velki
*velk/i (ntr)
- [BOTANIKO] Sekiĝi, perdante la sukon kaj ekŝrumpante: la floroj velkas pli rapide en hejtata domo; la floroj estis tute velkintaj (Z); velkinta pomo.
- Perdi la vivosukojn kaj vivofreŝecon: velkintaj lipoj (Z); velkinta haŭto, vizaĝo; ŝi etendis velkintajn brakojn kaj skeletajn manojn; (f) velki en karcero.
- (f) Perdi sian forton, brilon, prosperon: floroj kaj belo velkas; la koloroj de la kurtenoj jam velkas; senfortiĝas kaj velkas la lando (X); kun subiĝo aŭ malapero de ĝia lingvo velkas la propraj kutimoj, moroj de nacio (Z); velkinta fervoro, entuziasmo.
velka
Sensuka, nefreŝa, nevigla: velka ruĝo; la folioj velke pendis malsupren (Z); ne pensu, ke mi kreita estas el tia velka ŝtofo (Z); velka animo; ŝiaj manoj pendis velke (Z) (senforte, peze); [TEKNIKOJ] [KEMIO] velka (SIN. estingita) kalko, Ca (OH)2.
kaduka, putra. velk (ad)o
Statŝanĝo de io, kio velkas. velkema
Jam preta velki: velkema koloro, tago, amo. velkigi
Fari, ke iu aŭ io velkas: la aĝo ne povis ĝin velkigi; la suno velkigis jam la rozojn; la velkiga vento de la dezerto.
konsumi. velkinteco
Stato de io velkinta. velkozo
[BOTANIKO] Velkmalsano, kaŭzata de pluraj sp-oj de fungoj, ekz. verticilgimo, aŭ de bakterioj. forvelki
Morti, neniiĝi, velkante: k la rozo forvelkis de malĝojo kaj kuŝis en la premanta libro (Z); kun vero severa komercaĵo forvelkos (Z); pli bone estas tio, ol forvelki kiel edzin' honesta en la budo de ŝuisto malpura. nevelkema
Tia, ke ĝi ne velkas: nevelkema koloro, memoraĵo.
Iel rilatitaj:
aŭtunx
finx
folix
plantx
vizaĝx