, pneŭmatikon; piki al si la fingron per kudrilo; piki ĉevalon per sprono (Z); li pikis lin en la koro per sia ponardo. [VIDU] pikmortigi.
  1. (pp bestoj aŭ plantoj) Vundi per pinta organo: unu el la abeloj pikis lin en la mano (Z); li apogis sian manon al muro, kaj lin pikas serpento (X); vivo pikas kiel vipuro (X); korvo al korvo okulon ne pikas (Z); vermopikita; pikite de dornoj.
  1. Malagrable kaj akre eksciti la sensojn: frosto pikis la vizaĝojn; la suno pikas; pikas al mi en la flanko; mustardo pikas la langon; piki al iu la vundan lokon (Z) (pf).
  1. (f) Incite, ekscite tuŝi la senton: la punca damasko de la mebloj pikis la lacajn okulojn de la laboristinoj (Z); tiam ni ne havus tiun 'malvivan korpon', kiu al ĉiu pikas la okulojn (Z); tiu krio pikis la reĝon (Z); al vi oni predikas, kaj nin oni pikas (Z); geamantoj sin pikas (Z) (kvereletas); min pikas la dubo, ĉu [...] ; pikita de envio, de la riproĉoj.
  • piko
    1. Ago de iu, io pikanta, kaj rezulto de tiu ago: pikoj de kudrilo (B); la aglon murde trafas piko de sag' (K); kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras (Z); pro vorta piko ofte perdiĝas amiko (Z); piko de konscienco (
      pento, rimorso).
    1. 2 dummy @examples @grepClassA grepx grupo1.html grupo2.html grupo3.html grupo4.html grupo5.html grupo6.html grupo7.html grupo8.html grupo9.html grupoA.html grupoB.html grupoC.html grupoD.html grupoE.html grupoX.html index.html @insert.sh @insert.sh~ kapvortoj.html @katalogo klasoj.css klasoj.sh Kontakto2.html Kontakto.html @krei.sh list listx @@@modelo.html model.redirect @movi.sh nejampreta.html nejampretx.html newTemp ofteco.html oftKontakto.html @PIV @PIV.html PIVoriginal.html @PIV.xml PIV.xml PIV.xsl PIVXXXc PIVXXXd PIVXXXe PIVXXXf PIVXXXg PIVXXXĝ PIVXXXh PIVXXXĥ PIVXXX.html PIVXXXi PIVXXXj PIVXXXj~ PIVXXXĵ PIVXXXĵ~ PIVXXXk PIVXXXk.html~ PIVXXXl PIVXXXl~ PIVXXXm PIVXXXm~ PIVXXXn PIVXXXn~ PIVXXXo PIVXXXo~ PIVXXXp PIVXXXp~ Radikoj-685.html @@@redo @redoTemp @reRilatitajList.sh @rerilatitaj.sh revo.js @rilatitajList.sh @rilatitaj.sh @rilatitajSupre temoj.html temp tezauro.01.tar.gz tezauro.html @touchList.sh @touch.sh @vinjet vortoj vortoj.01.tar.gz vortoj.02.tar.gz Zlatko.html Zlatko.html~ Unu el la kvar emblemoj de ludkartoj, signita de nigraj figuretoj, similantaj pikilon de pikstango.
  • pika
    Tia, ke ĝi pikas la sensojn aŭ la sentojn: pika urtiko; la pika sagaca ironio de Voltero; pika originaleco de ia stilo.
    morda.
  • pike
    En pika maniero: frapi pike kaj tranĉe; pike riproĉi iun.
  • pikado
    Daŭraj, ripetitaj pikoj: la ĉevalo, incitita de la pikado de la insektoj, furioze forkuris; (f) ĉar tedis jam al mi la konstanta pikado pro mia kunlaborado en La Revuo (Z).
  • pikanta
    Faranta pikon: pikanta dorno (X); [KUIRARTO] salmo kun pikanta saŭco; pikanta novelo de Boccacio (B); la pikanteco de la situacio ridigis ĉiujn.
  • pikema
    Sprite aŭ invite mokema: vi estas tre pikema, princo! (Z).
  • piketado
    Sento pri tre delikataj pikoj: senti piketadon en la gorĝo, en la okuloj pro la fumo.
  • pikiĝi
    Iĝi pikita: Aj! ekkriis unu el ili, pikiĝinte per la flikilo (Z); je la pingloj oni pikiĝas (Z).
  • *pikilo
    1. Ilo por piki: pikilo de ŝuisto, por la fajro; dentopikilo.
    1. La pika parto de objekto: pikilo de sago, de lanco; pikiloj ĉe la supro de krado.
    1. Organo de insektoj aŭ plantoj, per kiu ili pike vundas: la pikiloj de la abeloj (Z); (la rozo) diris: per pikiloj mi disŝiros tuj la manon vian (Z).
  • piki (ntr)
    1. Sin paŝti, bekante grajnojn ks en la tero: la kolomboj, kokinoj pikas.
    1. (pp gorĝo, okuloj ks) Senti piketadon.
  • alpiki
    Fiksi, pikante: Saul intencis alpiki per la lanco Davidon al la muro (X); alpiki papiliojn sur korkoj.
  • ekpiki
    Subite piki: la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de ŝia koro (Z).
  • elpiki
    1. Eligi, pikante: li elpikis la kuglon el la ligna fosto.
    1. Krevigi per pikilo: korvoj elpikos al li la okulojn (Z); la Filistoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn (X).
  • enpiki
    Enigi, pikante: vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton (Z); enpikita skribo (tatuo); sed David forsaltis de Saŭl kaj la lanco enpikigis en la muron (X).
  • trapiki
    Trabori, pikante: Hamleto trapikas la reĝon (Z); li trapikis al li per tranĉilo la gorĝon (Z); trapiki truon en folio (Z); (f) eĉ pinglo povas la koron trapiki (Z); ĉielo trapikita de steloj.
  • trapikiĝi
    Iĝi trapikita: veziko, pneŭmatiko trapikiĝas.
  • trapikilo = rostostango.
  • bekpiki, kornopiki
    Piki per beko, per korno.
  • dentopikilo
    Ligna spliteto por purigi inter la dentoj.
  • flankopiko
    [VIDU] Liendoloro.
  • glavopiki (tr)
    Vundi per la pika parto de glavo.

    pikx


    Iel rilatitaj:

    abelx acerbx acidx afanipterx akrx akupunkturx alenx aspidx aŭtomobilx bajonetx banderilx bekx folix forkx harx kroĉx ludx malicx pinglx pintx sangx skrapx tabulx vundx