bulbo

  1. [ BOTANIKO] (pp semplantoj) organo, ĝenerale subtera, konsistanta el dika, mallonga tigo portanta malsupre radikojn k supre multajn, ofte grasajn, pli-malpli skvamformajn foliojn dense sidajn ĉirkaŭ burĝono: bulbo de lilio, de tulipo, de ajlo.
    bulbilo.
  1. (evi) bulbo de cepo: ni manĝis senpage poreojn, bulbojn k ajlojn (x); mia patrino faris fajron, rostis la bulbojn (z).
  1. objekto kun formo de bulbo: oni de malproksime rekonis la bulbojn de la slavaj preĝejoj; bulbo de relo (kun bulbforma sekcaĵo).
  1. A) [ANATOMIO] (bulbus) pli dika ekstremaĵo de iuj organoj: olfakta bulbo (vd oftalmo).

b) = [ANATOMIO] oblonga mjelo (medulla oblongata). SIN. mjelencefalo.
  • bulba
    Havanta formon de bulbo: bulba angulaĵo; [ARKITEKTURO] bulba kupolo de rusaj preĝejoj; [TEKNIKOJ] dubulba relo.
  • firma bulbo
    [BOTANIKO] Bulbo, precipe konsistanta el globa aŭ ovoida tiga parto supre portanta burĝonon, ĉirkaŭitan de maldikaj membranoj aŭ skvamoj, restaĵoj de la folibazoj (ekz. bulbo de krokuso); kelkfoje taksita kiel bulbeca rizomo.
  • kunmeta bulbo
    [BOTANIKO] Bulbo, konsistanta el elementaj etaj bulboj (bulberoj) facile apartigeblaj de la tuto, ekz. ĉe ajlo.
  • skvama bulbo
    [BOTANIKO] Bulbo, precipe konsistanta el folioj relative mallarĝaj (ekz. bulbo de lilio).
  • tunika bulbo
    [BOTANIKO] Bulbo, precipe konsistanta el folioj (tunikoj 5) tre larĝaj, tute ĉirkaŭantaj la pli internajn foliojn (ekz. bulbo de cepo).
  • bulbero
    [BOTANIKO] Elementa, eta bulbo de kunmeta bulbo.
  • idbulbo
    [BOTANIKO] Subtera bulbilo, naskiĝanta aksele de folioj de bulbo.
  • poliobulbito
    [MEDICINO] Epidemia malsano simila al poliomjelito, sed trafanta la oblongan mjelon.
  • pseŭdobulbo
    [BOTANIKO] ŝajnbulbo.
  • harbulbo
    [ANATOMIO] La pli dika ekstremaĵo de la harradiko.
  • mjelbulbo = bulbo 4b.
  • okulbulbo
    [ANATOMIO] Vd okulo.
  • ŝajnbulbo
    [BOTANIKO] (pp iuj orkidacoj) Bulboŝajna dikaĵo, konsistanta el tigbazo, al kiu iufoje aldoniĝas kuntuŝaj folibazoj, portanta adventivajn radikojn.
  • tigbulbo
    [BOTANIKO] ŝajnbulbo.
    bulbo

    bulbo


    Iel rilatitaj:

    BOTANIKO ajlx bulbilx cepx florx folix kuirx kupolx lilix okulx plantx preĝx radikx tulipx