vegeti

*veget/i (ntr)

  1. [BOTANIKO] Plenumi la funkciojn de nutriĝo, kreskado kaj maturiĝo, el kiuj konsistas la vivo de vegetaĵo: la arboj vegetas (B).
  1. (f) (pp homo) Vivi senemocian, inertan vivon, kiel vegetaĵo.
    ŝimi.
  • vegeta
    1. Rilata al la vegetado.
    1. (f) Malvigla, senemocia: ĉio estus preferinda al tiu velka, dormema kaj vegeta vivo en peze enfermita aero.
      mucida.
  • vegetado
    Vivofunkciado de vegetaĵoj.
  • vegetaĵo
    1. a) [BOTANIKO] (ss) ĉiu ano de grupego (vegetaĵoj) de eŭkariotaj vivuloj, kiujn karakterizas i.a. ĉelmuro el celulozo aŭ kitino, posedo de klorofilo (escepte de la fungoj) kaj ĝenerale malforta sent- kaj moviĝ-kapablo; la vegetaĵoj ampleksas la regnojn de fungoj, kromistoj kaj plantoj.
      planto, animalo, protozoo. SIN. vegetalo.

    b) (vs, ark.) ĉiu ano el vegetaĵoj 1 kaj bakterioj vs. SIN. vegetalo.
    1. [MEDICINO] Patologia produktaĵo surface de haŭto aŭ mukozo: adenoidaj vegetaĵoj ( [VIDU] adenoida).
  • vegetaĵa
    1. Rilata al la vegetaĵoj: vegetaĵa ĉelo.
    1. Konsistanta, aŭ ekstraktata, el vegetaĵoj: vegetaĵa dieto, butero.
  • vegetaĵaro
    [BOTANIKO] Tuto de la vegetaĵoj (vs) de tuto aŭ parto de la mondo, kun aparta konsidero al iliaj interrilatoj, precipe al ilia grupiĝo en kunaĵojn.
    flaŭro.
  • vegetaĵismo
    Pridieta doktrino, kiu malkonsilas nutri sin per dia animaldevena nutraĵo. SIN. vegetalismo.
    vegetarismo.
  • vegetaĵano
    Praktikanto de vegetaĵismo.

    vegeti

    Bildvortaro


    197-01 : akonito; kaskofloro
    197-02 : digitalo; fingringofloro
    197-03 : aŭtuna kolĉiko
    197-04 : makula konio
    197-05 : nigra solano
    197-06 : nigra hiskiamo
    197-07 : nigra beladono
    197-08 : daturo; dornpomujo
    197-09 : makula arumo
    197-10 : venenaj fungoj
    197-11 : muŝfungo; amanito
    197-12 : printempa amanito
    197-13 : verda amanito
    197-14 : blanka amanito
    197-15 : satanboleto, porofungo
    197-16 : vila laktario; vila laktofungo
    197-17 : pinarba galerino*
    197-18 : oranĝbruna kortinario; oranĝbruna kurtenfungo
    197-19 : violkolora (purpurkolora) kortinario; mortiga kortinario

    Iel rilatitaj:

    Adonisx adenx androginx antocianx aŭksinx biocenozx botanikx citokininx ekzistx folix furaĝx kulturx olex plantx spicx ĉetix ĝardenx