epidermo

epiderm/o (1)

  1. [ANATOMIO] (epidermis) La ekstera epitelio, devenanta de la ektodermo, konsistanta el pluraj ĉeltavoloj ĉe la vertebruloj, sed el nur unu ĉeltavolo ĉe la aliaj histaj animaloj: epidermo konsistigas la eksteran, ŝirman tavolon de la haŭto; ĉe la homo la epidermo konsistas el profunda parto vivanta k el ekstera korneca tavolo el mortintaj ĉeloj riĉaj je keratino, kiu periode disskvamiĝas; haroj, plumoj, kornoj, ungoj, hufoj estas produktaĵoj de la epidermo.
  1. [BOTANIKO] (epidermis) La plej ekstera ĉeltavolo de planto, ĝenerale el plataj k samlimaj ĉeloj. [VIDU] kutiklo.
  • epiderma
    Rilata al epidermo: (f) epiderma (tute supraĵa) reago.

    epidermo


    Iel rilatitaj:

    dermx folix harx haŭtx korpx plumx ĉelx